FREE BOOKS

Author's List




PREV.   NEXT  
|<   33   34   35   36   37   38   39   40   41   42   43   44   45   46   47   48   49   50   51   52   53   54   55   56   57  
58   59   60   61   62   63   64   >>  
filo. Sed cetere por cxio, cxio, kio vive movigxas. Vi frauxdis min pri la gxojo de patrino kaj felicxo en la vivo. Kaj ankaux pri la cxagrenoj kaj la larmoj. Kaj _tio_ estus eble la plej korsxira perdo por mi, vi sciu. BORKMAN Cxu jenon vi diras, Ella? ELLA RENTHEJM Kiu scias? Eble estus la cxagrenoj kaj larmoj de patrino, kiuj servus al mi plej bone. (en pli forta emocio) Sed mi _ne povis_ rezigni pri la perdo tiam. Tial mi prenis Erhart al mi. Gajnis lin tute. Gajnis lian tutan, varman, fideman infanan koron por mi, -- gxis, --. Ahx! BORKMAN Gxis kio? ELLA RENTHEJM Gxis lia patrino, -- lia karna patrino, mi aludas, reprenis lin de mi. BORKMAN Li devis ja forlasi vin. Cxi tien al la urbo. ELLA RENTHEJM (tordas siajn manojn) Jes, sed mi ne toleras esti forlasita, sciu! Ne la malplenecon! Ne la perdon de la koro de via filo! BORKMAN (kun malica esprimo en la okuloj) Hm, -- gxin vi certe ne perdis, Ella. Oni ne facile perdas korojn al la avantagxo de iu cxi tie malsupre en la -- cxambra etagxo. ELLA RENTHEJM Mi _estas_ perdinta Erhart cxi tie. Kaj _sxi_ gajnis lin reen. Aux ankaux iu alia. Tio lumas suficxe el la leteroj, kiujn li foje skribas al mi. BORKMAN Sekve estas por sercxi lin hejmen al vi, ke vi venas cxi tien? ELLA RENTHEJM Jes, se _tio_ estus farebla, mi --! BORKMAN Farebla tio ja estas, se vi nepre volas. Cxar _vi_ havas ja la pli grandan kaj unuan postulon pri li. ELLA RENTHEJM Nu, postulo, postulo! Kion valoras postuloj cxi tie? Se li ne venas libervole, -- mi tute ne havas lin. Kaj estas _tio_, kion mi devas! Tuta kaj ne partigita devas mi nun havi la koron de mia infano! BORKMAN Vi devas memori, ke Erhart estas en la agxo de dudekoj. Longe vi ne povus kalkuli reteni lian koron ne partigita, kiel vi esprimas vin. ELLA RENTHEJM (kun peza rideto) Ne necesus dauxri tre longe. BORKMAN Cxu ne? Mi pensis, ke tio kion vi postulas, tion vi postulas gxis la fino de viaj tagoj. ELLA RENTHEJM Mi faras. Sed tamen tio ne bezonas dauxri tre longe. BORKMAN (ekmiras) Kion vi diras per tio? ELLA RENTHEJM Vi ja scias, ke mi estas malsana la lastajn jarojn? BORKMAN Cxu _vi_? ELLA RENTHEJM Vi tion ne scias? BORKMAN Ne, vere ne -- ELLA RENTHEJM (rigardas lin en surprizo) Cxu Erhart ne rakontis tion? BORKMAN En la momento mi vere tion ne memoras. ELLA RENTHEJM Entute li eble ne parolis pri mi? BORKMAN Jes, paroli pri vi mi pensas, ke li tamen far
PREV.   NEXT  
|<   33   34   35   36   37   38   39   40   41   42   43   44   45   46   47   48   49   50   51   52   53   54   55   56   57  
58   59   60   61   62   63   64   >>  



Top keywords:

BORKMAN

 

RENTHEJM

 
Erhart
 

patrino

 

postulas

 

dauxri

 

ankaux

 

larmoj

 

partigita

 

Gajnis


postulo
 

cxagrenoj

 

valoras

 

postuloj

 

hejmen

 

sercxi

 

skribas

 

libervole

 

Farebla

 

grandan


postulon

 

farebla

 

malsana

 

parolis

 

ekmiras

 

bezonas

 

lastajn

 

jarojn

 

momento

 
rakontis

surprizo

 
memoras
 

rigardas

 

Entute

 

paroli

 

dudekoj

 

memori

 

infano

 

kalkuli

 

reteni


pensis

 

pensas

 

necesus

 

rideto

 

esprimas

 

varman

 

fideman

 
infanan
 

prenis

 

rezigni