FREE BOOKS

Author's List




PREV.   NEXT  
|<   74   75   76   77   78   79   80   81   82   83   84   85   86   87   88   89   90   >>  
? LUNDESTAD Jes, li sugestis pri io hieraux; li estis ja promesinta paroli por vi al knabineto. STENSG[*A]RD Ho, babilajxo -- LUNDESTAD Ne timu min. Se vi tion ankoraux ne scias, mi povas tion diri al vi; vi venkis, sinjoro Stensg[*a]rd; Mi tion scias de Ringdal. STENSG[*A]RD Kion vi havas de Ringdal? LUNDESTAD Frauxlino Monsen donis sian "Jes". STENSG[*A]RD Kion vi diras? LUNDESTAD Sian "Jes", mi diras. STENSG[*A]RD Jes? Jes? Kaj la patro forkurinta! LUNDESTAD Sed ne la filino. STENSG[*A]RD Sian "Jes"! Meze en tia familia skandalo! Kiel nevirinece! Tiajxo ja forpusxus cxiun ajn senteman viron. Sed estas miskompreno la tuta afero. Mi neniam petis al Bastian --; kiel do povis tiu bruto --? Nu sensignife, ne rilatas al mi; por kio li faris li devas mem respondeci. DANIEL HEJRE (de la fono) He-he; granda kunveno; jes, kompreneble; oni prezentas sin, oni flatas, kiel oni diras. Eble ankaux mi permesigxas -- LA CXAMBELANO Dankon, dankon, malnova amiko! DANIEL HEJRE Je Dio, vi altestimata; ne tro sobigxu. (novaj gastoj venas) Jen ni havas la asistantojn de la justeco; -- la ekzekucia potenco --; nu suficxe! (al _Stensg[*a]rd_) Aha, mia kara, felicxa juna sinjoro; cxu jen vi estas? Vian manon! Akceptu la aserton de nesxajnigita gxojo de maljunulo. STENSG[*A]RD Pri kio? DANIEL HEJRE Hieraux vi petis min paroli iom dubesence pri vi al sxi, kiun vi ja scias -- STENSG[*A]RD Nu jes, jes; kio sekve? DANIEL HEJRE Estis por mi korega gxojo plenumi vian deziron -- STENSG[*A]RD Kio sekve; kio sekve, mi demandas? Kiel sxi reagis? DANIEL HEJRE Kiel amanta virino, kompreneble! ekploris; frapsxlosis la pordon; volis nek respondi nek montri sin -- STENSG[*A]RD Ho, dankon al Dio! DANIEL HEJRE Vi estas barbara! Meti vidvinan koron al tia kruela provo; konduti tiel en gxuo de la suferoj de la jxaluzo --! Sed la amo havas okulojn kiel kato; suficxe dirite; cxar hodiaux kiam mi preteriris, staris sinjorino Rundholmen fresxa kaj floranta en la malferma fenestro kombante siajn harojn; lauxsxajne iu marvirino, se permesigxas tion diri; -- ho, jen tauxga virino! STENSG[*A]RD Nu? Kaj kio plue? DANIEL HEJRE Nu, sxi ridis kvazaux obsedita; kaj strecxe sxi suprenlevis leteron kaj kriis: Svatpropona letero, sinjoro Hejre; mi fiancxinigxis hieraux! STENSG[*A]RD Kio? Fiancxinigxis? DANIEL HEJRE Koran gratulon, juna sinjoro; g
PREV.   NEXT  
|<   74   75   76   77   78   79   80   81   82   83   84   85   86   87   88   89   90   >>  



Top keywords:

STENSG

 

DANIEL

 

LUNDESTAD

 

sinjoro

 

suficxe

 

kompreneble

 
virino
 

permesigxas

 

paroli

 

Stensg


dankon
 

Ringdal

 

hieraux

 

respondi

 

montri

 

gratulon

 

kruela

 

vidvinan

 
barbara
 

dubesence


Hieraux

 
nesxajnigita
 

maljunulo

 

korega

 

amanta

 
ekploris
 

frapsxlosis

 
reagis
 

demandas

 

plenumi


deziron

 

pordon

 

Fiancxinigxis

 

marvirino

 

lauxsxajne

 

harojn

 

fenestro

 
kombante
 

letero

 

obsedita


leteron
 
strecxe
 

kvazaux

 
tauxga
 
Svatpropona
 
malferma
 

floranta

 

suprenlevis

 

okulojn

 

jxaluzo