ion al mi por kovrajxo. Bone;
jen; donu gxin al -- al --; (stamfas) kiel diable sxi nomigxas? Nu,
donu gxin al la servistino; diru, ke sxi tuj portu gxin al la
magistranto.
(_Sinjorino Stockmann_ iras kun la pakajxo tra la mangxocxambro.)
PETRA
Kion vi pensas, ke onklo Petro diros, patro?
DOKTORO STOCKMANN
Kion li do dirus? Li certe estos gxoja vidante, ke tia grava vero
malkovrigxas, mi pensas.
HOVSTAD
Cxu vi permesas, ke mi faros etan noticon en "La Popola Mesagxo" pri
via malkovro?
DOKTORO STOCKMANN
Jes, vere dankon pro tio.
HOVSTAD
Estas ja dezirinde, ke la publiko sciu plej eble frue.
DOKTORO STOCKMANN
Jes, certe estas.
SINJORINO STOCKMANN
(revenas) Nun sxi foriris kun gxi.
BILLING
Vi farigxos, je dia morto, la elstarulo de la urbo, sinjoro doktoro!
DOKTORO STOCKMANN
(kontente pasxadas cxirkauxen) Ho cxu; funde mi ja nur faris mian
devon. Mi estis bonsxanca trezorfosisto; tio estas la tuto; sed
tamen --
BILLING
Hovstad, cxu vi ne opinias, ke la urbo devus fari procesion por
doktoro Stockmann?
HOVSTAD
Tiun ideon mi cxiuokaze subtenos.
BILLING
Kaj mi parolos kun Aslaksen pri tio.
DOKTORO STOCKMANN
Ne, karaj amikoj, lasu tian arlekenajxon; mi ne akceptos iujn
arangxojn. Kaj se la banejestraro ekpensus decidi por mi plialtigon
de la salajro, mi ne akceptos gxin. Katrine, mi diras al vi, -- mi ne
akceptos gxin.
SINJORINO STOCKMANN
Kaj vi faras gxuste, Tomas.
PETRA
(suprenlevas sian glason) Je via sano, patro!
HOVSTAD kaj BILLING
Je via sano, je via sano, sinjoro doktoro.
HORSTER
(tusxetas glason kun la doktoro) Ke vi havu nur felicxon el tio cxi.
DOKTORO STOCKMANN
Dankon, dankon, miaj karaj amikoj! Mi estas elkore gxoja --; ho,
estas tamen benate scii pri si mem, ke oni faris sin meritinda por
sia naskigxurbo kaj siaj kuncivitanoj. Hura, Katrine!
(Li kaptas sxin per ambaux manoj cxirkaux la kolo kaj turnigxadas kun
sxi. _Sinjorino Stockmann_ krias kaj kontrauxbatalas. Ridado,
aplauxdado kaj huraoj por la doktoro. La knaboj elmetas siajn kapojn
cxe la pordo.)
DUA AKTO
(La sidcxambro de la doktoro. La pordo de la mangxocxambro estas
fermita. Antauxtagmeze.)
SINJORINO STOCKMANN
(Kun sigelita letero en la mano venas de la mangxocxambro, iras al
la antauxa pordo dekstre kaj enrigardas.) Cxu vi estas hejme, Tomas?
DOKTORO STOCKMANN
(interne) Jes, mi jxus revenis. (venas) Cxu estas io?
SINJORINO STOCKMANN
Letero de via frato. (donas gxin al l
|