FREE BOOKS

Author's List




PREV.   NEXT  
|<   33   34   35   36   37   38   39   40   41   42   43   44   45   46   47   48   49   50   51   52   53   54   55   56   57  
58   59   60   61   62   63   64   65   66   67   68   69   70   71   72   73   74   75   76   77   78   >>  
arto de gxi devas ja fali sur la familion de Stockmann. Li devas ja pensi ekipi -- almenaux la infanojn. HOVSTAD (turnas sin duone) Cxu vi bazas vin sur _tio_? BILLING Bazas? Kompreneble mi bazas sur nenio. HOVSTAD Estas sagxe. Kaj sur tiu ofico en la magistrato vi tute ne devas bazi; cxar mi povas certigi vin, -- vi gxin ne ricevos. BILLING Ne, cxu vi ne komprenas, ke mi tion bone scias? Sed efektive estas bone, ke mi ne ricevos gxin. Tia neglekto flamigas la batalemon; -- oni kvazaux ricevas provizon de fresxa galo, kaj tio do estas bezonata en fora angulo kiel la nia, kie rare okazas io vere instiganta. HOVSTAD (skribante) Nu ja; nu ja. BILLING Nu, -- ili baldaux auxdos de mi! -- Nun mi eniros por skribi la manifeston de la asocio de domposedantoj. (Li iras en la cxambron dekstre.) HOVSTAD (sidas cxe la pupitro, macxas la plumingon kaj diras malrapide:) Hm, -- cxu tiel? -- (Oni frapas.) Envenu! (Petra venas tra la pordo maldekstre en la fono.) HOVSTAD (ekstaras) Cxu estas vi? Vi venas cxi tien? PETRA Jes, mi petas pardonon -- HOVSTAD (antauxentiras apogsegxon) Bonvolu eksidi. PETRA Ne dankon; mi tuj foriros. HOVSTAD Cxu eble estas io de via patro, kio --? PETRA Ne, estas de mi mem. (tiras libron el la mantelposxo) Jen la angla rakonto. HOVSTAD Kial vi redonas gxin? PETRA Cxar mi ne volas traduki gxin. HOVSTAD Sed vi ja promesis al mi certe -- PETRA Jes, tiam mi ankoraux ne estis gxin leginta. Kaj ankaux vi certe ne legis gxin? HOVSTAD Ne; vi ja scias, ke mi ne konas la anglan lingvon; sed -- PETRA Nu ja; tial mi volis diri al vi, ke vi devas sercxi iun alian. (metas la libron sur la tablon) Tiu cxi ne tauxgas en "La Popola Mesagxo". HOVSTAD Kaj kial ne? PETRA Cxar gxi tute kontrauxas viajn proprajn opiniojn. HOVSTAD Nu, pro tio -- PETRA Vi ja ne komprenas min. Temas pri tio kiel supernatura gvidado zorgas pri la tielnomataj bonaj homoj, kaj fine kondukas cxion al la plej bona por ili, -- kaj ke cxiuj tielnomataj malbonaj homoj ricevas punon. HOVSTAD Tamen tiel cxio estas ja nur bone. Estas ja gxuste tiajxo, kion la homoj volas havi. PETRA Cxu vi do volas esti tiu, kiu donas tiajxon al la homoj? Vi mem ja kredas ecx ne unu vorton el tio. Vi ja bone scias, ke ne okazas tiel en la realeco. HOVSTAD Vi tute pravas; sed redaktoro ne povas cxiam agi kiel li volus. Ofte oni devas klini sin antaux la opinio de la popolo en negravaj afe
PREV.   NEXT  
|<   33   34   35   36   37   38   39   40   41   42   43   44   45   46   47   48   49   50   51   52   53   54   55   56   57  
58   59   60   61   62   63   64   65   66   67   68   69   70   71   72   73   74   75   76   77   78   >>  



Top keywords:

HOVSTAD

 

BILLING

 
komprenas
 

tielnomataj

 

okazas

 

ricevas

 

ricevos

 

libron

 

tablon

 

redonas


kontrauxas
 

rakonto

 

Mesagxo

 

Popola

 

tauxgas

 

sercxi

 

anglan

 

ankoraux

 

lingvon

 

leginta


ankaux

 

traduki

 

proprajn

 

promesis

 

vorton

 

realeco

 

pravas

 

redaktoro

 

tiajxon

 
kredas

opinio

 
popolo
 

negravaj

 

antaux

 

kondukas

 

zorgas

 

gvidado

 

supernatura

 

gxuste

 

tiajxo


malbonaj

 

opiniojn

 

maldekstre

 

provizon

 

fresxa

 

bezonata

 

kvazaux

 
batalemon
 

neglekto

 

flamigas