FREE BOOKS

Author's List




PREV.   NEXT  
|<   43   44   45   46   47   48   49   50   51   52   53   54   55   56   57   58   59   60   61   62   63   64   65   66   67  
68   69   70   71   72   73   74   75   76   77   78   >>  
alono plenigxas.) CIVITANO (al aliulo, kiun li renkontas) Cxu ankaux vi venas cxi-vespere, Lamstad? LA ALPAROLINTO Mi partoprenas en cxiuj popolkunvenoj, mi. CxESTARANTO Vi ja kunprenis fajfilon, cxu ne? LA DUA CIVITANO Kredu ke mi faris. Cxu vi ne? LA TRIA Ho jes. Kaj sxipestro Evensen volas kunpreni grandan kornon, li diris. LA DUA CIVITANO Li estas amuza, tiu Evensen. (ridado en la grupo) LA KVARA CIVITANO (alvenas) Auxdu, diru kio okazos cxi vespere? LA DUA CIVITANO Estas ja doktoro Stockmann, kiu volas fari prelegon kontraux la magistranto. LA NOVEVENINTO Sed la magistranto estas ja lia frato. LA UNUA CIVITANO Tio estas tute egale por li; doktoro Stockmann ne estas malkuragxa. LA TRIA CIVITANO Sed li ja malpravas; tion mi legis en "La Popola Mesagxo". LA DUA CIVITANO Jes, kredeble li malpravas cxi tiun fojon; cxar ili ne volis luigi al li salonon nek en la asocio de domposedantoj nek en la civitanklubo. LA UNUA CIVITANO Ecx ne la banejan salonon li povis lui. LA DUA CIVITANO Ne, kompreneble. VIRO (en alia grupo) Kun kiu oni samopiniu en cxi tiu afero, sinjoro? ALIA VIRO (en la sama grupo) Nur rigardu presiston Aslaksen, kaj faru, kiel _li_ faras. BILLING (kun dokumentujo sub la brako, faras al si vojon tra la amaso) Pardonu, sinjoroj! Permesu al mi preterpasi. Mi referos por "La Popola Mesagxo". Koran dankon! (Li eksidas cxe la tablo maldekstre.) LABORISTO Kiu tiu estas? ALIA LABORISTO Cxu vi ne konas _lin_? Estas ja tiu Billing, kiu skribas por la gazeto de Aslaksen. (_Sxipestro Horster_ akompanas _sinjorinon Stockmann_ kaj _Petra_ enen tra la pordo dekstre antauxe. Ejlif kaj _Morten_ sekvas ilin.) HORSTER Mi pensis, ke jen la familio povas sidi; de cxi tie estas facile eliri, se io okazus. SINJORINO STOCKMANN Cxu vi kredas, ke farigxos tumultoj? HORSTER Oni neniam scias --; inter tiom da homoj --. Sed eksidu vi nun tute trankvile. SINJORINO STOCKMANN (eksidas) Kiel gxentile de vi, ke vi proponis al Stockmann vian salonon. HORSTER Cxar ja neniu alia volis, do -- PETRA (kiu ankaux eksidis) Kaj ankaux kuragxe, Horster. HORSTER Ho, tio ne postulis multe da kuragxo, mi opinias. (_Redaktoro Hovstad_ kaj _presisto Aslaksen_ venas samtempe, sed unuope tra la amaso.) ASLAKSEN (iras al _Horster_) Cxu la doktoro ankoraux ne venis? HORSTER Li atendas tie interne. (movigxo apud la pordo en la fono) HOVSTAD (al _Billing_) Jen l
PREV.   NEXT  
|<   43   44   45   46   47   48   49   50   51   52   53   54   55   56   57   58   59   60   61   62   63   64   65   66   67  
68   69   70   71   72   73   74   75   76   77   78   >>  



Top keywords:

CIVITANO

 

HORSTER

 
Stockmann
 

Horster

 

doktoro

 

Aslaksen

 

salonon

 

ankaux

 

Mesagxo

 

Popola


STOCKMANN
 

SINJORINO

 

malpravas

 

eksidas

 

magistranto

 

vespere

 

Billing

 

Evensen

 

LABORISTO

 

facile


maldekstre

 

pensis

 

sekvas

 

Morten

 

antauxe

 

dekstre

 

Sxipestro

 

gazeto

 

familio

 
sinjorinon

akompanas

 
skribas
 

samtempe

 

unuope

 

ASLAKSEN

 

presisto

 

Hovstad

 

kuragxo

 

opinias

 

Redaktoro


ankoraux

 

HOVSTAD

 

movigxo

 

atendas

 

interne

 

postulis

 

eksidu

 
neniam
 

kredas

 

farigxos