FREE BOOKS

Author's List




PREV.   NEXT  
|<   13   14   15   16   17   18   19   20   21   22   23   24   25   26   27   28   29   30   31   32   33   34   35   36   37  
38   39   40   41   42   43   44   45   46   47   48   49   50   51   52   53   54   55   56   57   58   59   60   61   62   >>   >|  
rhart -- SINJORINO BORKMAN Erhart! Mia propra filo! Mia infano! ELLA RENTHEJM Jes, -- cxar tiam mi tuj revojagxos hejmen. SINJORINO BORKMAN (post mallonga pripensado, firme) Erhart mem elektu inter ni. ELLA RENTHEJM (rigardas sxin dube kaj necerte) _Li_ elektu? Jes, -- cxu vi tion _kuragxas_, Gunhild? SINJORINO BORKMAN (kun malmola rido) Cxu mi _kuragxas_! Igi mian filon elekti inter sia patrino kaj vi! Jes, tion mi efektive kuragxas. ELLA RENTHEJM (auxskultante) Cxu iu venas? Sxajnas al mi, ke mi auxdas -- SINJORINO BORKMAN Do certe estas Erhart -- (Iu frapas rapide sur la antauxcxambra pordo, kiu poste senpere malfermigxas. _Sinjorino Wilton_, festene vestita kaj kun supervestajxoj, envenas. Malantaux sxi la _cxambristino_, kiu ne ekhavis tempon por anonci, kaj aspektas iom konfuzita. La pordo restas duone malferma. _Sinjorino Wilton_ estas iu frapante bela, sxvelbrusta sinjorino en la tridekaj jaroj. Largxaj, rugxaj, ridantaj lipoj. Viglaj okuloj. Ricxa, malhela hararo.) SINJORINO WILTON Bonan vesperon, kara sinjorino Borkman! SINJORINO BORKMAN (iom seke) Bonan vesperon, sinjorino. (al la _cxambristino_; montras al la gxardena cxambro) Portu la lampon tien kaj eklumigu gxin. (La _cxambristino_ sercxas la lampon kaj eliras kun gxi.) SINJORINO WILTON (vidas _Ella Renthejm_) Ho, pardonu, -- cxeestas ja vizitanto -- (_Erhart Borkman_ forte malfermas la duone fermitan antauxcxambran pordon, kaj enkuras. Li estas juna homo kun helaj, bravaj okuloj. Elegante vestita. Komence kreskantaj lipharoj.) ERHART BORKMAN (gaje sur la sojlo) Kio do! Cxu onklino Ella venis? (al sxi; kaptas sxiajn manojn) Onjo, onjo! Cxu estas vero! Cxu _vi cxi tie?_ ELLA RENTHEJM (cxirkauxbrakas lian kolon) Erhart! Mia kara bona knabo! Ho, kiel granda vi farigxis! Ho, kiel bone estas revidi vin! SINJORINO BORKMAN (akre) Kion tio signifu, Erhart, -- cxu vi staras vin kasxante en la antauxa cxambro? SINJORINO WILTON (rapide) Erhart -- Borkman venis kune kun mi. SINJORINO BORKMAN (mezuras lin per la okuloj) Cxu tiel, Erhart. Vi ne unue venas al via patrino? ERHART Mi nur devis enrigardi momenton cxe sinjorino Wilton, -- por sercxi etan Frida. SINJORINO BORKMAN Cxu ankaux tiu frauxlino Foldal kunestas? SINJORINO WILTON Jes, sxi staras ekstere en la enirejo. ERHART (parolas eksteren tra la pordo) Vi nur iru supren, Frida. (Pauxzo. _Ella Renthejm_ atente rigardas _Erhart_. Li aspektas gxenite
PREV.   NEXT  
|<   13   14   15   16   17   18   19   20   21   22   23   24   25   26   27   28   29   30   31   32   33   34   35   36   37  
38   39   40   41   42   43   44   45   46   47   48   49   50   51   52   53   54   55   56   57   58   59   60   61   62   >>   >|  



Top keywords:

SINJORINO

 
BORKMAN
 

Erhart

 

sinjorino

 

WILTON

 

RENTHEJM

 
kuragxas
 

okuloj

 

ERHART

 

Borkman


cxambristino

 

Wilton

 

vesperon

 
lampon
 
cxambro
 

rapide

 

Sinjorino

 

aspektas

 

vestita

 

staras


patrino
 

Renthejm

 
elektu
 

rigardas

 
kaptas
 
pordon
 

eksteren

 

onklino

 

fermitan

 
manojn

antauxcxambran
 
sxiajn
 
lipharoj
 
atente
 

bravaj

 

kreskantaj

 

Elegante

 

Komence

 

supren

 
gxenite

enkuras

 

Pauxzo

 

granda

 
frauxlino
 

mezuras

 

Foldal

 

antauxa

 
ankaux
 

sercxi

 

momenton