FREE BOOKS

Author's List




PREV.   NEXT  
|<   25   26   27   28   29   30   31   32   33   34   35   36   37   38   39   40   41   42   43   44   45   46   47   48   49  
50   51   52   53   54   55   56   57   58   59   60   61   62   63   64   65   66   67   68   69   70   71   72   73   74   >>   >|  
aras riske por la tuta urbo, -- kaj sekve ankaux por mi. Kaj tial mi diras al vi, Tomas, ke mi ne cedas en la postulo, kiun mi nun intencas starigi al vi. DOKTORO STOCKMANN Kia postulo estas tiu? LA MAGISTRANTO Cxar vi estis tiel babilema, ke vi menciis tiun delikatan aferon por nekoncernantuloj, kvankam gxi devus esti konservata kiel sekreto de la direkcio, ni kompreneble ne povas silentigi la aferon. Cxiuspecaj onidiroj disvastigxos cxirkauxen, kaj la maliculoj inter ni volos nutri la onidirojn per cxiuspecaj aldonajxoj. Tial farigxas necese, ke vi publike kontrauxdiru tiajn onidirojn. DOKTORO STOCKMANN Mi! Kiel? Mi ne komprenas vin. LA MAGISTRANTO Estas atendata, ke vi post novaj ekzamenoj venos al la rezulto, ke la afero ecx ne proksimume estas tiel dangxera aux kriza, kiel vi en la unua momento imagis al vi. DOKTORO STOCKMANN Aha, -- do tion vi atendas! LA MAGISTRANTO Plue oni atendas, ke vi nutras kaj publike esprimas tiun konfidon al la estraro, ke gxi profunde kaj konscience volas okazigi cxion necesan por plibonigi eblajn difektojn. DOKTORO STOCKMANN Jes, sed tion vi neniam povos fari, tiom longe kiom vi faras fusxadon kaj flikajxon. Tion mi diras al vi, Petro; kaj tio estas mia klara kaj serioza konvinko --! LA MAGISTRANTO Kiel funkciisto vi ne rajtas nutri iun apartan konvinkon. DOKTORO STOCKMANN (haltas) Ne rajtas --? LA MAGISTRANTO Kiel funkciisto, mi diras. Kiel privata persono, -- kompreneble, tio estas alia afero. Sed kiel subordigita funkciisto cxe la banejo vi ne rajtas esprimi iun konvinkon, kiu kontrauxas tiun de viaj superuloj. DOKTORO STOCKMANN Tio troas! Mi, kiel kuracisto, kiel sciencisto, ne rajtus --! LA MAGISTRANTO La afero cxi tie traktata ne estas nure scienca; estas kompleksa afero; gxi estas kaj teknika kaj ekonomia afero. DOKTORO STOCKMANN Ho, ke gxi estu por mi kio diable gxi volas esti! Mi volas esti libera por diri mian opinion pri cxiuj aferoj en la tuta mondo! LA MAGISTRANTO Bonvolu. Sed nur ne pri la banejo -- Tion ni malpermesas al vi. DOKTORO STOCKMANN (krias) Vi malpermesas --; Vi! Tiaj, tiaj --! LA MAGISTRANTO Mi malpermesas al vi, -- _mi_, via plej supera cxefo; kaj kiam mi malpermesas, por vi estas obei. DOKTORO STOCKMANN (sin regante) Petro, -- se vi ne estus mia frato -- PETRA (ektire malfermas la pordon) Patro, tion vi ne toleru! SINJORINO STOCKMANN (post sxi) Petra, Petra! LA MAGISTRANTO Aha, oni staras gvate.
PREV.   NEXT  
|<   25   26   27   28   29   30   31   32   33   34   35   36   37   38   39   40   41   42   43   44   45   46   47   48   49  
50   51   52   53   54   55   56   57   58   59   60   61   62   63   64   65   66   67   68   69   70   71   72   73   74   >>   >|  



Top keywords:

STOCKMANN

 

DOKTORO

 
MAGISTRANTO
 

malpermesas

 

rajtas

 

funkciisto

 

publike

 

onidirojn

 

kompreneble

 

banejo


konvinkon
 

atendas

 

postulo

 

aferon

 

ektire

 

subordigita

 

esprimi

 

kontrauxas

 

kuracisto

 

superuloj


malfermas

 

privata

 

serioza

 

konvinko

 

staras

 

flikajxon

 

SINJORINO

 

toleru

 

pordon

 
sciencisto

persono

 
haltas
 

apartan

 

rajtus

 

opinion

 

fusxadon

 

aferoj

 

supera

 

Bonvolu

 

libera


diable

 

regante

 

traktata

 

scienca

 

kompleksa

 

ekonomia

 

teknika

 
konfidon
 

silentigi

 

Cxiuspecaj