ELLA RENTHEJM
Mi devis veni cxi tien por fine paroli kun la kuracistoj.
ERHART
Nu, estas ja bone!
ELLA RENTHEJM
(ridetante) Cxu vi trovas tion bona?
ERHART
Ke vi fine ekdecidis, mi pensas.
SINJORINO BORKMAN
(en la kanapo; malvarme) Cxu vi estas malsana, Ella?
ELLA RENTHEJM
(rigardas sxin akre) Tion vi ja bone scias, ke mi estas malsana.
SINJORINO BORKMAN
Nu jes tiel malsaneta, kiel vi estas estinta dum multaj jaroj --
ERHART
Dum la tempo kiam mi estis cxe vi, mi ofte diris ke vi devus paroli
kun la doktoro.
ELLA RENTHEJM
Ho, tie en mia loko estas neniu, kiun mi povas vere fidi. Kaj cetere
ne sentigxis tiel malbone tiam.
ERHART
Cxu do estas pli malbone pri vi nun, onklino?
ELLA RENTHEJM
Ho jes, mia knabo; nun farigxis iom pli malbone pri mi.
ERHART
Jes, sed do ne dangxere?
ELLA RENTHEJM
Ho, estas kiel oni prenas tion.
ERHART
(vigle) Jes, sed sciu, onklino Ella, -- do vi ne devas revojagxi
hejmen tiel frue.
ELLA RENTHEJM
Ne, tion mi do certe ne faros.
ERHART
Vi devas resti cxi tie en la urbo. Cxar cxi tie vi ja povas elekti
inter la plej bonaj kuracistoj.
ELLA RENTHEJM
Jes, estis mia penso, kiam mi forvojagxis de hejme.
ERHART
Kaj vi ankaux devas trovi vere bonan logxejon, -- iun hejmecan,
trankvilan pensionon.
ELLA RENTHEJM
Mi enlogxigxis cxi-matene en la malnovan, kie mi antauxe logxis.
ERHART
Nu jes, _tie_ estos hejmece por vi.
ELLA RENTHEJM
Jes, sed mi tamen ne restos tie.
ERHART
Cxu? Kial ne?
ELLA RENTHEJM
Ne, mi redecidigxis, kiam mi venis cxi tien.
ERHART
(mire) Cxu --? Redecidigxis --?
SINJORINO BORKMAN
(krocxas; ne ekrigardas) Via onklino volas logxi cxi tie en sia
bieno, Erhart.
ERHART
(rigardas ilin ambaux lauxvice) Cxi tie! Cxe ni! Cxe ni aliuloj! --
Cxu estas vero, onklino?
ELLA RENTHEJM
Jes, mi nun faris la decidon.
SINJORINO BORKMAN
(kiel antauxe) Cxio ja apartenas al via onklino, vi scias.
ELLA RENTHEJM
Kaj mi restos cxi tie, Erhart. Unue do. Gxis plue. Mi instalos min
por mi mem. Tie en la administra alo --
ERHART
Jes, en tio vi gxustas. Tie vi ja cxiam havas cxambrojn pretaj.
(subite vigle) Tamen cxu ne, onklino, -- ke vi estas tre laca post la
vojagxo?
ELLA RENTHEJM
Ho, iom laca mi ja estas.
ERHART
Nu, kaj mi opinias, ke vi devus enlitigxi frue.
ELLA RENTHEJM
(rigardas lin ridetante) Mi ja faros.
ERHART
(vigle) Cxar tiel ni povus ja interparoli pli proksime morgaux -- aux
iun alian tagon, vidu. P
|