FREE BOOKS

Author's List




PREV.   NEXT  
|<   58   59   60   61   62   63   64   65   66   67   68   69   70   71   72   73   74   75   76   77   78   79   80   81   >>  
injoroj iras en la cxambron de la konsulo. _Frauxlino Hessel_ estas tirinta la kurtenojn antaux la fenestrojn, kaj volas jxus fari la samon pri la kurteno antaux la malferma vitra pordo, kiam _Olaf_ venas kuranta desupre malsupren sur la gxardenan sxtuparon; li havas plejdon super la sxultro kaj kunligajxo en la mano.) FRAUXLINO HESSEL Ho, Dio pardonu vin, knabo, kiel vi timigis min! OLAF (kasxas la kunligajxon) Tsxsx, onklino! FRAUXLINO HESSEL Cxu vi saltas el la fenestro? Kien vi intencas? OLAF Tsxsx; diru nenion. Mi volas al onklo Johan; -- nur malsupren al la kajo, vi komprenas; -- nur diri al li adiaux. Bonan nokton, onklino! (Li kuras elen tra la gxardeno.) FRAUXLINO HESSEL Ho, restu! Olaf -- Olaf! (_Johan Tonnesen_ vojagxvestita, kun sxultro-valizo, venas singardeme tra la pordo dekstre.) JOHAN TONNESEN Lona! FRAUXLINO HESSEL (turnas sin) Kio? Cxu vi revenas? JOHAN TONNESEN Restas ankoraux kelkaj minutoj. Mi devas vidi sxin ankoraux unu fojon. Ni ne povas disigxi tiel. (_Frauxlino Bernick_ kaj _Dina_, ambaux kun manteloj, kaj la lasta kun malgranda valizo cxemane, venas de la supera pordo maldekstre.) DINA Al li; al li! FRAUXLINO BERNICK Jes, vi venu al li, Dina! DINA Jen li estas! JOHAN TONNESEN Dina! DINA Prenu min kun Vi! JOHAN TONNESEN Kio --! FRAUXLINO HESSEL Vi volas? DINA Jes, prenu min kun Vi! La aliulo skribis al mi, kaj diris, ke cxi-vespere publikigxos por cxiuj homoj -- JOHAN TONNESEN Dina, -- Vi ne amas lin? DINA Mi neniam amis tiun homon. Mi jxetos min en la fundon de la fjordo, se li farigxos mia fiancxo! Ho, kiel li subpremis min genuen hieraux per siaj arogantaj vortoj! Kiel li igis min senti, ke li tiris malestimindan estajxon supren al si! Mi ne volas plu esti malestimata. Mi volas vojagxi. Cxu mi povas sekvi Vin? JOHAN TONNESEN Jes, jes -- kaj mil fojojn jes! DINA Mi ne longe maloportunos Vin. Nur helpu min transen; helpu min per komenca arangxo -- JOHAN TONNESEN Hura, tio certe arangxigxos, Dina! FRAUXLINO HESSEL (montras al la pordo de la konsulo) Tsxsx; mallauxte, mallauxte! JOHAN TONNESEN Dina, mi portos vin sur la manoj! DINA Tion mi ne permesos. Mi volas porti min mem antauxen; kaj tie transe mi certe povos. Se mi nur eskapos de cxi tie. Ho, tiuj sinjorinoj, -- Vi tion ne scias, -- ankaux ili skribis al mi hodiaux; ili admonis min aprezi mian felicxon, kaj eksplikis al mi kian grandanimon li montris. Morg
PREV.   NEXT  
|<   58   59   60   61   62   63   64   65   66   67   68   69   70   71   72   73   74   75   76   77   78   79   80   81   >>  



Top keywords:

TONNESEN

 

FRAUXLINO

 

HESSEL

 

mallauxte

 

konsulo

 

onklino

 

skribis

 

valizo

 

ankoraux

 

Frauxlino


sxultro
 

malsupren

 

antaux

 
vortoj
 
arogantaj
 
malestimindan
 

neniam

 
jxetos
 

estajxon

 

fiancxo


farigxos

 

vespere

 

publikigxos

 

fundon

 

fjordo

 

hieraux

 

subpremis

 

genuen

 

transen

 

sinjorinoj


eskapos
 
antauxen
 
transe
 

ankaux

 

hodiaux

 

grandanimon

 

montris

 

eksplikis

 
felicxon
 
admonis

aprezi

 

permesos

 
fojojn
 

vojagxi

 
malestimata
 

maloportunos

 
montras
 

portos

 

arangxigxos

 
komenca