FREE BOOKS

Author's List




PREV.   NEXT  
|<   53   54   55   56   57   58   59   60   61   62   63   64   65   66   67   68   69   70   71   72   73   74   75   76   77  
78   >>  
io. Sed tiel cxiam okazas, kiam la ordinareco sidas en la korpo, kaj kiam oni ne evoluis al spirita nobleco. HOVSTAD Mi ne postulas ian distingon. Mi devenas el simplaj farmistoj; kaj mi estas fiera, ke mi havas radikon profunde en la popolo, kiu nun mokigxas. MULTAJ LABORISTOJ Hura por Hovstad! Hura! Hura! DOKTORO STOCKMANN La ordinaruloj pri kiuj mi parolas, ne trovigxas sole en la popola profundo; ili svarmas kaj miriadas cxirkaux ni, -- ecx gxis la pintoj de la socio. Rigardu nur vian propran, belan, elegantan magistranton! Sed frato Petro estas vere same bona ordinarulo, kiel kiu ajn en paro de sxuoj -- (ridado kaj tsxsxado) LA MAGISTRANTO Mi protestas kontraux tiaj personaj aludoj. DOKTORO STOCKMANN (negxenita) -- kaj tio li ne estas pro tio, ke li same kiel mi devenas el praa, terura pirato el Pomeranio aux ie tie, -- jes, cxar de li ni devenas -- LA MAGISTRANTO Absurdaj tradicioj. Neigxas! DOKTORO STOCKMANN -- sed li tia estas, cxar li pensas la pensojn de siaj superuloj, kaj cxar li opinias la opiniojn de siaj superuloj. Tiuj homoj, kiuj tion faras, estas spiritaj ordinaruloj; jen vidu, tial mia imponaspekta frato Petro funde estas tiel terure malmulte nobla, -- kaj sekve ankaux malmulte liberala. LA MAGISTRANTO Sinjoro prezidanto --! HOVSTAD Do estas la superuloj, kiuj estas liberalaj en nia lando? Jen vere nova informo. (ridado en la asembleo) DOKTORO STOCKMANN Jes, ankaux tio estas parto de mia nova malkovro. Kaj ankaux _tio_, ke liberaleco estas precize la sama kiel moralo. Kaj tial mi diras, ke estas tute nepravigeble de "La Popola Mesagxo", ke gxi tagon post tago anoncas la herezon, ke la amaso, la grego, la kompakta plimulto posedas la liberalecon kaj moralon, -- kaj ke malvirtoj kaj koruptigxo kaj cxiuspecaj spiritaj fiajxoj estas io, kio fluas el la kulturo, kiel cxiuj fiajxoj fluas al la banejo el la tanejoj en la Muelejvalo! (bruo kaj interrompo) DOKTORO STOCKMANN (negxenita, ridas en sia fervoro) Kaj tamen tiu sama "La Popola Mesagxo" predikas, ke la amaso, la grego estu suprenlevota al pli altstataj vivkondicxoj! Sed, pro diabla hauxto kaj osto, -- se la doktrino de "La Popola Mesagxo" estus gxusta, _suprenlevi la amason, tio_ do estus gxuste la sama kiel pusxi gxin rekte en la pereon! Sed felicxe estas nur malnova, heredita, popola mensogo, tiu ideo, ke la kulturo malmoraligas. Ne; estas la stultigo, malricxeco, malbeleco en la vivkondicxoj, kiuj plenumas
PREV.   NEXT  
|<   53   54   55   56   57   58   59   60   61   62   63   64   65   66   67   68   69   70   71   72   73   74   75   76   77  
78   >>  



Top keywords:
STOCKMANN
 

DOKTORO

 

superuloj

 
devenas
 

ankaux

 
Popola
 

Mesagxo

 

MAGISTRANTO

 

ordinaruloj

 

vivkondicxoj


popola

 
kulturo
 

HOVSTAD

 

malmulte

 

ridado

 

fiajxoj

 

spiritaj

 

negxenita

 

posedas

 
kompakta

herezon

 

plimulto

 
moralo
 

informo

 

asembleo

 

liberalaj

 

malkovro

 
liberaleco
 

nepravigeble

 
precize

liberalecon

 

anoncas

 

pereon

 

gxuste

 
doktrino
 

gxusta

 

suprenlevi

 
amason
 

felicxe

 

malnova


stultigo

 
malricxeco
 

malbeleco

 

plenumas

 

malmoraligas

 

heredita

 

mensogo

 

tanejoj

 

Muelejvalo

 

prezidanto