FREE BOOKS

Author's List




PREV.   NEXT  
|<   52   53   54   55   56   57   58   59   60   61   62   63   64   65   66   67   68   69   70   71   72   73   74   75   76  
77   78   >>  
"La Popola Mesagxo" senhonte tiras vin per la nazo, kiam gxi diras al vi, ke vi, ke la popolamaso, la grego estas la vera kerno de la popolo. Komprenu ke tio estas nur gazetmensogo! La homomulto estas nenio alia ol kruda materialo el kio la popolo faras homojn. (grumblado, ridado kaj bruo en la salono) DOKTORO STOCKMANN Cxu ne tiel okazas en la cetera vivanta mondo? Vidu la malsamecon, kiun ni trovas inter kulturita kaj nekulturita bestofamilio. Rigardu nur vulgaran farmistkokinon. Kian karnan valoron havas tia kripligita kokinkorpo? Ho ne multe! Kaj kiajn ovojn gxi demetas? Iu simpla korniko aux korvo povas demeti preskaux same bonajn ovojn. Sed rigardu kulturitan hispanan aux japanan kokinon, aux rigardu noblan fazanon aux meleagron; -- jen vi certe vidos la malsamecon! Kaj nun mi volas mencii la hundojn, al kiuj ni homoj estas en tia proksima parenceco. Imagu nun unue simplan cxieshundon, -- mi aludas tian abomenan, hirtharan, vulgaran hundacxon, kiu kuras lauxstrate malpurigante la domomurojn. Kaj komparu la hundacxon kun pudelo, kiu dum pluraj generacioj devenas el altkultura domo, kie gxi ricevis delikatan mangxajxon kaj povis auxskulti harmoniajn vocxojn kaj muzikon. Cxu vi ne komprenas, ke la kranio de la pudelo estas tute alie evoluita ol tiu de la hundacxo? Ho jes, fidu tion! Estas tiaj kulturitaj pudelidoj, kiujn la arlekenoj dresas por fari la plej nekredeblajn akrobatajxojn. Tiajxojn ordinara farmisthundacxo povas neniam lerni, ecx se gxi starus sur sia kapo. (bruo kaj ridado auxdigxas cxirkauxe) CIVITANO (krias) Cxu vi volas trakti nin kiel hundojn? ALIA VIRO Ni ne estas bestoj, sinjoro doktoro! DOKTORO STOCKMANN Ho, je mia eterna savo, ni estas bestoj! Efektive ni cxiuj estas bestoj tiaj, kiajn kiu ajn povus postuli. Sed noblaj bestoj ne trovigxas en granda nombro inter ni. Ho estas terure granda diferenco inter pudelhomoj kaj homoj el hundacxa specio. Kaj tio estas la amuza aspekto de la afero, ke redaktoro Hovstad samopinias kun mi, kiam temas pri kvarpieduloj -- HOVSTAD Jes, lasu ilin pasi por kio ili estas. DOKTORO STOCKMANN Nu jes; sed tuj kiam mi etendas la legxon al la dupieduloj, sinjoro Hovstad haltas; tiam li ne plu kuragxas pensi siajn proprajn opiniojn, ne pensi siajn proprajn pensojn gxisfine; kaj jen li turnas la doktrinon supron malsupren kaj publikigas en "La Popola Mesagxo", ke la farmistkokino kaj la strathundacxo -- _tiuj_ estas la veraj elstaruloj en la menagxer
PREV.   NEXT  
|<   52   53   54   55   56   57   58   59   60   61   62   63   64   65   66   67   68   69   70   71   72   73   74   75   76  
77   78   >>  



Top keywords:
bestoj
 

STOCKMANN

 

DOKTORO

 
granda
 

Hovstad

 
vulgaran
 

hundacxon

 

pudelo

 

sinjoro

 

malsamecon


Popola

 
hundojn
 

rigardu

 

Mesagxo

 

popolo

 

proprajn

 

ridado

 

turnas

 

CIVITANO

 
auxdigxas

cxirkauxe

 

doktoro

 
gxisfine
 

pensojn

 

trakti

 

doktrinon

 

arlekenoj

 
dresas
 

malsupren

 
pudelidoj

kulturitaj

 

farmistkokino

 

publikigas

 

nekredeblajn

 
starus
 

supron

 

neniam

 
akrobatajxojn
 

Tiajxojn

 

ordinara


farmisthundacxo

 
HOVSTAD
 

kvarpieduloj

 

redaktoro

 

samopinias

 

etendas

 

legxon

 

haltas

 

elstaruloj

 

menagxer