FREE BOOKS

Author's List




PREV.   NEXT  
|<   20   21   22   23   24   25   26   27   28   29   30   31   32   33   34   35   36   37   38   39   40   41   42   43   44  
45   46   47   48   49   50   51   52   53   54   55   56   57   58   59   60   61   62   63   64   65   66   67   68   69   >>   >|  
tiuj, kiuj staras en la marcxo -- tia honesta homo kia li cetere estas. Kaj tiaj estas la plimulto cxi tie cxe ni; ili iras klinigxante kaj svingante al ambaux flankoj; pro nuraj konsideroj kaj hezitemo ili neniam kuragxas fari plenan pasxon. DOKTORO STOCKMANN Jes, sed Aslaksen estis ja kore bonvola, sxajnas al mi. HOVSTAD Estas unu sinteno, kiun mi pli alte taksas; kaj tio estas stari kiel fidinda, konfidema homo. DOKTORO STOCKMANN Mi komplete samopinias kun vi. HOVSTAD Tial mi nun volas kapti la sxancon kaj provi, cxu mi povus instigi la bonvolemulojn foje montri kuragxon. La kulto de auxtoritato _devas_ esti elradikigxata en la urbo. Pri tiu nepardoneble granda eraro pri la akvoliverejo ni devas informi cxiujn vocxdonrajtulojn. DOKTORO STOCKMANN Bone; se vi opinias, ke estas por la bono de la komunumo, do faru; sed ne antaux ol mi parolis kun mia frato. HOVSTAD Mi tamen pretskribos redakcian artikolon dume. Kaj se la magistranto ne volas antauxenigi la aferon -- DOKTORO STOCKMANN Ho, kiel vi povas imagi tion? HOVSTAD Estas imageble. Kaj _tiam_ --? DOKTORO STOCKMANN Jes, tiam mi promesas al vi --; auxdu, -- tiam vi povos presigi mian artikolon, -- enpreni gxin tuta kaj kompleta. HOVSTAD Cxu mi rajtos? Cxu decidite? DOKTORO STOCKMANN (prezentas al li la manuskripton) Jen gxi estas; prenu gxin kun vi; ne malutilos, ke vi tralegu gxin; kaj vi redonu gxin al mi poste. HOVSTAD Bone, bone; mi faros. Kaj nun adiaux, doktoro. DOKTORO STOCKMANN Adiaux, adiaux. Jes, vi vidos, ke iros glate, sinjoro Hovstad, -- vere glate! HOVSTAD Hm, -- ni vidos. (Li salutas kaj eliras tra la antauxcxambro.) DOKTORO STOCKMANN (rigardas en la mangxocxambron) Katrine --! Nu, Petra, cxu vi venis hejmen? PETRA (envenas) Jes, mi jxus venis de la lernejo. SINJORINO STOCKMANN (venas) Cxu li ankoraux ne venis? DOKTORO STOCKMANN Petro? Ne. Sed mi multe parolis kun Hovstad. Li estas tute kaptita de mia malkovro. Jes, cxar sciu, ke gxi estas multe pli grava, ol mi unue pensis. Kaj li ankaux metis sian gazeton por mia bezono, se farigxos necese. SINJORINO STOCKMANN Sed cxu vi opinias, ke tio estos bezonata? DOKTORO STOCKMANN Ho, tute ne. Sed almenaux estas fieriga konscio, ke oni havas la liberalan, sendependan gazetaron cxe sia flanko. Jes, kaj imagu -- mi havis viziton de la estro de la asocio de domposedantoj. SINJORINO STOCKMANN Nu? Kaj kion li volis? DOKTORO STOCKMANN Ankaux subteni
PREV.   NEXT  
|<   20   21   22   23   24   25   26   27   28   29   30   31   32   33   34   35   36   37   38   39   40   41   42   43   44  
45   46   47   48   49   50   51   52   53   54   55   56   57   58   59   60   61   62   63   64   65   66   67   68   69   >>   >|  



Top keywords:

STOCKMANN

 

DOKTORO

 
HOVSTAD
 

SINJORINO

 

opinias

 

artikolon

 

adiaux

 

parolis

 

Hovstad

 

lernejo


antauxcxambro
 

eliras

 

salutas

 

marcxo

 

rigardas

 

mangxocxambron

 

hejmen

 

envenas

 

Katrine

 

honesta


cetere

 

malutilos

 

tralegu

 

decidite

 

prezentas

 

manuskripton

 

redonu

 

Adiaux

 

doktoro

 
plimulto

sinjoro

 
liberalan
 

sendependan

 

gazetaron

 

almenaux

 

fieriga

 

konscio

 

flanko

 

Ankaux

 

subteni


domposedantoj

 

asocio

 

viziton

 

bezonata

 

kaptita

 

malkovro

 

rajtos

 
staras
 

bezono

 

farigxos