FREE BOOKS

Author's List




PREV.   NEXT  
|<   37   38   39   40   41   42   43   44   45   46   47   48   49   50   51   52   53   54   55   56   57   58   59   60   61  
62   63   64   >>  
jn _tie._ CXAMBRISTINO (duone murmurante) Sxajne ili diras, ke li venas tien cxiutage. SINJORINO BORKMAN Estas nur babilajxo, Malene. Nun do, iru al advokato Hinkels, kaj sercxu lin. CXAMBRISTINO (rektigas la nukon) Jes, je Dio; mi do iros. (Sxi volas eliri tra la antauxcxambro. En la sama momento tiu pordo malfermigxas. _Ella Renthejm_ kaj _Borkman_ aperas sur la sojlo.) SINJORINO BORKMAN (sxancelas pasxon malantauxen) Kion tio cxi signifu! CXAMBRISTINO (timigita, senpere plektas la manojn) Ho Jesuo do! SINJORINO BORKMAN (flustras al la _cxambristino_) Diru, ke li venu tujtuje! CXAMBRISTINO (mallauxte) Jes ja, sinjorino. (_Ella Renthejm_ kaj, post sxi, _Borkman_ venas en la cxambron. La _cxambristino_ sxteliras malantaux ili tra la pordo kaj fermas post si.) (Mallonga pauxzo.) SINJORINO BORKMAN (denove sinrega, turnas sin al _Ella_) Kion li volas cxi tie malsupre cxe mi? ELLA RENTHEJM Li volas provi atingi al iu kompreno kun vi, Gunhild. SINJORINO BORKMAN Tion li neniam antauxe provis. ELLA RENTHEJM Cxi-vespere li volas. SINJORINO BORKMAN La lastan fojon kiam ni staris vidalvide -- estis en la tribunalo. Tiam mi alvokigxis por doni klarigon -- BORKMAN (proksimigxas) Kaj cxi-vespere estas _mi_, kiu volas doni klarigon. SINJORINO BORKMAN (rigardas lin) _Vi!_ BORKMAN Ne pri tio, kion mi krimis. Cxar _tion_ konas ja la tuta mondo. SINJORINO BORKMAN (tiras amaran sopiron) Jes, estas vera vorto. La tuta mondo konas tion. BORKMAN Sed gxi ne scias _kial_ mi krimis. Kial mi _devis_ krimi. La homoj ne komprenas, ke mi _devis_, cxar mi estis mi mem, -- mi estis John Gabriel Borkman, -- kaj neniu alia. Kaj estas pri _tio_, ke mi provos doni al vi klarigon. SINJORINO BORKMAN (skuas la kapon) Ne utilas. Instigoj neniun absolvas. Impulsoj ankaux ne. BORKMAN En propraj okuloj ili povas absolvi. SINJORINO BORKMAN (repusxe svingas la manon) Ho, lasu tion! Mi suficxe pensis pri tiuj viaj sombraj aferoj. BORKMAN Ankaux mi. Dum la kvin senfinaj jaroj en la cxelo -- kaj aliloke -- mi havis tempon por tio. Kaj en la ok jaroj supre en la salono mi havis ankoraux pli bonan tempon. Mi trapasis la tutan proceson por nova traktado -- por mi mem. Fojon post fojo mi trapasis gxin. Mi estis mia propra akuzanto, mia propra defendanto kaj mia propra jugxisto. Pli nepartia ol kiu ajn alia, -- tion mi kuragxas diri. Mi pasxadis tie supre sur la salona planko kaj turnis kaj renv
PREV.   NEXT  
|<   37   38   39   40   41   42   43   44   45   46   47   48   49   50   51   52   53   54   55   56   57   58   59   60   61  
62   63   64   >>  



Top keywords:

BORKMAN

 

SINJORINO

 
CXAMBRISTINO
 

propra

 

klarigon

 

Borkman

 

tempon

 

vespere

 

RENTHEJM

 

cxambristino


trapasis
 

Renthejm

 

krimis

 

provos

 

amaran

 

utilas

 

neniun

 

absolvas

 

Instigoj

 

sopiron


Impulsoj

 

komprenas

 

Gabriel

 

Ankaux

 

akuzanto

 

defendanto

 

traktado

 

proceson

 

jugxisto

 
salona

planko

 
turnis
 

pasxadis

 

nepartia

 

kuragxas

 

ankoraux

 

suficxe

 

pensis

 

svingas

 

repusxe


propraj

 

okuloj

 

absolvi

 

aliloke

 

salono

 

senfinaj

 

sombraj

 
aferoj
 

ankaux

 

malfermigxas