FREE BOOKS

Author's List




PREV.   NEXT  
|<   36   37   38   39   40   41   42   43   44   45   46   47   48   49   50   51   52   53   54   55   56   57   58   59   60  
61   62   63   64   >>  
kompreno inter vi kaj Gunhild. Ni devas tuj iri malsupren al sxi. BORKMAN (rigardas sxin) Ni? Ankaux mi, vi pensas? ELLA RENTHEJM Kaj vi kaj mi. BORKMAN (skuas la kapon) Sxi estas malmola, sciu. Malmola kiel la erco, kiun mi iam revis rompi el la montoj. ELLA RENTHEJM Do provu tion nun! BORKMAN (ne respondas; necerta; staras sxin rigardante) TRIA AKTO (La sidcxambro de _sinjorino Borkman._ La lampo dauxre lumas antaux la kanapotablo. Ene en la gxardena cxambro estas estingite kaj mallume.) (_Sinjorino Borkman_, kun tuko sur la kapo, envenas en intensa, interna impeto tra la antauxcxambra pordo, iras al la fenestro kaj tiras la kurtenon iom flanken; poste sxi iras al la kahelforno kaj eksidas, sed baldaux eksaltas kaj iras por tiri la sonorigsxnuron. Staras apud la kanapo atendante. Neniu venas. Poste sxi denove sonorigas; cxi tiun fojon pli impete.) (Iom poste envenas la _cxambristino_ el la antauxa cxambro. Sxi aspektas malbonhumore kaj dormeme, kaj aspekte sxi vestis sin en tuta rapideco.) SINJORINO BORKMAN (senpacience) Kie vi do estas, Malene? Jen mi sonorigis du fojojn! CXAMBRISTINO Jes, sinjorino, mi ja auxdis. SINJORINO BORKMAN Kaj vi tamen ne venas. CXAMBRISTINO (malgajhumora) Unue mi devus ja surmeti kelkajn vestajxojn, mi scias. SINJORINO BORKMAN Jes. Vi devas vesti vin konvene. Kaj vi tuj kuru por sercxi mian filon. CXAMBRISTINO (rigardas sxin en surprizo) Cxu mi sercxu la studenton? SINJORINO BORKMAN Jes, vi nur diru, ke li tuj revenu al mi, cxar mi volas paroli kun li. CXAMBRISTINO (acide grumblante) Do pli bone ke mi veku la veturigiston cxe la administranto. SINJORINO BORKMAN Kial tio? CXAMBRISTINO Por ke li jungu antaux la sledo. Tia terura, negxa vetero kia estas cxi-vespere. SINJORINO BORKMAN Ho, tio ne gravas. Nur rapidigxu! Estas ja tute proksime trans la angulo. CXAMBRISTINO Tamen, sinjorino, ja ne estas tuj cxe la angulo, tio. SINJORINO BORKMAN Jes, efektive estas. Cxu vi ne scias, kie situas la vilao de advokato Hinkels? CXAMBRISTINO (moke) Ho cxu, estas _tie_, ke la studento estas cxi-vespere? SINJORINO BORKMAN (ekmiras) Jes, kie li alie estus? CXAMBRISTINO (formas iun rideton) Ne, mi nur pensis, ke li estas kie li kutimas, mi. SINJORINO BORKMAN Kie, vi pensas. CXAMBRISTINO Cxe tiu sinjorino Wilton, kiel oni nomas sxin. SINJORINO BORKMAN Sinjorino Wilton? Mia filo ja ne tiel ofte kutimas fari vizito
PREV.   NEXT  
|<   36   37   38   39   40   41   42   43   44   45   46   47   48   49   50   51   52   53   54   55   56   57   58   59   60  
61   62   63   64   >>  



Top keywords:

BORKMAN

 

SINJORINO

 
CXAMBRISTINO
 

sinjorino

 

envenas

 

angulo

 

vespere

 

cxambro

 

antaux

 

Borkman


kutimas
 

RENTHEJM

 

Wilton

 

pensas

 

rigardas

 

Sinjorino

 

administranto

 

paroli

 

veturigiston

 

grumblante


sercxi

 

vestajxojn

 

kelkajn

 

surmeti

 

malgajhumora

 

konvene

 

sercxu

 

studenton

 

surprizo

 
revenu

proksime

 
formas
 

rideton

 

studento

 

ekmiras

 

pensis

 

vizito

 

vetero

 

gravas

 

terura


rapidigxu

 

situas

 

advokato

 

Hinkels

 

efektive

 

cxambristino

 

dauxre

 
kanapotablo
 

sidcxambro

 

staras