FREE BOOKS

Author's List




PREV.   NEXT  
|<   40   41   42   43   44   45   46   47   48   49   50   51   52   53   54   55   56   57   58   59   60   61   62   63   64  
65   66   67   68   69   70   71   72   73   74   75   76   77   78   >>  
ntan armeon --! (haltas cxe segxo) Kio -- kio diablo estas _jeno_? ASLAKSEN (rigardas tien) Aj do! HOVSTAD (same) Hm -- DOKTORO STOCKMANN Jen kusxas ja la pinto de la auxtoritatulo. (Li prenas zorgeme la kepon de la _magistranto_ per la fingropintoj, kaj suprenlevas gxin.) SINJORINO STOCKMANN La kepo de la magistranto! DOKTORO STOCKMANN Kaj jen ankaux la komandobastono. Kiel diable kaj fantome -- HOVSTAD Nu jeno do -- DOKTORO STOCKMANN Ha, mi komprenas! Li faris viziton por konvinki vin. Ha-ha, jen li venis al la gxustaj! Kaj kiam li ekvidis min en la presejo --. (ekridas) Cxu li kuris, sinjoro Aslaksen? ASLAKSEN (rapide) Je Dio li kuris, doktoro. DOKTORO STOCKMANN Kuris de bastono kaj --. Babilajxo; Petro ne kuras de io ajn. Sed diable, kien vi metis lin? Ha, -- tie, kompreneble. Nun vi vidu, Katrine! SINJORINO STOCKMANN Tomas, -- mi petas vin --! ASLAKSEN Gardu vin, sinjoro doktoro! DOKTORO STOCKMANN (Li metas la kepon de la _magistranto_ sur la kapon kaj prenas lian bastonon; poste li iras al la pordo, abrupte malfermas gxin, kaj salutas per la mano al la sxirmilo de la kepo.) (La _magistranto_ envenas, rugxa de kolero. Malantaux li _Billing_.) LA MAGISTRANTO Kion tiuj tumultoj signifu? DOKTORO STOCKMANN Respekto, mia bona Petro. Nun estas mi, kiu estas la auxtoritato en la urbo. (Li pasxadas tien kaj reen.) SINJORINO STOCKMANN (preskaux plorante) Ne, sed Tomas do! LA MAGISTRANTO (postsekvas lin) Donu al mi mian kepon kaj bastonon! DOKTORO STOCKMANN (kiel antauxe) Se vi estas policestro, mi estas urbestro, -- mi estras la tutan urbon, mi, jen vidu! LA MAGISTRANTO Demetu la kepon, mi diras. Memoru ke estas lauxregulara uniformkepo! DOKTORO STOCKMANN Ba; cxu vi opinias, ke la vekigxanta popola leono lasas sin timigi de uniformkepoj? Cxar sciu, ke ni faros revolucion en la urbo morgaux. Vi minacis maldungi min; sed nun mi maldungos vin, -- maldungos vin de cxiuj viaj konfiditaj postenoj --. Cxu vi opinias, ke mi ne povas? Ho jes; mi havas la venkantajn potencojn de la socio kun mi. Hovstad kaj Billing volas tondri en "La Popola Mesagxo", kaj presisto Aslaksen elmarsxos antauxe de la tuta asocio de domposedantoj -- ASLAKSEN Tion mi ne faros, sinjoro doktoro. DOKTORO STOCKMANN Certe vi faros -- LA MAGISTRANTO Aha; sinjoro Hovstad eble aligxos al la agitado? HOVSTAD Ne, sinjoro magistranto. ASLAKSEN Ne, tiel freneza sinjoro Hovstad ne estas
PREV.   NEXT  
|<   40   41   42   43   44   45   46   47   48   49   50   51   52   53   54   55   56   57   58   59   60   61   62   63   64  
65   66   67   68   69   70   71   72   73   74   75   76   77   78   >>  



Top keywords:

STOCKMANN

 

DOKTORO

 
sinjoro
 

magistranto

 

ASLAKSEN

 

MAGISTRANTO

 

Hovstad

 

SINJORINO

 

doktoro

 

HOVSTAD


diable
 

Aslaksen

 

antauxe

 

maldungos

 

bastonon

 

opinias

 

Billing

 

prenas

 

freneza

 

popola


vekigxanta

 

policestro

 

postsekvas

 

plorante

 

preskaux

 

auxtoritato

 

pasxadas

 

Memoru

 

lauxregulara

 
Demetu

urbestro

 
estras
 

uniformkepo

 

revolucion

 

potencojn

 

venkantajn

 

elmarsxos

 

asocio

 

domposedantoj

 

presisto


tondri

 

Popola

 

Mesagxo

 

morgaux

 

timigi

 

uniformkepoj

 

minacis

 
maldungi
 

konfiditaj

 

postenoj