mi kiel tio finigxis; vi ja tiel preskaux
ruinigis la gazeton.
HOVSTAD
Jes, tiam mi devis refi velojn, vere. Cxar dangxero estis, ke ni ne
havus banejon, se tiuj homoj falus. Sed nun ni havas gxin, kaj ni
povas malhavi la altajn sinjorojn.
DOKTORO STOCKMANN
Malhavi, jes; sed ni tamen sxuldas al ili grandan dankon.
HOVSTAD
Tion ni ja rekonos, kiel decas. Sed gazetisto de mia popoleca inklino
ne povas malkapti tian sxancon kiel tiun cxi. Ni devas skui tiun
miton pri la neerarpovaj estrantoj. Tiajxojn oni devas elradikigi
kiel cxiaspecajn supersticxojn.
DOKTORO STOCKMANN
Pri tio mi tutkore samopinias kun vi, sinjoro Hovstad; se estas
supersticxo, do forigu gxin!
HOVSTAD
La magistranto mi ja nevolonte tusxus, cxar li ja estas via frato.
Sed certe vi opinias kiel mi, ke la vero antauxas cxiujn aliajn
konsiderojn.
DOKTORO STOCKMANN
Kompreneble. (forte) Jes, sed -- Jes, sed --!
HOVSTAD
Vi ne havu malbonan opinion pri mi. Mi estas nek pli profitema nek
pli potencavida ol la plimulto de homoj.
DOKTORO STOCKMANN
Sed kara, -- kiu pensas tiel?
HOVSTAD
Mi devenas el simplaj homoj, kiel vi scias; kaj mi havis suficxan
okazon vidi, kion la bazaj tavoloj de la socio bezonas. Kaj tio estas
partopreni la estradon de la publikaj aferoj, sinjoro doktoro. _Tio_
estas kio evoluigas la kapablojn, la sciojn kaj la memkonsciecon --
DOKTORO STOCKMANN
Tion mi bonege komprenas --
HOVSTAD
Jes, -- kaj tial mi pensas, ke jxurnalisto prenas sur sin pezan
respondecon, se li ne profitas de avantagxa situacio por liberigi la
plimulton, la simplulojn, la subprematojn. Mi bone scias, -- ke inter
la superuloj ili nomos tion ribeligo kaj tiajxojn; sed ili faru kiel
al ili placxas. Kiam mi mem havas mian puran konsciencon, jen --
DOKTORO STOCKMANN
Gxuste tio, jes! gxuste tio, kara sinjoro Hovstad. Sed tamen --
diable --! (Iu frapas.) Envenu!
(_Presisto Aslaksen_ cxe la pordo de la antauxcxambro. Li estas
simple sed konvene vestita, nigre, kun blanka, iomete kuncxifita
koltuko, kaj kun gantoj kaj cilindra cxapelo en la mano.)
ASLAKSEN
(salutas kapkline) Pardonu, sinjoro doktoro, ke mi estas tiel
auxdaca --
DOKTORO STOCKMANN
(ekstaras) Jen, jen, -- presisto Aslaksen!
ASLAKSEN
Jes, gxuste, sinjoro doktoro.
HOVSTAD
(ekstaras) Cxu min vi sercxas, Aslaksen?
ASLAKSEN
Ne, tute ne; mi ne sciis, ke ni renkontigxus cxi tie. Estas la
doktoro mem --
DOKTORO STOCKMANN
Nu, per kio mi servu?
ASLAKSEN
Cxu estas
|