FREE BOOKS

Author's List




PREV.   NEXT  
|<   51   52   53   54   55   56   57   58   59   60   61   62   63   64   >>  
je Dio, ankoraux ja ne estas tiel ege malfrue. Kaj se estus sxlosite, mi sonorigos. Senpere. Cxar mi volas kaj mi devas vidi Frida, antaux ol sxi forvojagxos. Bonan nokton, bonan nokton! (Li volas foriri) BORKMAN Auxskultu, mia bedauxrinda Vilhelm, -- vi povas sxpari al vi la pezan vojdistancon. FOLDAL Ho, vi pensas pri la piedo -- BORKMAN Jes, kaj ankaux ke vi tamen ne enlasigxos cxe sinjorino Wilton. FOLDAL Ho, efektive, mi enlasigxos. Mi dauxre sonorigos, gxis iu venos por malfermi. Cxar Frida mi devas kaj volas vidi. ELLA RENTHEJM Via filino jam foriris, sinjoro Foldal. FOLDAL (staras kiel frapita) Frida, cxu jam forvojagxis! Cxu vi scias tion certe? De kiu vi auxdis tion? BORKMAN Ni informigxis de sxia estonta instruisto. FOLDAL Cxu? Kaj kiu estas li? BORKMAN Estas iu studento Erhart Borkman. FOLDAL (brile gxoja) Via filo, John Gabriel! Cxu _li_ kunvojagxos? BORKMAN Jes-ja; estas li, kiu helpos al sinjorino Wilton por instrui vian etan Frida. FOLDAL Nu, lauxdon kaj dankon al Dio! Do la infano ja estas inter la plej bonaj manoj. Sed cxu estas tute certe, ke ili jam forvojagxis kun sxi? BORKMAN Ili forvojagxis kun sxi en tiu veturilo kiu survoje surveturigis vin. FOLDAL (kunfrapas la manojn) Imagu, ke mia eta Frida sidis en tiu luksa veturilo! BORKMAN (kapsignas) Jes-jes, Vilhelm, -- via filino estas bone instaligita por veturi. Kaj ankaux studento Borkman. -- Nu, cxu vi rimarkis la argxentajn sonorilojn? FOLDAL Jes-ja. -- Argxentajn sonorilojn, vi diras? Cxu estis argxentaj sonoriloj, cxu? Veraj argxentaj sonoriloj? BORKMAN Tion vi povas konfidi. Cxio estis vera. Ekstere kaj -- kaj interne. FOLDAL (silente en emocio) Cxu ne estas mirinde, kiel la felicxo povas akomodi sin por homo! Estas mia -- mia simpla poeta talento, kiu transformigxis al muziko en Frida. Do mi tamen ne vane estis poeto. Cxar nun _sxi_ povas vojagxi elen en la grandan vastan mondon, pri kiu mi foje revis tiel alloge por gxin vidi. En fermita sledo-veturilo eta Frida povas vojagxi. Kaj kun argxentaj sonoriloj sur la jungilaro -- BORKMAN -- kaj surveturi sian patron -- FOLDAL (gxoja) Ho kio! Ne gravas pri mi, -- -- se nur la infano --. Nu, mi do tamen venis tro malfrue. Kaj tial mi volas iri hejmen por konsoli sxian patrinon, kiu sidas en la kuirejo plorante. BORKMAN Cxu sxi ploras? FOLDAL (ridade) Jes, imagu, vi, -- sxi sidis ege plorante, kiam mi eliris. BORKMAN Kaj vi
PREV.   NEXT  
|<   51   52   53   54   55   56   57   58   59   60   61   62   63   64   >>  



Top keywords:

FOLDAL

 

BORKMAN

 
argxentaj
 

forvojagxis

 

sonoriloj

 

veturilo

 

infano

 

sinjorino

 

Wilton

 

vojagxi


malfrue
 

filino

 

sonorilojn

 

Borkman

 

enlasigxos

 

nokton

 

Vilhelm

 

studento

 

plorante

 

ankaux


sonorigos

 

instaligita

 

talento

 

transformigxis

 

simpla

 

veturi

 

konfidi

 

rimarkis

 

argxentajn

 
Argxentajn

mirinde

 
felicxo
 

emocio

 

silente

 

Ekstere

 

interne

 

akomodi

 

fermita

 

hejmen

 

gravas


konsoli

 

eliris

 

ridade

 

ploras

 

patrinon

 

kuirejo

 

patron

 
vastan
 

mondon

 

grandan