--
ELLA RENTHEJM
Gxuste, jes! Se vi viaflanke rezignus pri la virino, kiun vi amis, --
kaj kiu senlime amis vin.
BORKMAN
Mi scikonis lian konsumantan pasion por vi. Sciis ke li neniam je kiu
ajn alia kondicxo --
ELLA RENTHEJM
Kaj vi akceptis.
BORKMAN
(impete) Jes, mi faris, Ella! Cxar la potencavido estis tiel
nesubprema en mi, vi sciu. Kaj mi akceptis. _Devis_ akcepti. Kaj li
helpis min supren duone al la logantaj altejoj, kien mi sopiris. Kaj
mi altigxis kaj altigxis. Jaron post jaro mi altigxis --
ELLA RENTHEJM
Kaj _mi_ estis kvazaux forvisxita el via vivo.
BORKMAN
Kaj tamen li reen renversigis min en la abismon. Pro vi, Ella.
ELLA RENTHEJM
(post mallonga, pensema silento) Borkman, -- cxu ne sxajnas al vi, ke
kvazaux kusxis kondamno super nia tuta rilato?
BORKMAN
(rigardas sxin) Kondamno?
ELLA RENTHEJM
Jes. Cxu ne sxajnas al vi?
BORKMAN
(maltrankvila) Jes. Sed kiel vere --? (ekdire) Ho, Ella, -- mi
baldaux ne plu scias, kiu pravas, -- aux vi aux mi!
ELLA RENTHEJM
Vi estas tiu, kiu pekis. Vi mortigis cxiun homan gxojon en mi.
BORKMAN
(timeme) Tion do ne diru, Ella!
ELLA RENTHEJM
Cxiu ina, homa gxojo almenaux. De la tempo, kiam la bildo de vi
komencis estingigxi en mi, mi ekzistis kvazaux sub suneklipso. Dum
cxiuj tiuj jaroj farigxis por mi pli kaj pli malloge, -- fine tute
neeble, ami iun vivantan estajxon. Nek homojn, nek bestojn aux
plantojn. Nur tiun unu solan --
BORKMAN
Kiun tiun unu solan --?
ELLA RENTHEJM
Erhart, kompreneble.
BORKMAN
Erhart --?
ELLA RENTHEJM
Erhart, -- vian, vian filon, Borkman.
BORKMAN
Cxu li do kusxis tiel varme sur via koro?
ELLA RENTHEJM
Kial alie, kredas vi, ke mi prenis lin al mi? Kaj retenis lin tiom
longe kiom mi povis? Kial?
BORKMAN
Mi pensis, ke estis pro kompatemo. Kiel cxio la cetera.
ELLA RENTHEJM
(en forta interna ekscito) Kompatemo, vi diras! Haha! Mi neniam
sentis kompatemon -- de post kiam vi perfidis min. Mi simple ne
kapablis. Se venis malricxa, malsata infano en mian kuirejon,
frostante kaj plorante kaj petegante iom da mangxajxo, mi igis la
kuiristinon okupigxi pri tio. Neniam sentis iun deziron preni la
infanon al mi mem, varmigi gxin apud mia propra forno, gxoji vidante
gxin satmangxi. Kaj tia mi neniam estis en mia juneco; tion mi klare
memoras! Estas _vi_, kiu faris min dezerte malplena kaj dezerte
malfekunda interne -- kaj ankaux ekstere!
BORKMAN
Nur ne por Erhart.
ELLA RENTHEJM
Ne. Ne por _via_
|