FREE BOOKS

Author's List




PREV.   NEXT  
|<   24   25   26   27   28   29   30   31   32   33   34   35   36   37   38   39   40   41   42   43   44   45   46   47   48  
49   50   51   52   53   54   55   56   57   58   59   60   61   62   63   64   65   66   67   68   69   70   71   72   73   >>   >|  
renco foje kaj foje kompromitas sin. DOKTORO STOCKMANN Kaj tion vi opinias, ke mi faras? LA MAGISTRANTO Jes, bedauxrinde, vi faras, sen via propra scio. Vi havas maltrankvilan, bataleman, ribeleman animon. Kaj ankaux vian malfelicxan emon skribi publike pri cxiuj eblaj kaj neeblaj aferoj. Post subita ideo, -- tuj vi skribas gazetartikolon aux tutan brosxuron pri gxi. DOKTORO STOCKMANN Jes, sed estas ja la devo de civitano konigi al la publiko novan ideon, kiun li ekhavis! LA MAGISTRANTO Ho, la publiko tute ne bezonas novajn pensojn. Al la publiko plej bone servas la malnovaj, bonaj, aprobitaj ideoj, kiujn gxi jam havas. DOKTORO STOCKMANN Kaj tion vi tiel rekte diras! LA MAGISTRANTO Jes, iam mi do devas paroli rekte al vi. Gxis nun mi provis eviti tion, cxar mi scias, kiel iritema vi estas; sed nun mi devas diri al vi la veron, Tomas. Vi ne havas imagon kiom vi malutilas al vi mem per via impeta konduto. Vi plendas pri la auxtoritatuloj, jes ecx pri la registaro, -- kritikacxas gxin, -- pretendas, ke vi estas neglektita, persekutata. Sed cxu vi povas ion alian atendi, -- tia trudema homo, kia vi estas. DOKTORO STOCKMANN Nu do, -- cxu mi ankaux estas trudema? LA MAGISTRANTO Jes, Tomas, vi estas tre malfacila homo por kunlaboro. Tion mi spertis. Vi transpasxas cxiujn konsiderojn; aspekte vi tute forgesas, ke estas mi, kiun vi povas danki pro la ofico cxi tie kiel baneja kuracisto -- DOKTORO STOCKMANN Al tiu mi estis la sole gxusta! Mi kaj neniu alia! Mi estis la unua, kiu vidis, ke la urbo povis farigxi floranta banloko; kaj tiam mi estis la sola, kiu tion vidis. Mi staris sola kaj luktis por la ideo dum multaj jaroj; kaj mi skribis kaj skribis -- LA MAGISTRANTO Sendube. Sed tiam la gxusta tempo ankoraux ne prezentis sin; nu, pri tio vi tie norde en via forejo ne povis jugxi. Sed kiam la oportuna momento venis, tiam mi -- kaj la aliuloj -- prenis la aferon en niajn manojn -- DOKTORO STOCKMANN Jes, kaj sekve vi fusxis mian belan planon. Ho ja, montrigxas efektive nun, kiaj sagxaj uloj vi estis! LA MAGISTRANTO Laux mia supozo montrigxas nun nur, ke vi denove bezonas elfluon por via batalemo. Vi volas venki viajn superulojn; -- estas ja via cxiama kutimo. Vi ne toleras iun auxtoritatulon super vi; vi strabas malkontente al cxiu, kiu okupas superan publikan pozicion; vi rigardas lin kiel personan malamikon, -- kaj tuj cxiuj atakiloj estas same bonaj por vi. Sed nun mi atentigis vin, kio st
PREV.   NEXT  
|<   24   25   26   27   28   29   30   31   32   33   34   35   36   37   38   39   40   41   42   43   44   45   46   47   48  
49   50   51   52   53   54   55   56   57   58   59   60   61   62   63   64   65   66   67   68   69   70   71   72   73   >>   >|  



Top keywords:

MAGISTRANTO

 
STOCKMANN
 
DOKTORO
 

publiko

 

montrigxas

 

gxusta

 

skribis

 

trudema

 
bezonas
 

ankaux


banloko
 
floranta
 

multaj

 

staris

 

luktis

 

pozicion

 

publikan

 
prezentis
 

ankoraux

 

rigardas


Sendube

 
malamikon
 
kuracisto
 

baneja

 

superan

 

farigxi

 
personan
 

atakiloj

 

atentigis

 

kutimo


sagxaj

 

efektive

 

toleras

 

cxiama

 

supozo

 

batalemo

 

elfluon

 

denove

 
superulojn
 

planon


malkontente

 

aliuloj

 

prenis

 
momento
 
oportuna
 
forejo
 

strabas

 

aferon

 

auxtoritatulon

 

fusxis