FREE BOOKS

Author's List




PREV.   NEXT  
|<   56   57   58   59   60   61   62   63   64   65   66   67   68   69   70   71   72   73   74   75   76   77   78   >>  
, sinjoro grandkomercisto. LA GRANDKOMERCISTO Do vi eble ne kontrauxas, ke mi faras la samon pri la mia. HORSTER Al kio aludas la grandkomercisto? LA GRANDKOMERCISTO Vi auxdos de mi morgaux. (Li turnas sin, kaj foriras.) PETRA Cxu li ne estas via sxipposedanto, Horster? HORSTER Jes, estas grandkomercisto Vik. ASLAKSEN (kun la vocxdoniloj en la mano; supreniras sur la podion kaj sonorigas) Sinjoroj, permesu al mi anonci la rezulton. Per cxiuj vocxoj kontraux unu -- JUNA SINJORO La unu estas tiu de la ebria viro! ASLAKSEN Per cxiuj vocxoj kontraux tiu de ebria viro tiu cxi kunveno de civitanoj deklaras, ke la baneja kuracisto, doktoro Tomas Stockmann estas popolmalamiko. (krioj kaj aplauxdo) Vivu nia malnova, honesta, civitana socio! (denova aplauxdo) Vivu nia tauxga kaj aktiva magistranto, kiu tiel lojale subpremis la vocxon de la sango! (Hura) La kunveno estas fermita. (Li malsupreniras.) BILLING Vivu la prezidanto. LA TUTA ARO Hura por presisto Aslaksen! DOKTORO STOCKMANN Mian cxapelon, kaj mian redingoton, Petra. Sxipestro, cxu vi havas lokon por pasagxeroj al la nova mondo? HORSTER Por vi kaj la viaj mi faros lokon, sinjoro doktoro. DOKTORO STOCKMANN (dum _Petra_ helpas lin surmeti la redingoton) Bone. Venu, Katrine! Venu, knaboj! (Li prenas la brakon de sia edzino.) SINJORINO STOCKMANN (mallauxte) Kara Tomas, ni iru la malantauxan vojon. DOKTORO STOCKMANN Neniujn sxtelvojojn, Katrine. (per lauxta vocxo) Vi auxdos de la popolmalamiko, antaux ol li estos elbrosinta la polvon de siaj sxuoj! Mi ne estas tiel bonvolema kiel certa persono; mi ne diras: Mi pardonas al vi, cxar vi ne scias kion vi faras. ASLAKSEN (krias) Blasfema komparo, sinjoro Stockmann! BILLING Estas, dia mor -- --. Tiajxo estas kruda por sincera homo. KRUDA VOCxO Li ecx minacas! EKSCITAJ VOCxOJ Ni frakasu liajn fenestrojn! Trempu lin en la fjordo! VIRO (en la amaso) Blovu la kornon, Evensen! Fajfu, fajfu! (Kornosonoj, fajfado kaj sovagxaj krioj. La _doktoro_ iras kun la siaj al la elirejo. _Horster_ faras vojon por ili.) LA TUTA AMASO (krias post la forirantoj:) Popolmalamiko! Popolmalamiko! Popolmalamiko! BILLING (ordigante siajn notajxojn) Dia morto cxu mi volus trinki grogon cxe Stockmann cxi-vespere! (La kunvenintoj interpremigxas al la elirejo; la bruo disvastigxas eksteren; el la strato auxdigxas la krio:) "Popolmalamiko! Popolmalamiko!" KVINA AKTO (L
PREV.   NEXT  
|<   56   57   58   59   60   61   62   63   64   65   66   67   68   69   70   71   72   73   74   75   76   77   78   >>  



Top keywords:
Popolmalamiko
 

STOCKMANN

 

grandkomercisto

 
ASLAKSEN
 

Stockmann

 
BILLING
 

DOKTORO

 

doktoro

 

sinjoro

 

HORSTER


kontraux

 
vocxoj
 

kunveno

 

aplauxdo

 

redingoton

 

popolmalamiko

 

elirejo

 

auxdos

 

Horster

 
Katrine

GRANDKOMERCISTO

 

Tiajxo

 
sincera
 

bonvolema

 

pardonas

 

komparo

 

elbrosinta

 
Blasfema
 

lauxta

 
polvon

persono

 

antaux

 

trinki

 

grogon

 
vespere
 

ordigante

 

notajxojn

 
kunvenintoj
 

interpremigxas

 

auxdigxas


strato

 
disvastigxas
 

eksteren

 

forirantoj

 

Trempu

 

fjordo

 

fenestrojn

 

EKSCITAJ

 

VOCxOJ

 

frakasu