FREE BOOKS

Author's List




PREV.   NEXT  
|<   48   49   50   51   52   53   54   55   56   57   58   59   60   61   62   63   64   65   66   67   >>  
vaporsxipo. Cxar estas la lasta fojo ke gxi venas cxi-jare. Sed se vi volas gxui la muzikon, vi ne devas atendi tro longe. (vokas) Kion? (agitas la kapon) Mi ne povas auxdi kion vi diras! (_Ellida_ kun sxalo sur la kapo venas de maldekstre akompanata de doktoro _Wangel_.) WANGEL Sed kara Ellida, -- mi asertas al vi, -- ni ankoraux havas abundan tempon. ELLIDA Ne, ne, -- ni ne havas! Kiun ajn momenton li povas veni. BALLESTED (ekster la barilo) Ho jen, bonan vesperon, sinjoro doktoro! Bonan vesperon, sinjorino! WANGEL (rimarkas lin) Ho, cxu estas vi? Cxu estu muziko ankaux cxi-nokte? BALLESTED Jes. La "Korn-asocio" intencas auxdigi sin. Ne mankas festaj okazajxoj nuntempe. Cxi-nokte okazos por la anglo. ELLIDA La anglo! Cxu gxi jam vidigxas? BALLESTED Ankoraux ne. Sed gxi ja venas de interne -- de inter la insuloj. Gxi povas veni antaux ol ni atentas. ELLIDA Jes, -- gxuste tiel estas. WANGEL (duone al _Ellida_) Cxi-nokte estas la lasta vojagxo. Kaj gxi neniam plu revenos. BALLESTED Malgxojiga penso, sinjoro doktoro. Sed tial ni ja al gxi faru honoron. Ho jes, ho jes! Baldaux finigxos la gxojiga somera tempo. Baldaux cxiuj markoloj estos fermitaj, kiel dirigxas en la tragedio. ELLIDA Cxiuj markoloj fermitaj, -- jes. BALLESTED Malgxojige pripensi. Ni estis la gajaj infanoj de la somero dum semajnoj kaj monatoj. Estas premige akcepti la malhelan sezonon. Jes, komence, mi pensas. Cxar la homoj _povas_ akli -- a -- klimatigi sin, sinjorino Wangel. Jes, gxuste kion ili povas. (Li salutas kaj foriras maldekstren.) ELLIDA (rigardas trans la fjordon) Ho, tiu doloriga strecxo! Tiu cxi ekscita duona horo antaux la decido. WANGEL Estas do definitive decidite, ke vi volas mem paroli kun li? ELLIDA Mi _devas_ mem paroli kun li. Cxar estas ja en libereco, ke mi faru mian elekton. WANGEL Vi ne havas elekton, Ellida. Vi ne havas permeson elekti. Mi ne permesas al vi. ELLIDA La elekton vi ne povos malhelpi. Nek vi, nek iu alia. Vi povos malpermesi al mi forvojagxi kun li, -- sekvi lin, -- se mi tiel elektos. Vi povos reteni min cxi tie per forto. Kontraux mia volo. Tion vi povos. Sed ke mi elektas, -- elektas interne en mia animo, -- elektas lin kaj ne vin, -- se mi tiel volos kaj elektos, tion vi ne povos malhelpi. WANGEL Ne, vi pravas. Tion mi ne povos malhelpi. ELLIDA Kaj mi ja havas nenion por kontrauxstari! Cxi-hejme estas ja nenio, kio allogas kaj ligas min. Mi est
PREV.   NEXT  
|<   48   49   50   51   52   53   54   55   56   57   58   59   60   61   62   63   64   65   66   67   >>  



Top keywords:

ELLIDA

 

WANGEL

 

BALLESTED

 

Ellida

 

doktoro

 

elekton

 

malhelpi

 

elektas

 

vesperon

 

sinjoro


Baldaux

 

gxuste

 

paroli

 

sinjorino

 

markoloj

 

antaux

 

interne

 

Wangel

 
elektos
 

fermitaj


doloriga

 
foriras
 

maldekstren

 

rigardas

 

fjordon

 

monatoj

 

premige

 

akcepti

 

semajnoj

 
infanoj

somero
 

malhelan

 

sezonon

 

klimatigi

 
strecxo
 
komence
 
pensas
 

salutas

 
definitive
 

malpermesi


forvojagxi

 

pravas

 

nenion

 

reteni

 

Kontraux

 

decidite

 

allogas

 

decido

 

ekscita

 

libereco