, ke li detruos kaj sin mem
kaj la gazeton pro imagajxo.
DOKTORO STOCKMANN
(cxirkauxrigardas) Kion do jeno signifu?
HOVSTAD
Vi prezentis vian aferon en falsa lumo, sinjoro doktoro; kaj tial mi
ne povas subteni gxin.
BILLING
Ne, post tio, kion sinjoro magistranto bonvole klarigis al mi, --
DOKTORO STOCKMANN
Falsa! Lasu min pri tio. Presigu vi nur mian traktajxon; mi estos
viro por defendi gxin.
HOVSTAD
Mi ne presigos gxin. Mi ne povas, ne volas kaj ne kuragxas presigi
gxin.
DOKTORO STOCKMANN
Vi ne kuragxas? Kia babilajxo! Vi ja estas redaktoro; kaj estas ja la
redaktoroj, kiuj regas la gazetaron, mi kredus!
ASLAKSEN
Ne; sed estas la abonantoj, sinjoro doktoro.
LA MAGISTRANTO
Felicxe, jes.
ASLAKSEN
Estas la publika opinio, la klera publiko, la domposedantoj kaj cxiuj
aliaj; _tiuj_ regas la gazetojn.
DOKTORO STOCKMANN
(sinrega) Kaj cxiujn tiujn potencojn mi havas kontraux mi?
ASLAKSEN
Jes, vi havas. Estus la ruinigo de la burgxaro, se ni presus vian
artikolon.
DOKTORO STOCKMANN
Nu tiel. --
LA MAGISTRANTO
Mian kepon kaj mian bastonon!
(_Doktoro Stockmann_ demetas la kepon kaj kusxigas gxin sur la
tablon kune kun la bastono.)
LA MAGISTRANTO
(prenas ambaux al si) Via urbestra honoro ekhavis abruptan finon.
DOKTORO STOCKMANN
Ni ankoraux ne atingis la finon. (al _Hovstad_) Do neeblas presigi
mian traktajxon en "La Popola Mesagxo"?
HOVSTAD
Tute neeblas; ankaux pro konsidero pri via familio.
SINJORINO STOCKMANN
Ho, vi tute ne havu konsideron pri la familio, sinjoro Hovstad.
LA MAGISTRANTO
(prenas paperon el la posxo) Kiel informo por la publiko suficxas
tion cxi: Estas auxtentika klarigo. Bonvolu.
HOVSTAD
(prenas la paperon) Bone; estos zorge presigata.
DOKTORO STOCKMANN
Sed la mia ne. Oni imagas, ke oni povas silentigi min kaj la veron
gxis morto! Sed tio ne iros tiel glate, kiel vi opinias. Sinjoro
Aslaksen, bonvolu tuj preni mian manuskripton kaj presi gxin kiel
flugfolion -- je mia propra kostopago, -- en mia eldonejo. Mi volas
havi kvar cent ekzemplerojn; ne, kvin, ses cent mi volas havi.
ASLAKSEN
Ecx ne se vi ofertus al mi oron, kuragxus mi ludoni mian presejon al
tiajxo, sinjoro doktoro. Mi ne kuragxas pro la publika opinio. Neniu
en la urbo presos gxin.
DOKTORO STOCKMANN
Do redonu gxin al mi.
HOVSTAD
(donas al li la manuskripton) Bonvolu.
DOKTORO STOCKMANN
(sercxas cxapelon kaj bastonon) Publikigota gxi tamen estu. Mi legos
gxin en granda popol
|