FREE BOOKS

Author's List




PREV.   NEXT  
|<   21   22   23   24   25   26   27   28   29   30   31   32   33   34   35   36   37   38   39   40   41   42   43   44   45  
46   47   48   49   50   51   52   53   54   55   56   57   58   59   60   61   62   63   64   >>  
suprensxovas sur la frunton.) BORKMAN (sxangxas tenigxon, kaj rigardas la envenanton per duone seniluziigita, duone kontenta esprimo) Ho, cxu estas nur vi. FOLDAL Bonan vesperon, John Gabriel. Jes, efektive estas mi. BORKMAN (kun severa rigardo) Cetere sxajnas al mi, ke vi venas iom malfrue. FOLDAL Nu, la vojo ja ne estas tiel mallonga. Precipe por iu, kiu iru piede. BORKMAN Sed kial vi cxiam marsxas, Vilhelm? Vi havas ja la tramvagonon tute proksime. FOLDAL Marsxi estas pli saniga. Kaj ankaux estas ja dek oeroj sxparitaj. -- Nu, cxu do Frida jxus estis cxi tie ludante por vi? BORKMAN Sxi jxus en tiu cxi momento foriris. Cxu vi ne renkontis sxin ekstere? FOLDAL Ne, mi ne vidis sxin dum longaj tempoj. De post kiam sxi enlogxigxis en la domo de tiu sinjorino Wilton. BORKMAN (eksidas en la sofo kaj montras mane al segxo) Bonvolu eksidu ankaux vi, Vilhelm. FOLDAL (eksidas sur la rando de la segxo) Multajn dankojn (rigardas lin pezanime) Ho, vi ne povas kompreni kiel soleca mi sentas min, post kiam Frida eliris de la hejmo. BORKMAN Ho cxu, -- suficxe do restas por vi. FOLDAL Jes, Dio scias ke mi havas. Tute kvin uloj. Sed Frida estas la sola, kiu iomete komprenis min. (peze agitas la kapon) Cxiuj la aliuloj tute ne komprenas min. BORKMAN (sombre, rigardas antauxen kaj tamburas la tablon) Ne, jen la afero. _Jen_ la kondamno, kiun ni opuloj, ni elektitaj homoj devas porti. La amaso, la multo, -- cxiuj la meznombruloj, -- ili ne komprenas nin, Vilhelm. FOLDAL (rezigne) Povigxus rezigni pri la kompreno. Kun iom da pacienco oni povas ja cxiam atendadi pri gxi ankoraux ioman tempon. (kun plorstrangulata vocxo) Sed estas io, kio estas ankoraux pli amara, sciu. BORKMAN (ekscite) Nenio estas pli amara ol tio! FOLDAL Jes, estas, John Gabriel. Mi jxus nun havis doman scenon -- antaux ol mi ekiris cxi tien. BORKMAN Cxu? Kial jeno? FOLDAL (ekdirege) Tiuj hejme -- ili malestimas min. BORKMAN (ekscitite) Malestimas --! FOLDAL (visxas la okulojn) Mi jam rimarkis tion longe. Sed hodiaux gxi vere aperigxis. BORKMAN (iom silentas) Vi eble faris malbonan elekton, kiam vi edzigxis. FOLDAL Estis ja preskaux neniu elekto por mi. Kaj cetere, -- edzigxi oni ja deziras, kiam oni komencas atingi iun agxon. Kaj tiel reduktita, tiel genuestaranta kiel mi tiam estis -- BORKMAN (eksaltas kolera) Cxu tio cxi estu akuzo kontraux mi? Riprocxo --! FOLDAL (timeme) Ne, pro Dio, J
PREV.   NEXT  
|<   21   22   23   24   25   26   27   28   29   30   31   32   33   34   35   36   37   38   39   40   41   42   43   44   45  
46   47   48   49   50   51   52   53   54   55   56   57   58   59   60   61   62   63   64   >>  



Top keywords:

FOLDAL

 

BORKMAN

 
rigardas
 

Vilhelm

 

ankaux

 

eksidas

 

komprenas

 

ankoraux

 

Gabriel

 

plorstrangulata


kontraux
 

tempon

 

eksaltas

 

ekscite

 

atendadi

 

kolera

 

pacienco

 

elektitaj

 

meznombruloj

 

kompreno


genuestaranta

 

timeme

 

rezigni

 

rezigne

 

Povigxus

 

Riprocxo

 

reduktita

 

deziras

 

edzigxi

 
cetere

elekto

 
komencas
 

atingi

 

rimarkis

 

hodiaux

 

malbonan

 

edzigxis

 

preskaux

 

aperigxis

 

silentas


opuloj

 

ekiris

 

antaux

 

scenon

 

elekton

 

ekdirege

 

visxas

 
okulojn
 

Malestimas

 

malestimas