FREE BOOKS

Author's List




PREV.   NEXT  
|<   14   15   16   17   18   19   20   21   22   23   24   25   26   27   28   29   30   31   32   33   34   35   36   37   38  
39   40   41   42   43   44   45   46   47   48   49   50   51   52   53   54   55   56   57   58   59   60   61   62   63   >>   >|  
kaj iom senpacience; lia vizagxo alprenas strecxitan kaj pli malvarman aspekton.) (La _cxambristino_ portas la lumigitan lampon en la gxardenan cxambron, eliras kaj fermas la pordon post si.) SINJORINO BORKMAN (kun deviga gxentileco) Jes, sinjorino Wilton, -- se vi do volas pasigi la vesperon cxi tie, vi -- SINJORINO WILTON Ne, mil dankojn, kara sinjorino. Tion mi tute ne intencas. Ni havas alian inviton. Ni vizitos la advokaton Hinkels. SINJORINO BORKMAN (rigardas sxin) _Ni?_ Pri kiuj _ni_ vi aludas? SINJORINO WILTON (ridetante) Nu, efektive mi nur pensas pri mi mem. Sed la sinjorinoj de la domo petis min kune konduki la studenton Borkman, -- se mi okaze vidus lin. SINJORINO BORKMAN Kaj tion vi ja faris, kiel mi vidas. SINJORINO WILTON Jes, felicxe. Cxar li estis tiel bonvolema enrigardi cxe mi, -- pro eta Frida. SINJORINO BORKMAN (seke) Vi Erhart, -- mi cetere ne sciis, ke vi konas tiun familion, -- tiujn Hinkels. ERHART (incitita) Ne, efektive mi ne vere konas ilin. (aldonas iom senpacience) Vi do mem pli bone scias, vi patrino, kiujn homojn mi konas aux ne konas. SINJORINO WILTON Ho pa! En _tiu_ domo oni rapide konatigxas! Gxojaj, gajaj, gastamaj homoj. Suficxe da junaj virinoj. SINJORINO BORKMAN (kun akcento) Se mi konas mian filon gxuste, tio vere ne estas societo por li, sinjorino Wilton. SINJORINO WILTON Sed bona Dio, kara sinjorino, li do estas juna ankaux li! SINJORINO BORKMAN Jes, felicxe li estas juna. Ne estus bone alimaniere. ERHART Nu ja ja, patrino, -- estas ja memkompreneble, ke mi ne iros al tiuj Hinkels hodiaux vespere. Kompreneble mi restos cxi tie cxe vi kaj onklino Ella. SINJORINO BORKMAN Mi ja certe sciis, mia kara Erhart. ELLA RENTHEJM Ne, Erhart, -- pro _mi_ vi tamen ne rezignu -- ERHART Jes, certe, kara onklino; ne estas demando pri io alia. (rigardas necerte al _sinjorino Wilton_) Sed kiel vi tion arangxu? Cxu vere konvenas? Vi ja jam respondis jes -- en mia nomo. SINJORINO WILTON (gaje) Babilajxo! Cxu ne konvenus? Kiam mi envenos tien en la helajn, festenajn salonojn, -- sola kaj forlasita -- pensu nur! jen mi respondos ne -- en via nomo. ERHART (longege) Jes, cxar vi opinias, ke konvenas, mi -- SINJORINO WILTON (facile kaj forvisxante) Mi ofte en bonaj okazajxoj respondis kaj jes kaj ne -- en mia nomo. Kaj cxu vi forlasus vian onklinon nun, kiam sxi jxus venis? Fi do, _monsieur_ Erhart, -- cxu tio estus ago konvena al filo? SI
PREV.   NEXT  
|<   14   15   16   17   18   19   20   21   22   23   24   25   26   27   28   29   30   31   32   33   34   35   36   37   38  
39   40   41   42   43   44   45   46   47   48   49   50   51   52   53   54   55   56   57   58   59   60   61   62   63   >>   >|  



Top keywords:

SINJORINO

 
WILTON
 
BORKMAN
 

sinjorino

 
ERHART
 
Erhart
 
Wilton
 

Hinkels

 

rigardas

 

respondis


efektive
 
patrino
 

onklino

 
felicxe
 
konvenas
 

senpacience

 
monsieur
 

memkompreneble

 

envenos

 

alimaniere


vespere

 

Kompreneble

 

hodiaux

 

konvena

 

ankaux

 

gxuste

 

akcento

 
virinoj
 
helajn
 

festenajn


societo

 

restos

 
onklinon
 

longege

 

Babilajxo

 

arangxu

 

necerte

 

forlasita

 

respondos

 
demando

rezignu

 

okazajxoj

 

forlasus

 

opinias

 
konvenus
 

facile

 

forvisxante

 

RENTHEJM

 

salonojn

 

intencas