r se vi ne havis _tion_ por
alkrocxi vin, vi pensus certe ke vi tute malesperus.
SINJORINO BORKMAN
Jes, tiam mi vere devus malesperi. (impete) Kaj eble estas _tio_,
kion vi pleje atendus, vi, Ella!
ELLA RENTHEJM
(kun levita kapo) Jes, mi tion pleje atendus -- se vi ne povas
liberigi vin alimaniere ol premegi Erhart per tio.
SINJORINO BORKMAN
(minace) Vi volas enpremi vin inter _ni_! Inter patrino kaj filo!
_Vi!_
ELLA RENTHEJM
Mi volas liberigi lin el via potenco, -- via superrego.
SINJORINO BORKMAN
(triumfe) Tion vi ne plu povas! Vi havis lin en viaj retoj -- Gxis
lia dekkvina jaro. Sed nun mi regajnis lin, vidu!
ELLA RENTHEJM
Do mi volas regajni lin de vi! (rauxke; duone flustre) Ni du, ni
luktis antauxe je vivo kaj morto pri homo, ni, Gunhild!
SINJORINO BORKMAN
(rigardas sxin triumfe) Jes, kaj _mi_ venkis.
ELLA RENTHEJM
(mokride) Cxu vi dauxre opinias, ke tiu venko farigxis gajno por
vi?
SINJORINO BORKMAN
(sombre) Ne; -- pri tio vi sange pravas.
ELLA RENTHEJM
Ecx ne cxi tiun fojon farigxos gajno por vi.
SINJORINO BORKMAN
Cxu neniu gajno, tio, gardi patrinan potencon super Erhart!
ELLA RENTHEJM
Ne; cxar estas nur la _potenco_ super li, kiun vi volas havi!
SINJORINO BORKMAN
Kaj nun _vi!_
ELLA RENTHEJM
(varme) Mi volas havi lian internan animon, -- lian menson, -- lian
tutan koron --!
SINJORINO BORKMAN
(ekdire) Al tio vi neniam plu atingos en tiu cxi mondo!
ELLA RENTHEJM
(rigardas sxin) Cxu vi eble prizorgis _tion?_
SINJORINO BORKMAN
(ridetas) Jes, tion mi efektive permesis al mi. Cxu vi ne povis legi
tion el liaj leteroj?
ELLA RENTHEJM
(kapjesas malrapide) Jes. Vi tuta fine estis en liaj leteroj.
SINJORINO BORKMAN
(incite) Mi profitis de tiuj cxi ok jaroj -- kiam mi havis lin sub
miaj okuloj, vidu.
ELLA RENTHEJM
(sinrege) Kion vi diris al Erhart pri mi? Cxu eblas rakonti tion al
mi?
SINJORINO BORKMAN
Jes, tio bone eblas.
ELLA RENTHEJM
Do faru!
SINJORINO BORKMAN
Mi nur diris al li tion, kio estas vero.
ELLA RENTHEJM
Nu?
SINJORINO BORKMAN
Mi ripete kaj cxiame enplantis en li, ke li absolute memoru, ke estas
al vi ke ni povas danki, ke ni povas vivi tiel kontentige, kiel ni
faras. Ke ni entute _kapablas_ vivi.
ELLA RENTHEJM
Ne pli ol tio!
SINJORINO BORKMAN
Ho, tiajxo mordas, sciu. Tion mi mem sentas.
ELLA RENTHEJM
Sed tio estas ja proksimume tio, kion li sciis antauxe.
SINJORINO BORKMAN
Kiam li revenis hejmen al mi, li imagis, ke vi
|