roj.
La politiko tamen estas la cxefa afero en la vivo -- almenaux por
gazeto; kaj se mi volas konduki homojn kun mi al libereco kaj
progreso, mi ne devas fortimigi ilin. Trovante tian moralan rakonton
sube en la gazetkelo, ili pli volonte akceptos, kion ni presas supre;
-- ili kvazaux farigxas pli konfidemaj.
PETRA
Fi; tiel ruze vi ne starigas kaptilojn por viaj legantoj; vi do ne
estas araneo.
HOVSTAD
(ridetas) Dankon, cxar vi havas tian bonan opinion pri mi. Ne,
efektive estas ja la ideo de Billing kaj ne la mia.
PETRA
De Billing!
HOVSTAD
Jes, li almenaux parolis tiel pasinttage. Estas ja Billing, kiu
absolute volas enpreni tiun rakonton; mi ja ne konas la libron.
PETRA
Sed kiel povas do Billing kun siaj liberalaj opinioj --!
HOVSTAD
Ho, Billing estas multspeca, li. Nun li ankaux petskribis pri la
ofico kiel sekretario de la magistrato, mi auxdas.
PETRA
Tion mi ne kredas, Hovstad. Kiel povus li decidigi sin al tiajxo?
HOVSTAD
Nu, pri tio vi devas demandi lin.
PETRA
Neniam mi imagus tion pri Billing.
HOVSTAD
(rigardas sxin fikse) Cxu ne? Cxu tio venas al vi tiel neatende.
PETRA
Jes. Aux tamen eble ne. Ho, mi ne vere scias --.
HOVSTAD
Ni gazetskribistoj ne multe tauxgas, frauxlino.
PETRA
Cxu vi vere tion diras?
HOVSTAD
Foje mi tion pensas.
PETRA
Jes, sub la cxiutaga kverelado; tion mi komprenas. Sed nun, kun
granda afero inter la manoj --.
HOVSTAD
Tio cxi pri via patro, vi aludas?
PETRA
Gxuste tio, jes. Sxajnas al mi, ke nun vi devas senti vin kiel viro,
kiu tauxgas antaux la plimulto.
HOVSTAD
Jes, hodiaux mi sentas ion tian.
PETRA
Jes, cxu ne; vi ja tion sentas! Ho, estas admirinda vivotasko, kiun
vi elektis. Tiel rompi vojon por misjugxitaj veroj kaj por novaj,
kuragxaj opinioj --; jes, antauxeniri sentime kaj paroli por maljuste
traktata homo --
HOVSTAD
Pleje cxar tiu maljuste traktata homo estas --, hm, -- mi ne gxuste
scias kiel mi --
PETRA
Kiam li estas tiel justa kaj funde honesta, vi pensas?
HOVSTAD
(pli mallauxte) Pleje cxar li estas via patro, mi pensas.
PETRA
(subite kiel frapita) _Tio_?
HOVSTAD
Jes, Petra, -- frauxlino Petra.
PETRA
Cxu estas _tio_, kio staras por vi, kiel la unua kaj supera? Ne la
afero mem? Ne la vero; ne la granda, varma bonkoreco de patro?
HOVSTAD
Jes, -- ja kompreneble, ankaux tio.
PETRA
Ne dankon; nun vi trodiris, Hovstad; kaj nun mi neniam plu kredos vin
en io ajn.
HOVSTAD
Cxu vi ofendigxus pro
|