ersis
cxiun opan el miaj faroj. Rigardis ilin de antauxe kaj malantauxe
same senindulge, same senkompateme, kiel kiu ajn advokato. Kaj la
jura rezulto al kiu mi cxiam revenas, estas _tiu_, ke la sola
kontraux kiu mi krimis, -- estas mi mem.
SINJORINO BORKMAN
Kaj cxu do kontraux mi? Kaj kontraux via filo?
BORKMAN
Vi kaj li entenigxas en tio, pri kio mi pensas, kiam mi diras mi
mem.
SINJORINO BORKMAN
Kaj la multaj centoj da aliuloj, do? Tiuj, kiujn homoj diras, ke vi
ruinigis?
BORKMAN
(pli impete) Mi havis la potencon! Kaj aldone la nesubigeblan vokon
ene en mi tiam! La ligitaj milionoj kusxis dise en la lando, profunde
en la montoj, kaj vokis min! Kriis al mi por liberigo! Sed neniu el
la aliuloj auxdis tion. Nur mi sola.
SINJORINO BORKMAN
Jes, por brulstampo por la nomo Borkman.
BORKMAN
Mi dezirus scii, mi, se la aliuloj havus la potencon, cxu ili ne agus
gxuste kiel mi?
SINJORINO BORKMAN
Neniu, neniu krom vi farus tion.
BORKMAN
Eble ne. Sed tiam estus tial, cxar ili ne havus talentojn kiel mi.
Kaj se ili _estus_ tion farinta, ili ne tion farus kun _miaj_ celoj.
La ago tiuokaze farigxus iu alia. -- Bone kaj mallonge, mi absolvis
min mem.
ELLA RENTHEJM
(mole kaj pete) Ho, sed cxu vi kuragxas diri tion tiel sekure,
Borkman?
BORKMAN
(kapsignas) Absolvis min _tiurilate._ Sed jen venas la granda,
premanta memkulpigo.
SINJORINO BORKMAN
Kiu estas _gxi_?
BORKMAN
Mi pasigis tie supre forjxetante tute ok valorajn jarojn de mia vivo!
La saman tagon kiam mi liberigxis, mi estus devinta eliri en la
realan vivon, -- elen en la feromalmolan, senrevigan realecon! Mi
estus devinta komenci de malsupre kaj denove svingi min al la
altejoj, -- pli alten ol iam antauxe, -- spite al tio, kio kusxas
intermeze.
SINJORINO BORKMAN
Ho, farigxus nur vivi la saman vivon denove, -- kredu min.
BORKMAN
(skuas la kapon, kaj rigardas sxin instrue) Nenio nova okazos. Sed
_tio_ kio _estas okazinta_, tio ankaux ne ripetigxas. Estas la okulo,
kiu sxangxas la agon. La renaskita okulo sxangxas la malnovan agon.
(interrompante) Nu, tion vi ne komprenas.
SINJORINO BORKMAN
(mallonge) Ne, tion mi ne komprenas.
BORKMAN
Ne, _tio_ estas gxuste la kondamno, ke mi neniam trovis komprenon cxe
unu sola homa animo.
ELLA RENTHEJM
(rigardas lin) Neniam, Borkman?
BORKMAN
Escepte cxe unu -- eble. Antaux longe, longe. En la tagoj kiam mi
pensis, ke mi ne bezonas komprenon. Alie, poste, neniam cxe iu ajn!
Neniun havis
|