FREE BOOKS

Author's List




PREV.   NEXT  
|<   23   24   25   26   27   28   29   30   31   32   33   34   35   36   37   38   39   40   41   42   43   44   45   46   47  
48   49   50   51   52   53   54   55   56   57   58   59   60   61   62   63   64   65   66   67   68   69   70   71   72   >>   >|  
Ruzajxon? DOKTORO STOCKMANN Jes, estus ruzajxo, -- trompo, mensogo, rekta krimo kontaux la publiko, kontraux la tuta komunumo! LA MAGISTRANTO Kiel mi antauxe diris, mi ne povis al mi alproprigi la konvinkon, ke estas iu vere superpenda dangxero. DOKTORO STOCKMANN Jes, vi povis! Io alia ne eblas. Mia prezento estas tiel frapante vera kaj gxusta, tion mi scias! Kaj vi tre bone komprenas, Petro; sed vi nur ne volas tion konfesi. Estis vi, kiu akceptigis, ke kaj la banejaj konstruajxoj kaj la akvoliverejo farigxis lokigitaj, kie ili nun situas; kaj estas _tiu_, -- estas tiu fatala eraro, kiun vi ne volas konfesi. Pa, -- cxu vi opinias, ke mi ne travidas vin? LA MAGISTRANTO Kaj ecx se tiel estus? Se mi per ia konsideremo gardas mian prestigxon, tio okazas por la bono de la urbo. Sen morala auxtoritato mi ne povas estri kaj konduki la aferojn tiel, kiel mi tion konsideras plej praktike por la bono de la tuto. Tial, -- kaj el diversaj aliaj kialoj, -- estas grave por mi, ke via prezentajxo ne direktigxas al la direkcio de la banejo. Gxi devas esti retenata pro konsidero al la komuna bono. Mi iom poste metos la aferon sub diskuto, kaj ni agu plej eble efike en plena silento; sed nenio, -- ecx neniu vorto devas veni al la scio de la publiko en tiu cxi fatala afero. DOKTORO STOCKMANN Nu, tion vi ne povas malhelpi, mia kara Petro. LA MAGISTRANTO Devas esti kaj estu malhelpota. DOKTORO STOCKMANN Neeblas, mi diras; tro multaj jam konas gxin. LA MAGISTRANTO Konas gxin! Kiuj? Do ne tiuj sinjoroj en "La Popola Mesagxo" --? DOKTORO STOCKMANN Ho jes; ankaux ili. La liberala sendependa gazetaro certe zorgos pri tio, ke vi faru vian devon. LA MAGISTRANTO (post mallonga pauxzo) Vi estas senmezure senprudenta homo, Tomas. Cxu vi ne pripensis la konsekvencojn, kiujn tio povos havi por vi mem? DOKTORO STOCKMANN Konsekvencojn? Konsekvencojn por mi? LA MAGISTRANTO Por vi kaj por la viaj, jes. DOKTORO STOCKMANN Kion diable _tio_ signifas? LA MAGISTRANTO Mi pensas, ke mi cxiam montris min kiel serveman kaj helpeman fraton al vi. DOKTORO STOCKMANN Jes, vi faris; kaj pro tio mi dankas vin. LA MAGISTRANTO Mi ne petas. Iel mi ja ankaux devis -- pro mi mem. Estis cxiam mia espero, ke mi iomete bridus vin, kiam mi helpis vin plibonigi vian ekonomian staton. DOKTORO STOCKMANN Cxu? Cxu nure pro vi mem --! LA MAGISTRANTO Parte, mi diras. Estas malagrable por publika oficisto, ke lia plej proksima pa
PREV.   NEXT  
|<   23   24   25   26   27   28   29   30   31   32   33   34   35   36   37   38   39   40   41   42   43   44   45   46   47  
48   49   50   51   52   53   54   55   56   57   58   59   60   61   62   63   64   65   66   67   68   69   70   71   72   >>   >|  



Top keywords:

MAGISTRANTO

 

STOCKMANN

 
DOKTORO
 

publiko

 

konfesi

 

Konsekvencojn

 

ankaux

 

fatala

 

sendependa

 

gazetaro


Mesagxo
 

zorgos

 

liberala

 

malhelpi

 

malhelpota

 

sinjoroj

 

Neeblas

 

multaj

 

Popola

 

konsekvencojn


iomete

 

espero

 

bridus

 

helpis

 

dankas

 

plibonigi

 

ekonomian

 

oficisto

 

proksima

 
publika

malagrable

 
staton
 

fraton

 

helpeman

 

senprudenta

 

pripensis

 

silento

 

senmezure

 

mallonga

 

pauxzo


pensas

 

montris

 

serveman

 

signifas

 

diable

 

direkcio

 

komprenas

 
prezento
 

frapante

 

gxusta