kreto, sinjoro
lernejestro.
ARNHOLM
Devus, mi komprenas. Ne devus esti por ni neinformitaj.
ELLIDA
(metas la bukedon flanken) Ne, gxuste tiel. Ne por la neinformitaj.
LYNGSTRAND
Mi do ecx ne diros al iu vivanta homo.
ELLIDA
Ho, ne tiel grave. -- Sed kiel vi nun fartas? Vi aspektas pli sane
nun ol antauxe.
LYNGSTRAND
Jes, ankaux mi kredas, ke mi sanigxos. Kaj venontan jaron, se mi
povos iri suden --
ELLIDA
Kaj tion vi povos, diras la knabinoj.
LYNGSTRAND
Jes, cxar en Bergen mi havas bonfaranton, kiu protektas min. Kaj li
promesis helpi min venontan jaron.
ELLIDA
Kiel vi kontaktigxis al li?
LYNGSTRAND
Ho, felicxa okazo. Cxar iun fojon mi estis maristo sur unu el liaj
sxipoj.
ELLIDA
Cxu vere? Vi do tiam sxatis la maron?
LYNGSTRAND
Ne, tute ne. Sed kiam mia patrino mortis, mia patro ne volis lasi min
nenifari hejme cxe si. Kaj li farigis min maristo. Ni pereis en la
Angla Kanalo survoje hejmen. Kaj estis ja bone por mi.
ARNHOLM
Kiel bone, vi diras?
LYNGSTRAND
Jes, cxar per tiu pereo mi ricevis la difekton. En la brusto. Mi
longe kusxis en la malvarma akvo, antaux ol ili savis min. Kaj tiam
mi ja devis forlasi la maron. -- Jes, vere estis granda felicxo.
ARNHOLM
Cxu, vi trovas?
LYNGSTRAND
Jes. Cxar la difekto ne estas vere dangxera. Kaj nun mi povos farigxi
skulptisto, kion mi ege deziras. Imagu -- povi modli la delikatan
argilon, kiu tiel cedeme formigxas inter la fingroj!
ELLIDA
Kaj kion volas vi do modli? Cxu marvirojn kaj marvirinojn? Aux cxu
antikvajn vikingojn?
LYNGSTRAND
Ne, tiajxojn ne. Kiam mi estos progresinta, mi provos fari grandan
verkon. Grupon, kiel oni tion nomas.
ELLIDA
Nu jes, -- sed kion tiu grupo reprezentu?
LYNGSTRAND
Ho, devus esti io kion mi mem travivis.
ARNHOLM
Jes, jes, -- tenu vin al tio.
ELLIDA
Sed kio tio do estus?
LYNGSTRAND
Jes, mi imagas, ke estu juna marista edzino, kiu kusxas maltrankvila
dormante. Kaj sxi ankaux songxas. Mi certas, ke mi povos realigi, ke
sxi songxas.
ARNHOLM
Cxu ne estu pli?
LYNGSTRAND
Jes, ankaux alia figuro. Iu estajxo por nomi gxin. Estu sxia edzo,
al kiu sxi ne estis fidela, dum li estis for. Kaj li dronis en la
maro.
ARNHOLM
Kiel, dronis --?
ELLIDA
Li dronis?
LYNGSTRAND
Jes. Li dronis dum vojagxo. Sed okazas la strangajxo, ke li tamen
revenas hejmen. Estas dumnokte. Kaj nun li staras tie apud sxia lito
rigardante sxin. Li staru malsekega, kvazaux homo jxus eltirita el la
maro.
|