FREE BOOKS

Author's List




PREV.   NEXT  
|<   70   71   72   73   74   75   76   77   78   79   80   81   >>  
as tute gxuste; ni ankoraux ne samopiniis pri tio, kion mi volis mencii. Sed mi certe esperas, ke la tri sinjoroj akordigxos kun mi, kiam mi rakontos, ke mi cxi-vespere samopiniis kun mi mem, ke cxi tiuj bienoj ofertigxos al gxenerala mendo de akcioj; kiu ajn kiu volas, povas preni parton en ili. MULTAJ VOCXOJ Hura! Vivu konsulo Bernick! GRANDKOMERCISTO RUMMEL (mallauxte al _konsulo Bernick_) Kia fia perfido --! KOMERCISTO SANDSTAD (same) Do trompis nin --! KOMERCISTO VIGELAND Nu, do la diablo sxiru --! Ho kruco, kion mi estas diranta? LA AMASO (ekstere) Hura, hura, hura! KONSULO BERNICK Silenton, miaj sinjoroj. Mi ne meritas cxi tiun saluton; cxar tio, kion mi nun decidis, ne estis de komence mia intenco. Mia intenco estis rezervi cxion por mi mem, kaj mi dauxre havas la opinion, ke cxi tiuj bienoj plej bone estos utiligataj, se ili restos kune en unu mano. Sed oni povas elekti. Se oni tion deziras, mi estas preta administri ilin laux plej bona jugxo. VOCXOJ Jes! Jes! Jes! KONSULO BERNICK Sed unue miaj kuncivitanoj devas koni min gxisfunde. Ke cxiu opulo esploru sin mem, kaj ke tio estu decidita, ke ekde cxi-vespere komencigxas nova tempo. La malnova, kun sia sxminkajxo, kun sia hipokriteco kaj sia falso, kun sia mensoga dececo kaj siaj mizeraj konsideroj, staru por ni kiel muzeo, malferma por instruo; kaj al cxi tiu muzeo ni donacas, -- cxu ne, miaj sinjoroj? -- la kafoservicon, la pokalon kaj la albumon kaj la dompredikaron sur veleno kaj en luksa bindajxo. GRANDKOMERCISTO RUMMEL Jes, kompreneble. KOMERCISTO VIGELAND (murmuras) Cxar Vi prenis la aliajxojn, do -- KOMERCISTO SANDSTAD Bonvolu. KONSULO BERNICK Kaj nun la cxefa reguligo kun mia socio. Dirigxis ke fiaj elementoj forlasis nin cxi-vespere. Mi povas aldoni, kion oni ne scias: La viro al kiu celigxas, ne forvojagxis sola; lin akompanis por farigxi lia edzino -- FRAUXLINO HESSEL (lauxte) Dina Dorf! ADJUNKTO RORLUND Cxu! SINJORINO BERNICK Kion vi diras! (granda movigxo) ADJUNKTO RORLUND Fugxis? Forkurinta -- kun _li!_ Neeblas! KONSULO BERNICK Por farigxi lia edzino, sinjoro adjunkto. Kaj mi aldonas pli. (mallauxte) Betty, regu vin, kaj portu tion, kio nun venas. (lauxte) Mi diras: Levu la cxapelon por tiu viro; cxar li grandanime prenis la pekon de aliulo sur sin. Miaj samcivitanoj, mi volas penetri el la malvero; gxi estis preta venenigi cxiun opan fibron en mi. Vi sciu cxion. _Mi_ estis antaux dek kvin jar
PREV.   NEXT  
|<   70   71   72   73   74   75   76   77   78   79   80   81   >>  



Top keywords:

BERNICK

 

KOMERCISTO

 

KONSULO

 

vespere

 

sinjoroj

 

edzino

 

SANDSTAD

 

VIGELAND

 

samopiniis

 

ADJUNKTO


lauxte
 

farigxi

 

RORLUND

 
intenco
 
prenis
 
VOCXOJ
 

bienoj

 
mallauxte
 

Bernick

 

konsulo


GRANDKOMERCISTO

 

RUMMEL

 

pokalon

 

albumon

 

aliajxojn

 

kafoservicon

 

forvojagxis

 

instruo

 

malferma

 

murmuras


akompanis
 
donacas
 
dompredikaron
 

Bonvolu

 

elementoj

 

Dirigxis

 

kompreneble

 

reguligo

 
forlasis
 
aldoni

veleno

 

celigxas

 
bindajxo
 

movigxo

 
samcivitanoj
 

penetri

 
aliulo
 

cxapelon

 

grandanime

 
malvero