FREE BOOKS

Author's List




PREV.   NEXT  
|<   51   52   53   54   55   56   57   58   59   60   61   62   63   64   65   66   67   68   69   70   71   72   73   74   75  
76   77   78   >>  
titajn verojn! DOKTORO STOCKMANN Ahx, kara mia sinjoro Hovstad, ne parolu pri certaj veroj! La veroj, kiujn la amaso, la homomulto akceptas, estas la veroj, kiujn la pioniroj rigardis kiel certaj en la tagoj de niaj geavoj. Ni pioniroj, kiuj vivas en niaj nunaj tagoj, ni ne plu akceptas ilin; kaj mi opinias, ke tute ne ekzistas iu alia vero ol tiu, ke neniu socio povas havi sanan vivon sur tiaj malnovaj, senmedolaj veroj. HOVSTAD Sed anstataux paroladi tiel en la aeron, estus amuze auxdi, kiuj estas tiuj malnovaj, senmedolaj veroj, per kiuj ni nutras nin. (aplauxdo de pluraj flankoj) DOKTORO STOCKMANN Ho, mi povus nombri tutan aron da tiaj fiajxoj; sed unue mi volas teni min al unu sola, akceptita vero, kiu efektive estas terura mensogo, sed sur kiu tamen vivas sinjoro Hovstad kaj "La Popola Mesagxo" kaj la tuta discxiplaro de "La Popola Mesagxo". HOVSTAD Kaj tiu estas --? DOKTORO STOCKMANN Estas tiu doktrino, kiun vi prenis herede de la prapatroj, kaj kiun vi senpripense proklamas dise kaj vaste, -- la doktrino, ke la homomulto, la amaso, la grego estas la kerno de la popolo, -- ke gxi estas la popolo mem, -- ke kiu ajn el la popolo, ke tiuj senspertuloj, tiuj embrioj en la socio, havas la saman rajton kondamni aux akcepti, regi kaj estri kiel la opaj noblaj personecoj. BILLING Nun mi neniam, dia morto -- HOVSTAD (samtempe, krias) Civitanoj, notu tion! EKSCITITAJ VOCxOJ Ho-ho, cxu ne estas ni, kiuj estas la popolo? Cxu estas nur la altranguloj, kiuj regu! LABORISTO Eljxetu tiun viron kiu babiladas tiel! ALIULOJ Jxetu lin el la pordo! CIVITANO (krias) Blovu la kornon, Evensen! (Fortaj kornosonoj auxdigxas; fajfiloj kaj bruo de kolero en la salono.) DOKTORO STOCKMANN (kiam la bruo iom silentigxis) Sed estu do iom moderaj! Cxu vi ne toleras unu fojon auxdi la vocxon de la vero? Mi tute ne postulas, ke vi cxiuj surloke samopiniu kun mi. Sed vere mi atendis, ke sinjoro Hovstad samopinius post ioma pripensado. Sinjoro Hovstad pretendas ja esti liberpensulo -- SURPRIZIGxINTAJ DEMANDOJ (mallauxte) Liberpensulo, li diris? Cxu? Redaktoro Hovstad liberpensulo? HOVSTAD (krias) Pruvu tion, doktoro Stockmann! Kiam mi tion diris presite? DOKTORO STOCKMANN (pripensas) Ne, morto kaj plago, pri tio vi pravas; -- tiun sincerecon vi neniam havis. Nu, mi ne volas tro embarasi vin, sinjoro Hovstad. Lasu do al mi esti liberpensulo. Cxar nun mi volas el la naturscienco evidentigi al vi, ke
PREV.   NEXT  
|<   51   52   53   54   55   56   57   58   59   60   61   62   63   64   65   66   67   68   69   70   71   72   73   74   75  
76   77   78   >>  



Top keywords:

Hovstad

 

STOCKMANN

 
DOKTORO
 

sinjoro

 

popolo

 

HOVSTAD

 

liberpensulo

 

Popola

 

senmedolaj

 

malnovaj


homomulto
 

certaj

 

Mesagxo

 

neniam

 

pioniroj

 

akceptas

 

doktrino

 

fajfiloj

 

moderaj

 

salono


kolero

 

silentigxis

 

auxdigxas

 

ALIULOJ

 

altranguloj

 

LABORISTO

 

Eljxetu

 

EKSCITITAJ

 

VOCxOJ

 
babiladas

kornon

 
Evensen
 

Fortaj

 

CIVITANO

 

kornosonoj

 

SURPRIZIGxINTAJ

 

pravas

 

pripensas

 

presite

 

doktoro


Stockmann

 

sincerecon

 

naturscienco

 

evidentigi

 

embarasi

 

Redaktoro

 

surloke

 
samopiniu
 

postulas

 

vocxon