FREE BOOKS

Author's List




PREV.   NEXT  
|<   77   78   79   80   81   82   83   84   85   86   87   88   89   90   >>  
TO HELLE Sinjoro cxambelano, sxi estas nun senhejma. RAGNA Ho, zorgu pri ni! LA CXAMBELANO Mi faros. Koregan dankon, ke vi rifugxis al mi! DANIEL HEJRE Jes, je mia savo, ni vivas en la tempo de la gefiancxigxoj; mi povas ecx kompletigi la liston -- LA CXAMBELANO Kio? Vi? Je via agxo; -- kia nepripensemo! DANIEL HEJRE Ho --! Suficxe dirite. LUNDESTAD La ludo estas perdita, sinjoro Stensg[*a]rd. STENSG[*A]RD Cxu? (lauxte) Ne, nun _mi_ kompletigu la liston, sinjoro Daniel Hejre! Informon, sinjoroj; ankaux mi atingis al havenon. LA CXAMBELANO Kiel? STENSG[*A]RD Oni ludas duoblan ludon; oni kasxas siajn verajn intencojn, kiam tio bezonigxas. Mi konsideras tion permesebla, kiam tio farigxas en la servo de la komuna bono. Mia vivtasko kusxas destinita antaux mi, kaj por mi tiu antauxas kion ajn. Mia agado estas dedicxita al tiu cxi distrikto; klareco estu portata en la fermentadon de la ideoj. Sed tiun faron ne kapablas aventuristo. La civitanoj devas aligxi cxirkaux unu el siaj propraj. Tial mi ligis min fikse kaj neniam mallige al la interesoj cxi tie, -- ligis min per la ligiloj de la koro. Se mi kauxzis miskomprenon cxe kelkiuj, vi devas pardoni min. Ankaux mi estas fiancxigita. LA CXAMBELANO Vi? FJELDBO Fiancxigita! DANIEL HEJRE Atestigxas. LA CXAMBELANO Sed kiel --? FJELDBO Fiancxigita? Kun kiu? LUNDESTAD Cxu do ne estas? STENSG[*A]RD Frukto de konsideroj de koro kaj prudento. Jes, miaj elektuloj, mi estas fiancxigita al vidvino sinjorino Rundholmen. FJELDBO Kun sinjorino Rundholmen! LA CXAMBELANO La vidvino de la kampara komercisto? LUNDESTAD Hm. Nu tiel! LA CXAMBELANO Sed mi konfuzigxas en cxio tio. Kiel povis vi do --? STENSG[*A]RD Manovro, sinjoro ferfareja posedanto! LUNDESTAD Li havas bonajn talentojn. LIBROPRESISTO ASLAKSEN (enrigardas cxe la pordo en la fono) Mi petas multfojan pardonon -- LA CXAMBELANO Nu, envenu, Aslaksen! Cxu ankaux vi volas gratuli? ASLAKSEN Ne, je Dio, tiel kruda mi ne estas. Sed mi devas nepre paroli kun sinjoro Stensg[*a]rd. STENSG[*A]RD Poste; vi povas atendi ekstere. ASLAKSEN Ne, morto kaj plago, mi devas diri al vi -- STENSG[*A]RD Fermu vian busxon! Kia altrudemo estas tio cxi? -- Jes, sinjoroj, tiel strangaj estas la vojoj de la sorto. La distrikto kaj mi bezonis firman kaj dauxran ligon inter ni; mi renkontis maturan virinon, kiu povus k
PREV.   NEXT  
|<   77   78   79   80   81   82   83   84   85   86   87   88   89   90   >>  



Top keywords:

CXAMBELANO

 

STENSG

 

sinjoro

 

LUNDESTAD

 

FJELDBO

 

ASLAKSEN

 
DANIEL
 

Rundholmen

 

ankaux

 

sinjorino


distrikto
 

Stensg

 

sinjoroj

 

fiancxigita

 

vidvino

 

liston

 

Fiancxigita

 

konfuzigxas

 
kampara
 

komercisto


kauxzis

 
miskomprenon
 

ligiloj

 

interesoj

 

kelkiuj

 
pardoni
 

konsideroj

 
prudento
 

Frukto

 

Manovro


Ankaux

 

Atestigxas

 

elektuloj

 

envenu

 

busxon

 

altrudemo

 

strangaj

 
ekstere
 

maturan

 

virinon


renkontis
 
bezonis
 

firman

 
dauxran
 
atendi
 
enrigardas
 

LIBROPRESISTO

 

talentojn

 

posedanto

 

bonajn