FREE BOOKS

Author's List




PREV.   NEXT  
|<   45   46   47   48   49   50   51   52   53   54   55   56   57   58   59   60   61   62   63   64   65   66   67   68   69  
70   71   72   73   74   75   76   77   78   >>  
xdu! ASLAKSEN -- kaj ke prudento kaj modereco estas tio, kio estas plej bone ankaux por la socio. Mi tial admonus al la estimata samcivitano, kiu kunvokis al cxi tiu kunveno, ke li kiel eble provos teni sin inter la limoj de la modereco. VIRO (apud la pordo) Je la sano de la asocio por modereco! VOCxO Fi pro diablo! MULTAJ Tsxsx, tsxsx! ASLAKSEN Neniuj interrompoj, sinjoroj! -- Cxu iu petas la parolrajton? LA MAGISTRANTO Sinjoro prezidanto! ASLAKSEN Sinjoro magistranto Stockmann havas la parolrajton. LA MAGISTRANTO Konsiderante la proksiman parencecon, supozeble konatan, kiun mi havas al la funkcianta baneja kuracisto, mi preferus nenion diri cxi-vespere. Sed mia rilato al la banejo kaj la konsidero al la plej gravaj interesoj de la urbo devigas min prezenti proponon. Mi kuragxas supozi, ke neniu el la cxeestantaj civitanoj opinias, ke estas dezirinde, ke malfidindaj kaj troigantaj prezentoj de la sanitaraj kondicxoj en la banejo kaj la urbo estu disvastigataj en vastaj rondoj. MULTAJ VOCxOJ Ne, ne, ne! Tion ne! Ni protestas! LA MAGISTRANTO Mi tial proponas, ke la kunveno ne permesu al la baneja kuracisto lauxtlegi aux prelegi sian prezenton de la afero. DOKTORO STOCKMANN (impete) Ne permesas --? Kio do! SINJORINO STOCKMANN (tusas) Hm -- hm! DOKTORO STOCKMANN (regas sin) Nu; do ne permesas. LA MAGISTRANTO En mia klarigo en "La Popola Mesagxo" mi prezentis al la publiko la cxefajn faktojn, tiel ke cxiuj bonvolemaj burgxoj facile povas fari sian jugxon. El tio oni vidos, ke la propono de la baneja kuracisto, -- krom esti voto pri malkonfido al la estrantaj homoj en la loko, -- vere signifas sxargxi sur la impostpagantojn nenecesan elspezon de minimume cent mil kronoj. (malkontento, kaj kelkaj fajfas) ASLAKSEN (sonorigas) Silentium, miaj sinjoroj! Mi permesas al mi subteni la proponon de la magistranto. Estas ankaux _mia_ opinio, ke la agitado de la doktoro havas subintencon. Li parolas pri la banejo; sed estas al revolucio ke li aspiras; li volas meti la estradon en aliajn manojn. Neniu malfidas la honestan intencon de la doktoro; Dio gardu, pri tio ne povas esti du opinioj. Ankaux _mi_ estas amiko de popola memregado, kiam gxi ne farigxas tro multekosta por la impostpagantoj. Sed _tio_ estus la okazo cxi tie; kaj tial --; je dia morto -- pardonu -- mi ne povas subteni doktoron Stockmann tiun cxi fojon. Oni povas ankaux acxeti oron tro multekoste; tio estas ja _mia_ opini
PREV.   NEXT  
|<   45   46   47   48   49   50   51   52   53   54   55   56   57   58   59   60   61   62   63   64   65   66   67   68   69  
70   71   72   73   74   75   76   77   78   >>  



Top keywords:

ASLAKSEN

 

MAGISTRANTO

 
permesas
 

baneja

 

kuracisto

 

STOCKMANN

 

modereco

 

ankaux

 

banejo

 

subteni


sinjoroj
 

parolrajton

 

MULTAJ

 

Stockmann

 

kunveno

 

doktoro

 

DOKTORO

 

proponon

 

Sinjoro

 

magistranto


sxargxi

 

signifas

 

fajfas

 

kronoj

 

malkontento

 

kelkaj

 

nenecesan

 

elspezon

 

minimume

 
impostpagantojn

bonvolemaj

 
burgxoj
 

facile

 

faktojn

 

Mesagxo

 

prezentis

 

publiko

 

cxefajn

 

jugxon

 

malkonfido


estrantaj

 

sonorigas

 

propono

 

aspiras

 

impostpagantoj

 

multekosta

 

farigxas

 
popola
 

memregado

 

multekoste