FREE BOOKS

Author's List




PREV.   NEXT  
|<   47   48   49   50   51   52   53   54   55   56   57   58   59   60   61   62   63   64   65   66   67   >>  
-? ARNHOLM Jen, jen, tre sagxe, sinjorino Wangel. WANGEL Ellida deziras reiri hejmen. Hejmen al la maro. HILDE (eksaltante al _Ellida_) Vi foriros! Vi foriros de ni? ELLIDA (ektimigita) Sed Hilde, do! Kio estas al vi? HILDE (regas sin) Ho, estas nenio. (duonlauxte, turnas sin for) Foriru do! BOLETTE (ektimigita) Patro, -- mi komprenas vin, -- ankaux vi foriros -- al Skjoldvik! WANGEL Certe ne, ne! Mi eble foje faros viziton tien -- BOLETTE Kaj al ni --? WANGEL Mi ankaux faros viziton -- BOLETTE -- foje, jes! WANGEL Kara infano, _devas_ tiel esti (Li pasxas sur la planko.) ARNHOLM (flustras) Ni priparolos poste, Bolette. (Li iras al _Wangel_. Ili kunparolas tie supre apud la pordo.) ELLIDA (duonlauxte al _Bolette_) Kio estis al Hilde? Sxi ja aspektis freneze! BOLETTE Cxu vi neniam rimarkis, kion Hilde tagon post tago postsoifadis? ELLIDA Postsoifadis? BOLETTE Ekde vi venis en la domon? ELLIDA Ne, ne, -- kio do _tio_ estas? BOLETTE Unu solan aman vorton de vi. ELLIDA Ah --! Cxu estus tasko por mi _cxi tie_! (Sxi cxirkauxfrapas la kapon per la manoj kaj senmove rigardas antauxen kvazaux trakrozata de kontrauxecaj pensoj kaj animstatoj.) (_Wangel_ kaj _Arnholm_ venas antauxen en flustra kunparolo.) (_Bolette_ iras por rigardi en la flankan cxambron dekstre. Poste sxi malfermas la pordon.) BOLETTE Jes, kara patro, -- la mangxajxo estas preta sur la tablo -- se vi -- WANGEL (kun perforta sinrego) Cxu gxi estas, infano? Bone, bone. Bonvolu, cxefinstruisto! Ni nun eniru por gluti adiauxan pokalon kun -- kun "la sinjorino el la maro". (Ili iras al la pordo dekstre.) KVINA AKTO (La plej fora parto de la gxardeno de _doktoro Wangel_ apud la karasi-lago. Kreskanta somernokta krepusko.) (_Arnholm_, _Bolette_, _Lyngstrand_ kaj _Hilde_, en boato, pusxas sin per stango de maldekstre antauxen laux la bordo.) HILDE Jen ni povas facile salti teren! ARNHOLM Ne, ne, ne faru! LYNGSTRAND Mi ne povas salti, frauxlino. HILDE Vi, Arnholm, cxu ankaux vi ne povas salti? ARNHOLM Prefere ne. BOLETTE Ni albordigxu cxe la baneja sxtuparo. (Ili pusxas stange dekstren.) (Sammomente venas _Ballested_ de dekstre sur la vojeto, portante muziknotojn kaj cxaskornon. Li salutas al tiuj en la boato, turnas sin kaj parolas al ili. Respondoj auxdigxas de pli kaj pli fore de ekstere.) BALLESTED Kion vi diras? -- Jes certe estas pro la angla
PREV.   NEXT  
|<   47   48   49   50   51   52   53   54   55   56   57   58   59   60   61   62   63   64   65   66   67   >>  



Top keywords:

BOLETTE

 

ELLIDA

 

WANGEL

 

ARNHOLM

 

Bolette

 

Wangel

 
Arnholm
 

antauxen

 

ankaux

 

dekstre


foriros
 

Ellida

 

infano

 

sinjorino

 

pusxas

 

viziton

 

duonlauxte

 

turnas

 
ektimigita
 

sinrego


perforta

 
karasi
 

doktoro

 

gxardeno

 

adiauxan

 
Bonvolu
 

cxefinstruisto

 
pokalon
 

Kreskanta

 

mangxajxo


salutas

 

parolas

 

cxaskornon

 

muziknotojn

 

Ballested

 

vojeto

 

portante

 
Respondoj
 

auxdigxas

 

ekstere


BALLESTED
 
Sammomente
 

dekstren

 
facile
 
maldekstre
 
krepusko
 

Lyngstrand

 

stango

 

LYNGSTRAND

 

baneja