erura momento, -- jen mi komprenis, ke mi
estas dek jarojn pli agxa ol li. Li estis vivinta ekstere en la
vibranta sunlumo kaj sucxanta junecon kaj sanon el cxiu spiro; kaj
cxi ene mi sidis dume sxpinante kaj sxpinante --
FRAUXLINO HESSEL
-- la fadenon de lia felicxo, Marta.
FRAUXLINO BERNICK
Jes, estis oro, kion mi sxpinis. Neniun amarecon! Cxu ne, Lona, ni
estis por li du bonaj fratinoj?
FRAUXLINO HESSEL
(cxirkauxbrakas sxin) Marta!
(_Konsulo Bernick_ elvenas de sia cxambro.)
KONSULO BERNICK
(al la sinjoroj tie ene) Jes, jes, estru pri la tuto, kiel vi volas.
Kiam la tempo venos, mi certe -- (fermas la pordon) Ahx, cxu vi jen?
Auxskultu, Marta, vi devas iomete sxangxi vestajxojn. Kaj diru al
Betty, ke sxi faru la samon. Mi ne deziras ian pompon, kompreneble;
nur beletan kun hejmeca fasono. Sed vi devas rapidigxi.
FRAUXLINO HESSEL
Kaj felicxa, gaja mieno, Marta; gxojajn okulojn vi devas briligi.
KONSULO BERNICK
Ankaux Olaf malsupren venu; mi volas havi lin flanke de mi.
FRAUXLINO HESSEL
Hm; Olaf --
FRAUXLINO BERNICK
Mi diros al Betty. (Sxi eliras tra la plej supra pordo maldekstre.)
FRAUXLINO HESSEL
Ja, nun estas do la granda solena momento veninta.
KONSULO BERNICK
(kiu maltrankvila iras tien kaj reen) Jes, gxi tiel estas.
FRAUXLINO HESSEL
En tia momento viro devas senti sin fiera kaj felicxa, mi opinias.
KONSULO BERNICK
(rigardas sxin) Hm!
FRAUXLINO HESSEL
La tuta urbo ja iluminigxos, mi auxdas.
KONSULO BERNICK
Jes, ili ekpensis tiajxon.
FRAUXLINO HESSEL
Cxiuj asocioj sin prezenos kun siaj standardoj. Via nomo lumos en
fajro-literoj. Cxi-nokte oni telegrafos al cxiuj partoj de la lando:
"Cxirkauxata de sia felicxa familio konsulo Bernick hodiaux ricevis
la omagxon de siaj kuncivitanoj, kiel unu el la kolonoj de la socio".
KONSULO BERNICK
Tio okazos; kaj oni krios hura ekstere, kaj la amaso salute vokos min
al la pordo tie, kaj mi farigxos devigata klini min kaj danki.
FRAUXLINO HESSEL
Nu, _devigata_ al tio --
KONSULO BERNICK
Cxu vi opinias, ke mi sentas min felicxa en cxi tiu momento?
FRAUXLINO HESSEL
Ne, _mi_ ne kredas, ke vi povas senti vin tiel tute felicxa.
KONSULO BERNICK
Lona, vi malestimas min.
FRAUXLINO HESSEL
Ankoraux ne.
KONSULO BERNICK
Vi ecx ne rajtas tion. Ne rajtas _malestimi_ min! -- Lona, vi ne
povas imagi, kiel nedireble soleca mi staras cxi tie en jena
kuntirita, kripligita socio, -- kiel mi jaron post jaro devis redukti
mian postul
|