FREE BOOKS

Author's List




PREV.   NEXT  
|<   25   26   27   28   29   30   31   32   33   34   35   36   37   38   39   40   41   42   43   44   45   46   47   48   49  
50   51   52   53   54   55   56   57   58   59   60   61   62   63   64   65   66   67   >>  
li aspektas por vi? ELLIDA Kiel mi laste vidis lin. WANGEL Antaux dek jaroj? ELLIDA Jes. Sur la Krutkabo. Plej klare mi vidas lian brocxon kun granda, bluece blanka perlo. Tiu perlo similas al fisxokulo. Kaj gxi kvazaux fiksrigardas min. WANGEL Je Dio --! Vi estas pli malsana ol mi opiniis. Pli malsana ol vi mem scias, Ellida. ELLIDA Jes, jes, -- helpu min, se vi povas! Cxar sentigxas ke tio tirigxas pli kaj pli forte al mi. WANGEL Kaj en tia stato vi iris tri jarojn. Portis tiujn sekretajn suferojn sen konfidi vin al mi. ELLIDA Sed mi ja ne povis! Ne antaux nun, kiam farigxis necese -- pro vi. Se mi konfidus tion cxi al vi, -- mi devus ja ankaux konfidi al vi -- la nedireblajxon. WANGEL La nedireblajxon --? ELLIDA (defende) Ne, ne, ne! Ne demandu! Nur unu aferon ankoraux. Kaj tiam nenion pli. -- Wangel, -- kiel ni komprenu -- tiun enigmon pri la okuloj de la infano --? WANGEL Kara, benita Ellida, mi asertas al vi, ke estis nur imagajxo. La infano havis gxuste tiajn okulojn, kiel aliaj normalaj infanoj. ELLIDA Ne, gxi ne havis! Cxu ke vi tion ne povis vidi! La okuloj de la infano sxangxis koloron laux la maro. Kun sunbrila, trankvila fjordo, gxiaj okuloj estis tiaj. En sxtorma vetero laux gxi. -- Ho, mi ja vidis, ecx se vi ne rimarkis. WANGEL (cede) Hm, -- nu ja, nu ja. Sed ecx se tiel estus? Kio do? ELLIDA (mallauxte kaj pli proksime) Mi vidis tiajn okulojn antauxe. WANGEL Kiam? Kaj kie --? ELLIDA Sur la Krutkabo. Antaux dek jaroj. WANGEL (retiras sin pasxon) Kiel -- kio --! ELLIDA (flustras treme) La infano havis la okulojn de tiu fremda viro. WANGEL (ekkrias senvole) Ellida --! ELLIDA (kunfrapas plende la manojn super la kapo) Nun vi ja komprenas, kial mi ne plu volas, -- neniam plu kuragxas vivi kun vi kiel via edzino! (Sxi turnas sin rapide kaj fugxas dekstren malsupren la deklivoj.) WANGEL (rapidas post sxi kriante) Ellida, -- Ellida! Mia kompatinda malfelicxa Ellida! TRIA AKTO (Iom malproksima parto de la gxardeno de _doktoro Wangel_. La loko estas humida, marcxa kaj kun ombrantaj, grandaj, maljunaj arboj. Dekstre vidigxas la bordo de malpura lageto. Malalta interspacigita barilo apartigas la gxardenon de la vojeto kaj la fjordo en la fono. Plej fore en la malproksimeco vidigxas la montodorsoj kun montopintoj aliflanke de la fjordo. Estas malfrua posttagmezo, proksimume al vespero.) (_Bolette_ sidas sur sxtonbenko dekstre kudrante
PREV.   NEXT  
|<   25   26   27   28   29   30   31   32   33   34   35   36   37   38   39   40   41   42   43   44   45   46   47   48   49  
50   51   52   53   54   55   56   57   58   59   60   61   62   63   64   65   66   67   >>  



Top keywords:

ELLIDA

 

WANGEL

 

Ellida

 

infano

 

okulojn

 

fjordo

 

okuloj

 

vidigxas

 

Krutkabo

 

konfidi


Wangel

 

nedireblajxon

 

Antaux

 

malsana

 

neniam

 

kuragxas

 

mallauxte

 

proksime

 
dekstren
 

antauxe


rapide

 
turnas
 

edzino

 

fugxas

 

ekkrias

 

senvole

 

kunfrapas

 

pasxon

 

fremda

 
flustras

malsupren
 

plende

 

komprenas

 

manojn

 
retiras
 
malfelicxa
 
malproksimeco
 

montodorsoj

 
montopintoj
 

vojeto


gxardenon

 

Malalta

 

interspacigita

 

barilo

 

apartigas

 

aliflanke

 

sxtonbenko

 

dekstre

 

kudrante

 

Bolette