FREE BOOKS

Author's List




PREV.   NEXT  
|<   63   64   65   66   67   68   69   70   71   72   73   74   75   76   77   78   >>  
arto de lia kapitalo estas heredota de viaj infanoj, tiel ke vi kaj via edzino gxuu la rentojn dum via vivodauxro. Cxu li tion ne diris al vi? DOKTORO STOCKMANN Ne; mi jxuras, ke li ne faris. Kontrauxe; li cxiam kolerigxadis pro tio, ke li pagu tro altan imposton. Sed cxu vi scias tion cxi tiel certe, Petro? LA MAGISTRANTO Mi sciigxis de tute fidinda fonto. DOKTORO STOCKMANN Ho, dian dankon, do Katrine estos sekura, -- kaj ankaux la infanoj! Tion mi ja devas rakonti -- (krias) Katrine, Katrine! LA MAGISTRANTO (retenas lin) Tsx, ankoraux nenion diru! SINJORINO STOCKMANN (malfermas la pordon) Kio estas? DOKTORO STOCKMANN Nenio, kara; nur reen eniru. (_Sinjorino Stockmann_ fermas.) DOKTORO STOCKMANN (pasxadas sur la planko) Sekura! Cxu vere, -- ili do cxiuj estas sekuraj! Kaj tiaj por la vivodauxro! Ho beniga sento scii, ke oni estas sekura! LA MAGISTRANTO Jes, sed estas ja _tio_, kio vi ne estas. Tanejestro Kiil povas nuligi la testamenton kiun ajn tagon aux horon lauxdezire. DOKTORO STOCKMANN Sed tion li ne faras, mia bona Petro. La melo estas tro gxojega, ke mi ekkaptas vin kaj viajn sagacajn amikojn. LA MAGISTRANTO (ekmiras, kaj rigardas lin esplore) Aha, tio jxetas lumon sur multon. DOKTORO STOCKMANN Kian multon? LA MAGISTRANTO La tuto estis kombinita manovro. Tiuj senbridaj, senkonsideraj atencoj, kiujn vi -- en la nomo de la vero -- direktis kontraux la estrantajn civitanojn en la urbo -- DOKTORO STOCKMANN Kiujn; kiujn? LA MAGISTRANTO -- estis do nenio alia, ol interkonsentita kompenso por la testamento de tiu maljuna vengxavida Morten Kiil. DOKTORO STOCKMANN (konsternita) Petro, -- vi do estas la plej fia plebano, kiun mi konas dum mia vivo. LA MAGISTRANTO Inter ni estas finite. Via maldungo estas nerevokebla; -- cxar nun ni havas armilojn kontraux vi. (Li foriras.) DOKTORO STOCKMANN Fi, fi, fi! (krias) Katrine! La planko estu lavata post li. Enirigu sxin kun akvujo, sxin, -- sxin -- kion diable --, sxin, kiu cxiam havas fulgon sur la nazo -- SINJORINO STOCKMANN (en la sidcxambro) Tsx, tsx do, Tomas! PETRA (ankaux cxe la pordo) Patro, avo venas kaj petas, cxu li povas paroli kun vi sola. DOKTORO STOCKMANN Jes, certe li povas. (cxe la pordo) Envenu, bopatro. (_Morten Kiil_ envenas. La _doktoro_ fermas la pordon malantaux li.) DOKTORO STOCKMANN Nu, kio estas? Eksidu. MORTEN KIIL Ne sidi. (cxirkauxrigardas) Aspektas bele cxe vi hodiaux, sinjor
PREV.   NEXT  
|<   63   64   65   66   67   68   69   70   71   72   73   74   75   76   77   78   >>  



Top keywords:
STOCKMANN
 

DOKTORO

 

MAGISTRANTO

 
Katrine
 

fermas

 
sekura
 

planko

 

pordon

 

SINJORINO

 

Morten


ankaux

 
vivodauxro
 

kontraux

 

multon

 

infanoj

 

plebano

 

kompenso

 

interkonsentita

 

senkonsideraj

 
finite

senbridaj

 

atencoj

 
estrantajn
 

konsternita

 

maljuna

 

civitanojn

 

vengxavida

 
direktis
 

testamento

 
Envenu

bopatro

 

envenas

 

doktoro

 

paroli

 
malantaux
 

Aspektas

 

hodiaux

 
sinjor
 

cxirkauxrigardas

 

Eksidu


MORTEN

 
foriras
 

lavata

 

armilojn

 

nerevokebla

 

Enirigu

 

sidcxambro

 

fulgon

 

akvujo

 

manovro