FREE BOOKS

Author's List




PREV.   NEXT  
|<   47   48   49   50   51   52   53   54   55   56   57   58   59   60   61   62   63   64   65   66   67   68   69   70   71  
72   73   74   75   76   77   78   >>  
jxetu lin! (Oni eljxetas la ebriulon.) DOKTORO STOCKMANN Cxu mi rajtas paroli? ASLAKSEN (sonorigas) Sinjoro doktoro Stockmann parolos! DOKTORO STOCKMANN Ke tio okazus nur antaux kelkaj tagoj, ke oni kuragxus provi kiel cxi-vespere bari al mi la parolrajton! Kiel leono mi defendus miajn sanktajn homajn rajtojn! Sed nun tio por mi ne gravas; cxar nun mi havas pli grandajn aferojn por priparoli. (La amaso densigxas cxirkaux li. _Morten Kiil_ aperas inter la cxestarantoj.) DOKTORO STOCKMANN (dauxrigas) Mi pensis, kaj mi cerbumis multe dum la lastaj tagoj, -- cerbumis pri multaj aferoj, tiel ke fine komencis turnigxi en mia kapo. LA MAGISTRANTO (tusas) Hm --! DOKTORO STOCKMANN -- sed jen mi klare vidis la rilatojn; mi travidis la konekson tute klare. Kaj tial mi staras cxi tie hodiaux. Miaj samcivitanoj, mi volas funde senvualigi por vi kasxitajn aferojn! Mi montros al vi malkovron multe pli gravan, ol tiun malgravajxon, ke nia akvokondukilo estas venena, kaj ke nia banejo por sano kusxas sur infektita grundo. MULTAJ VOCxOJ (kriante) Ne parolu pri la banejo! Ni ne volas auxdi tion. Nenion pri gxi. DOKTORO STOCKMANN Mi diris, ke mi volas paroli pri la granda malkovro, kiun mi faris la lastajn tagojn, -- la malkovro, ke cxiuj niaj spiritaj vivofontoj estas venenaj, kaj ke nia tuta civitana socio kusxas sur la infektita grundo de la mensogo. KONSTERNITAJ VOCxOJ (duonlauxte) Kion li diras? LA MAGISTRANTO Kia kulpigo --! ASLAKSEN (kun la mano sur la sonorilo) Mi petas la parolanton sin moderi. DOKTORO STOCKMANN Mi amis mian hejmurbon tiel kore, kiel iu povas ami la hejman lokon de sia juneco. Mi ne estis maljuna, kiam mi forvojagxis, kaj la distanco, sopiro kaj memoro kvazaux jxetis pli grandan brilon sur lokon kaj homojn. (disaj manfrapado kaj aplauxdo auxdigxas) DOKTORO STOCKMANN Kaj jen mi sidis dum multaj jaroj en terura forejo longe fore tie norde. Kiam mi vizitis kelkajn el tiuj homoj, kiuj logxis dise inter la sxtonejoj, sxajnis al mi multfoje, ke estus pli avantagxe por la bedauxrindaj povruloj, havi bestokuraciston tie anstataux homon kiel mi. (murmurado en la salono) BILLING (demetas la plumon) Nun, dia morto, mi neniam auxdis --! HOVSTAD Tio estas insulto kontraux estiminda laborista klaso! DOKTORO STOCKMANN Atendu nur iomete! -- mi opinias, ke neniu povas imputi al mi, ke mi forgesis mian hejmurbon tie norde. Mi kvazaux kusxis sur ovo kiel molanaso; kaj tio kion
PREV.   NEXT  
|<   47   48   49   50   51   52   53   54   55   56   57   58   59   60   61   62   63   64   65   66   67   68   69   70   71  
72   73   74   75   76   77   78   >>  



Top keywords:

DOKTORO

 

STOCKMANN

 
cerbumis
 

hejmurbon

 

kvazaux

 

aferojn

 

multaj

 

grundo

 

kusxas

 

banejo


VOCxOJ
 

malkovro

 

MAGISTRANTO

 

infektita

 

paroli

 

ASLAKSEN

 

jxetis

 

grandan

 

memoro

 

sopiro


forvojagxis

 

distanco

 

maljuna

 

homojn

 

terura

 

forejo

 

auxdigxas

 

manfrapado

 

aplauxdo

 
brilon

sonorilo

 
parolanton
 

kulpigo

 

KONSTERNITAJ

 

duonlauxte

 

moderi

 

hejman

 

eljxetas

 

ebriulon

 

juneco


HOVSTAD

 

insulto

 

kontraux

 

estiminda

 

auxdis

 

neniam

 

plumon

 
laborista
 

kusxis

 

molanaso