FREE BOOKS

Author's List




PREV.   NEXT  
|<   48   49   50   51   52   53   54   55   56   57   58   59   60   61   62   63   64   65   66   67   68   69   70   71   72  
73   74   75   76   77   78   >>  
mi elkovis, -- estis la plano por la banejo cxi tie. (manfrapado kaj protestoj) DOKTORO STOCKMANN Kaj fine, kiam la sorto arangxis cxion tiel bone kaj benate por mi, ke mi povis reveni hejmen, -- jes, miaj kuncivitanoj, tiam sxajnis al mi, ke mi ne havas pliajn dezirojn en la mondo. Jes, mi havis la deziron, fervore, senlace, arde esti agema por la bono de hejmo kaj publiko. LA MAGISTRANTO (rigardas aeren) La maniero estas iom stranga -- hm. DOKTORO STOCKMANN Kaj jen mi cxirkauxiris glutante la felicxon de blindeco. Sed hieraux antauxtagmeze, -- ne, vere estis antauxhieraux vespere -- tiam tute malfermigxis por mi miaj spiritaj okuloj, kaj la unua, kion mi vidis, estis la senmezura stulteco de la auxtoritatuloj -- (Bruo, krioj, kaj ridado. _Sinjorino Stockmann_ tusas ripete.) LA MAGISTRANTO Sinjoro prezidanto! ASLAKSEN (sonorigas) Per la rajto de mia auxtoritato --! DOKTORO STOCKMANN Estas malgrandanime krocxi sin al sola vorto, sinjoro Aslaksen! Mi aludas nur, ke mi post suspekto malkovris la egan fiajxon, pro kio la estrantuloj faris sin kulpaj tie en la banejo. Estrantulojn mi ne povas toleri ecx se estus pri mia morto; -- mi havis suficxe da ili dum miaj tagoj. Ili estas kiel virkaproj en juna arbetaro; cxie ili malutilas; ili kontrauxstaras liberan homon, kie ajn kie li turnas sin, -- kaj mi preferus, ke oni neniigus ilin kiel aliajn fibestojn -- (bruo en la salono) LA MAGISTRANTO Sinjoro prezidanto, cxu tiaj esprimoj povas pasi? ASLAKSEN (kun la mano sur la sonorilo) Sinjoro doktoro --! DOKTORO STOCKMANN Mi ne komprenas, kial mi nur nun ekhavis vere klaran koncepton pri tiuj sinjoroj; cxar mi havis ja cxiun tagon antaux mi tian unikan ekzempleron en nia urbo, -- mia frato Petro, -- inerta kaj obstina en antauxjugxoj -- (Ridado, bruo, fajfado. _Sinjorino Stockmann_ tusadas.) (_Aslaksen_ sonorigas fortege) LA EBRIA VIRO (kiu denove envenis) Cxu estas mi, kiun vi aludas? Cxar efektive mi nomigxas Petersen; se ne diablo sercxu min -- KOLERAJ VOCxOJ Eljxetu la ebriulon! El la pordo! (La viro eljxetigxas.) LA MAGISTRANTO Kiu estas tiu persono? PROKSIMA VIRO Mi ne konas lin, sinjoro magistranto. DUA Li ne estas el nia urbo. TRIA Lauxdire estas iu lignokomercisto el -- (La fino de la frazo estas neauxdebla.) ASLAKSEN La viro versxajne estas ebria de bavara biero. -- Dauxrigu, sinjoro doktoro; sed provu kiel eble esti modera. DOKTORO STOCKMANN Nu do b
PREV.   NEXT  
|<   48   49   50   51   52   53   54   55   56   57   58   59   60   61   62   63   64   65   66   67   68   69   70   71   72  
73   74   75   76   77   78   >>  



Top keywords:

STOCKMANN

 

DOKTORO

 
MAGISTRANTO
 

Sinjoro

 

ASLAKSEN

 

sinjoro

 

Sinjorino

 

Stockmann

 

prezidanto

 

aludas


doktoro
 

Aslaksen

 

sonorigas

 

banejo

 

unikan

 

ekzempleron

 

antaux

 

obstina

 

tusadas

 

fortege


fajfado

 

Ridado

 

inerta

 

sinjoroj

 

antauxjugxoj

 

salono

 

protestoj

 

esprimoj

 

fibestojn

 
aliajn

preferus

 
neniigus
 

ekhavis

 

klaran

 

koncepton

 

komprenas

 

sonorilo

 

manfrapado

 

denove

 

lignokomercisto


neauxdebla

 

Lauxdire

 

magistranto

 

elkovis

 

versxajne

 

modera

 

bavara

 
Dauxrigu
 

Petersen

 

diablo