FREE BOOKS

Author's List




PREV.   NEXT  
|<   1   2   3   4   5   6   7   8   9   10   11   12   13   14   15   16   17   18   19   20   21   22   23   24   25  
26   27   28   29   30   31   32   33   34   35   36   37   38   39   40   41   42   43   44   45   46   47   48   49   50   >>   >|  
The Project Gutenberg EBook of John Gabriel Borkman, by Henrik Ibsen This eBook is for the use of anyone anywhere at no cost and with almost no restrictions whatsoever. You may copy it, give it away or re-use it under the terms of the Project Gutenberg License included with this eBook or online at www.gutenberg.org Title: John Gabriel Borkman Author: Henrik Ibsen Translator: Odd Tangerud Release Date: December 23, 2006 [EBook #20178] Language: Esperanto Character set encoding: ASCII *** START OF THIS PROJECT GUTENBERG EBOOK JOHN GABRIEL BORKMAN *** Produced by Andrew Sly and Will Wurzel HENRIK IBSEN JOHN GABRIEL BORKMAN (1896) Tradukis 1997 Odd Tangerud ISBN 82-91707-59-6 JOHN GABRIEL BORKMAN ROLOJ: JOHN GABRIEL BORKMAN, eksa bankestro. SINJORINO GUNHILD BORKMAN, lia edzino. ERHART BORKMAN, studento, ilia filo. FRAUXLINO ELLA RENTHEJM, gxemelfratino de sinjorino Borkman. SINJORINO FANNY WILTON. VILHELM FOLDAL, kromoficisto en ministeria oficejo. FRIDA FOLDAL, lia filino. LA CXAMBRISTINO de sinjorino Borkman. (La dramo okazas iun vintran vesperon ekster la cxefurbo en la bieno de la familio Renthejm.) UNUA AKTO (La sidcxambro de _sinjorino Borkman_, ekipita de malnovmoda, paligxinta gloro. Malferma sxovpordo kondukas malsupren en gxardena cxambro kun fenestroj kaj vitra pordo en la fono. Tra gxi estas elvidajxo al la gxardeno, kie la negxa vetero blovigxas en la krepusko. Sur la dekstre-flanka muro estas enireja pordo de la antauxcxambro. Pli antauxe estas granda, malnova ferforno en kiu estas ekbruligita. Maldekstre, iom pli malantauxe, estas unu pli malgranda pordo. Antauxe en la sama flanko estas fenestro, kovrita de dikaj kurtenoj. Inter la fenestro kaj la pordo estas kanapo kun cxevalhara kovrajxo kaj kun tapisxkovrita tablo antauxe. Sur la tablo estas eklumigita lampo kun sxirmilo. Apud la forno estas altdorsa apogsegxo.) (_Sinjorino Gunhild Borkman_ sidas sur la kanapo kun sia krocxtrikajxo. Sxi estas iom agxa virino kun malvarma, distingita aspekto, kun rigida staturo kaj nesxangxigxantaj vizagxtrajtoj. Sxia densa hararo estas ege griza. La manoj maldikaj, diafanaj. Vestita en dika, malhela silkvestajxo, kiu origine estis eleganta, sed nun estas uzita. Lana sxalo sur la sxultroj.) (Sxi sidas momenton rekta kaj senmova kun la krocxajxo. Jen auxdigxas de ekstere sonorigado de preterpasanta sledo.) SINJORINO
PREV.   NEXT  
|<   1   2   3   4   5   6   7   8   9   10   11   12   13   14   15   16   17   18   19   20   21   22   23   24   25  
26   27   28   29   30   31   32   33   34   35   36   37   38   39   40   41   42   43   44   45   46   47   48   49   50   >>   >|  



Top keywords:

Borkman

 

BORKMAN

 
GABRIEL
 

sinjorino

 

SINJORINO

 
antauxe
 

kanapo

 

Tangerud

 

Project

 

FOLDAL


Gutenberg
 

Gabriel

 
fenestro
 

Henrik

 

malantauxe

 

flanko

 

kurtenoj

 
malgranda
 

Maldekstre

 

Antauxe


kovrita

 
dekstre
 

elvidajxo

 

gxardeno

 

cxambro

 
fenestroj
 

vetero

 
granda
 
malnova
 

ferforno


antauxcxambro
 

enireja

 

blovigxas

 

krepusko

 

flanka

 

ekbruligita

 
Gunhild
 

origine

 

eleganta

 

silkvestajxo


malhela

 

maldikaj

 

diafanaj

 
Vestita
 
ekstere
 

auxdigxas

 

sonorigado

 

preterpasanta

 

krocxajxo

 

sxultroj