FREE BOOKS

Author's List




PREV.   NEXT  
|<   3   4   5   6   7   8   9   10   11   12   13   14   15   16   17   18   19   20   21   22   23   24   25   26   27  
28   29   30   31   32   33   34   35   36   37   38   39   40   41   42   43   44   45   46   47   48   49   50   51   52   >>   >|  
xi tie? LYNGSTRAND Ne, nur du semajnojn. Sed mi provos trovi eblecon restadi la tutan someron. BALLESTED Gxui la agrablan nagxejan vivon? Cxu? LYNGSTRAND Jes. Mi provos regajni miajn fortojn. BALLESTED Cxu malsana? LYNGSTRAND Jes, mi iom malsanetas. Sed ne estas dangxere. Estas nur ioma anheleco en la brusto. BALLESTED Ba! -- bagatelajxo! Tamen vi devus viziti iun spertan kuraciston. LYNGSTRAND Mi intencis foje demandi al doktoro Wangel. BALLESTED Jes, faru. (rigardas maldekstren) Jen denove venas vaporsxipo. Plensxtopita de pasagxeroj surborde. Estas ja mirinda kresko en la feriado la lastajn jarojn. LYNGSTRAND Jes, vere estas vigla trafiko, mi opinias. BALLESTED Venas ankaux amaso da somergastoj. Mi ofte timas, ke nia bela urbo perdu sian karakteron pro tiu fremdajxo. LYNGSTRAND Cxu vi naskigxis en la urbo? BALLESTED Ne, tio ne. Sed mi akla -- aklimatigis min. Mi sentas min ligita al la loko per la ligoj de tempo kaj kutimo. LYNGSTRAND Vi do logxas cxi tie longe? BALLESTED Nu, dek sep . ..dek ok jarojn. Mi venis kun la teatra grupo de Skive. Sed jen ni akiris financajn malfacilajxojn. La grupo dissolvigxis, kaj disiris cxiuj laux la vento. LYNGSTRAND Sed vi mem do restis? BALLESTED Mi restis. Kaj pri tio mi profitis. Tiam mi cxefe laboris en la dekoracia fako, vi sciu. (_Bolette_ elvenas kun balancsegxo, kiun sxi metas sur la verandon.) BOLETTE (parolas en la direkto de la gxardena cxambro) Hilde, -- vidu cxu vi povas trovi la broditan piedbenketon de patro. LYNGSTRAND (proksimigxas al la verando kaj salutas) Bonan matenon, frauxlino Wangel! BOLETTE (cxe la relo) Ho cxu, estas vi sinjoro Lyngstrand? Bonan matenon. Pardonu momenton, -- mi nur -- (eniras en la domon) BALLESTED Vi do konas la familion? LYNGSTRAND Ne suficxe. Mi nur renkontis la frauxlinojn ie kaj ie cxe aliuloj. Mi iomete parolis kun la sinjorino dum la lasta muzikado en la "La Videjo". Sxi diris, ke bonvole mi povus viziti ilin. BALLESTED Ho ja, -- vi devus kultivi tiun konatecon. LYNGSTRAND Jes, mi ja intencas fari viziton. Viziteton. Se mi nun trovus okazon -- BALLESTED Ho, cxu -- okazon -- (rigardas maldekstren) Morto kaj plago! (kolektas siajn ajxojn) La vaporsxipo ja estas cxe la kajo. Mi devas rapidi al la hotelo. Eble kelkaj el la novalvenantaj bezonas min. Mi ja ankaux praktikas kiel razisto kaj frizisto, vi sciu. LYNGSTRAND Aspekte vi estas tre multflanka. BA
PREV.   NEXT  
|<   3   4   5   6   7   8   9   10   11   12   13   14   15   16   17   18   19   20   21   22   23   24   25   26   27  
28   29   30   31   32   33   34   35   36   37   38   39   40   41   42   43   44   45   46   47   48   49   50   51   52   >>   >|  



Top keywords:

LYNGSTRAND

 
BALLESTED
 
Wangel
 

viziti

 

ankaux

 

jarojn

 

maldekstren

 

vaporsxipo

 
matenon
 

rigardas


okazon
 
BOLETTE
 

provos

 

restis

 

dekoracia

 

frauxlino

 

elvenas

 
Bolette
 

eniras

 

balancsegxo


Pardonu

 
momenton
 
sinjoro
 

Lyngstrand

 

laboris

 

verando

 
parolas
 

broditan

 

cxambro

 

gxardena


direkto

 

verandon

 

proksimigxas

 

piedbenketon

 

salutas

 

Videjo

 

ajxojn

 

rapidi

 
hotelo
 

kolektas


trovus

 

kelkaj

 

Aspekte

 
frizisto
 
multflanka
 
razisto
 

novalvenantaj

 

bezonas

 

praktikas

 

Viziteton