FREE BOOKS

Author's List




PREV.   NEXT  
|<   42   43   44   45   46   47   48   49   50   51   52   53   54   55   56   57   58   59   60   61   62   63   64   >>  
o, onklino Ella, ne estas hareton pli bone cxe vi. Estas alimaniere _tie_. Sed _tamen_ ne pli bone. Ne pli bone por _mi_. Estas rozoj kaj lavendoj, -- cxambra aero, ankaux tie! SINJORINO BORKMAN (skuita, sed kun batalakirita memrego) Cxambra aero cxe via patrino, vi diras! ERHART (en kreskanta senpacienco) Jes, mi ne scias kiel alie nomi tion. Cxiun tiun malsanecan zorgon kaj -- kaj diigon -- aux kio gxi estas. Mi ne eltenas tion pli longe! SINJORINO BORKMAN (rigardas lin profunde serioze) Cxu vi forgesas al kio vi dedicxis vian vivon, Erhart? ERHART (ekkrie) Ho, diru prefere al kio _vi_ dedicxis mian vivon! Vi, vi estis mia volo! Mi mem neniam rajtis havi iun! Sed nun mi _ne povas_ plu porti tiun jugon! Mi estas juna! Memoru bone tion, patrino! (kun gxentila, indulgema rigardo al _Borkman_) Mi ne povas dedicxi mian vivon al pentofaro por iu alia. Kiu ajn kiu tiu aliulo estus. SINJORINO BORKMAN (kaptita de kreskanta timo) Kiu estas tiu, kiu sxangxis vin, Erhart? ERHART (trafita) Kiu --? Cxu ne povus esti mi mem, kiu --? SINJORINO BORKMAN Ne, ne, ne! Vi estas veninta sub fremdajn potencojn. Vi ne plu estas sub tiu de via patrino. Kaj ankaux ne sub tiu de via -- via nutra patrino. ERHART (kun aldevigita spito) Mi estas sub mia propra potenco, mi, panjo! Kaj ankaux sub mia propra volo! BORKMAN (antauxen al _Erhart_) Do eble fine venis mi en la vico. ERHART (fremde kaj formale gxentile) Kiel --? Kiel patro opinias? SINJORINO BORKMAN (moke) Jes, pri tio ankaux mi demandas. BORKMAN (dauxrigante seninterrompe) Auxskultu, Erhart, -- cxu vi do volas iri kun via patro? Ne estas tra la vivoago de aliulo, ke homo povas trovi restarigon por sia falo. Tiajxo estas nur vanaj revoj, pri kiuj fabeligxis por vi -- cxi tie malsupre en la cxambra aero. Ecx se vi volus arangxi vian vivon por vivi kiel cxiuj la sanktuloj kune -- tio nenion utilus al mi. ERHART (formale; respekte) Estas vero kiel dirite. BORKMAN Jes, estas. Kaj ankaux ne utilus, se mi min fordonus al velko en pentofaro kaj rompanta humiligo. Mi provis helpi min trae per revoj kaj espero -- en cxiuj tiuj cxi jaroj. Sed tiajxo ne tauxgas por mi. Kaj nun mi volas elen el la revoj. ERHART (kapklinas facile) Kaj kion volas -- kion volas do patro fari? BORKMAN Restarigi min mem, mi volas. Rekomenci de malsupre. Estas nur per sia nuntempo kaj sia venonta tempo ke homo povas pentofari por la pasinteco. Tra laboro, -- tra sencxesa lab
PREV.   NEXT  
|<   42   43   44   45   46   47   48   49   50   51   52   53   54   55   56   57   58   59   60   61   62   63   64   >>  



Top keywords:

BORKMAN

 

ERHART

 
ankaux
 

SINJORINO

 

patrino

 

Erhart

 

propra

 

utilus

 

pentofaro

 

aliulo


malsupre
 

dedicxis

 

cxambra

 

kreskanta

 

formale

 

vivoago

 

Rekomenci

 

nuntempo

 

Restarigi

 

sencxesa


restarigon

 

gxentile

 

venonta

 

demandas

 

dauxrigante

 

laboro

 

pasinteco

 

seninterrompe

 

pentofari

 
facile

Auxskultu

 
opinias
 

provis

 

humiligo

 

sanktuloj

 

rompanta

 

nenion

 

dirite

 

respekte

 

fordonus


espero

 

tauxgas

 

tiajxo

 

Tiajxo

 

fabeligxis

 

arangxi

 

kapklinas

 
eltenas
 

rigardas

 

malsanecan