KONSULO BERNICK
Kaj tion vi nomas -- --?
FRAUXLINO HESSEL
Mensogo mi gxin nomas. La triobla mensogo. Unue la mensogo kontraux
mi; poste la mensogo kontraux Betty; kaj fine la mensogo kontraux
Johan.
KONSULO BERNICK
Betty neniam postulis, ke mi parolu.
FRAUXLINO HESSEL
Cxar sxi nenion sciis.
KONSULO BERNICK
Kaj vi tion ne postulos; -- pro konsidero rilate sxin vi tion ne
postulos.
FRAUXLINO HESSEL
Ho ne, mi certe scios toleri la ridsalvojn; mi havas fortan dorson.
KONSULO BERNICK
Kaj ankaux Johan ne postulos; li jam promesis al mi.
FRAUXLINO HESSEL
Sed vi mem, Karsten? Cxu ne estas io interne en vi, kio postulas
eliri el la mensogo?
KONSULO BERNICK
Cxu mi libervole oferus mian familian felicxon kaj mian staton en la
socio!
FRAUXLINO HESSEL
Kiun rajton havas vi stari en la loko kie vi nun staras?
KONSULO BERNICK
Dum dek kvin jaroj mi tage acxetis al mi eron de rajto -- per mia
konduto, kaj per tio kion mi faris kaj progresigis.
FRAUXLINO HESSEL
Jes, vi multe faris kaj progresigis, por vi mem kaj por aliuloj.
Vi estas la plej ricxa kaj potenca homo en la urbo; sub via volo
ili kuragxas nenion alian fari ol kurbigxi, cxiuj, cxar vi estas
konsiderata esti sen makulo kaj perfekta; via hejmo estas konsiderata
kiel modela hejmo, via konduto kiel modela konduto. Sed cxiu tiu
gloro, kaj ecx vi mem samtempe, staras kvazaux sur sxanceligxanta
marcxo. Momenteto povos okazi, vorto povos esti dirata, -- kaj vi
kune kun la tuta glorajxo suben sinkos, se vi ne savos vin
gxustatempe.
KONSULO BERNICK
Lona, -- kion vi vere volas cxi tie?
FRAUXLINO HESSEL
Mi volas helpi vin al firma grundo sub la piedoj, Karsten.
KONSULO BERNICK
Vengxo! Vi volas vengxi vin? Mi ja suspektis. Sed vi ne sukcesos!
Estas nur unu cxi tie, kiu povas paroli kun auxtoritato, kaj li estas
silenta.
FRAUXLINO HESSEL
Johan?
KONSULO BERNICK
Jes, Johan. Se aliulo kulpigos min, mi cxion neas. Se oni volas
detrui min, mi luktos je la vivo. Sed vi neniam sukcesos, mi diras!
Li, kiu povus faligi min, li silentas -- kaj li reen forvojagxos.
(_Grandkomercisto Rummel_ kaj _komercisto Vigeland_ venas de
dekstre.)
GRANDKOMERCISTO RUMMEL
Bonan tagon, bonan tagon, kara Bernick; vi devas veni kun ni en la
komerca asocio; ni havas kunvenon pri la fervoja afero, vi ja scias.
KONSULO BERNICK
Mi ne povas. Ne eblas nun.
KOMERCISTO VIGELAND
Vi vere devas, sinjoro konsulo --
GRANDKOMERCISTO RUMMEL
Vi devas, Bernick. Jen est
|