FREE BOOKS

Author's List




PREV.   NEXT  
|<   65   66   67   68   69   70   71   72   73   74   75   76   77   78   79   80   81   >>  
un estas disigita; tute kontraux la programo. (La kurtenoj fortirigxas de la fenestroj kaj la pordo. Oni vidas la tutan straton iluminata. Sur la domo transstrata estas granda tralumajxo kun la enskribo: "Vivu Karsten Bernick, la kolono de nia socio!".) KONSULO BERNICK (pasxas malantauxen eviteme) For tio cxi! Mi ne volas vidi tion! Estingu, estingu! GRANDKOMERCISTO RUMMEL Respekte demandite, cxu vi ne estas tute prudenta? FRAUXLINO BERNICK Kio estas al li, Lona? FRAUXLINO HESSEL Tsxsx! (parolas mallauxte kun sxi) KONSULO BERNICK For tiu mokanta enskribo, mi diras! Cxu vi ne vidas, ke cxiuj tiuj lumoj elsxovas la langon al ni? GRANDKOMERCISTO RUMMEL Ne, nun mi devas konfesi -- KONSULO BERNICK Ho, kion vi komprenas --! Sed mi, mi --! Cxio tio estas lumo en kadavrejo! PLENRAJTIGITO KRAP Hm! GRANDKOMERCISTO RUMMEL Ne, sed haltu nun, -- vi tro afliktigxas. KOMERCISTO SANDSTAD La knabo faros vojagxon trans la Atlantiko, kaj jen vi havos lin reen. KOMERCISTO VIGELAND Fidu al la mano de la cxiopotenculo, sinjoro konsulo. GRANDKOMERCISTO RUMMEL Kaj al la sxipo, Bernick; gxi ja ne estas subakvigxinda, mi scias. PLENRAJTIGITO KRAP Hm -- GRANDKOMERCISTO RUMMEL Jes, se estus unu el tiuj nagxantaj kadavrokestoj, pri kiuj oni auxdas en la grandaj socioj -- KONSULO BERNICK Mi sentas miajn harojn grizigxi en cxi tiu momento. (_Sinjorino Bernick_, kun granda sxalo super la kapo, envenas tra la gxardena pordo.) SINJORINO BERNICK Karsten, Karsten, cxu vi scias --? KONSULO BERNICK Jes, mi scias --; sed vi, -- vi, kiu nenion vidas, -- vi, kiu ne havas patrinan okulon por li --! SINJORINO BERNICK Ho, auxskultu do --! KONSULO BERNICK Kial vi ne atentis pri li? Nun mi perdis lin. Redonu lin al mi, se vi povas. SINJORINO BERNICK Jes, mi povas; mi havas lin! KONSULO BERNICK Vi havas lin! LA SINJOROJ Ah! HILMAR TONNESEN Nu, tion mi ja pensis. FRAUXLINO BERNICK Vi ricevis lin reen, Karsten! FRAUXLINO HESSEL Jes, nun ankaux gajnu lin. KONSULO BERNICK Vi havas lin! Cxu estas vero, kion vi diras? Kie li estas? SINJORINO BERNICK Tion vi ne scios, antaux ol vi estos lin pardoninta. KONSULO BERNICK Ho cxu, pardonis --! Sed kiel vi sciigxis --? SINJORINO BERNICK Cxu vi ne kredas, ke patrino vidas? Mi estis en morta timo por ke vi ion scius. Kelkaj vortoj kiujn li hazarde ekdiris hieraux --; kaj cxar lia cxambro estis malplena, kaj dorsosako kaj vestajxoj es
PREV.   NEXT  
|<   65   66   67   68   69   70   71   72   73   74   75   76   77   78   79   80   81   >>  



Top keywords:

BERNICK

 
KONSULO
 

RUMMEL

 

SINJORINO

 

GRANDKOMERCISTO

 

FRAUXLINO

 
Karsten
 
Bernick
 

PLENRAJTIGITO

 
HESSEL

enskribo

 

granda

 

KOMERCISTO

 

socioj

 

auxdas

 

atentis

 

grandaj

 

okulon

 
perdis
 

momento


gxardena

 

envenas

 

Sinjorino

 

grizigxi

 
harojn
 

sentas

 
auxskultu
 

patrinan

 

nenion

 
ankaux

Kelkaj

 

vortoj

 

kredas

 

patrino

 

hazarde

 

ekdiris

 
dorsosako
 

vestajxoj

 

malplena

 

cxambro


hieraux

 

sciigxis

 

pensis

 

ricevis

 
TONNESEN
 
HILMAR
 

SINJOROJ

 

pardoninta

 
pardonis
 

antaux