FREE BOOKS

Author's List




PREV.   NEXT  
|<   38   39   40   41   42   43   44   45   46   47   48   49   50   51   52   53   54   55   56   57   58   59   60   61   62  
63   64   65   66   67   >>  
Ho, li estis ja instruisto por preskaux cxiuj junaj knabinoj, kiujn li konas. Tion li mem diras. LYNGSTRAND Jes. Kiel _tio_ gravus? BOLETTE Sed, bona Dio, oni ja ne edzinigas sin al sia propra instruisto! LYNGSTRAND Cxu vi pensas, ke juna knabino ne povus ami sian instruiston? BOLETTE Ne post kiam sxi farigxis plenkreska. LYNGSTRAND Cxu -- imagu! BOLETTE (averte) Nu, nu, nu! (_Ballested_ kolektis siajn ajxojn kaj portas ilin dekstren en la gxardeno. _Hilde_ helpas lin. _Arnholm_ iras sur la verandon kaj venas en la cxambron.) ARNHOLM Bonan matenon, mia kara Bolette. Bonan matenon, sinjoro -- sinjoro -- hm! (Li aspektas malkontenta kaj kapsignas malvarme al _Lyngstrand_, kiu ekstaras kaj klinas la kapon.) BOLETTE (ekstaras kaj iras al _Arnholm_) Bonan matenon, sinjoro cxefinstruisto. ARNHOLM Kiel statas hodiaux? BOLETTE Nu dankon, bone. ARNHOLM Via duonpatrino estas en la banejo ankaux hodiaux, cxu? BOLETTE Ne, sxi estas en sia cxambro. ARNHOLM Iom malsaneta? BOLETTE Mi ne scias. Sxi enfermis sin. ARNHOLM Hm, -- cxu? LYNGSTRAND Sinjorino Wangel aspekte multe ekscitigxis pro tiu usonano hieraux. ARNHOLM Kion _vi_ scias pri tio? LYNGSTRAND Mi rakontis al la sinjorino, ke mi vidis lin tute viva iri malantaux la gxardeno. ARNHOLM Nu, tiel. BOLETTE (al _Arnholm_) Vi sidis tre malfrue kun patro en la nokto. ARNHOLM Jes, suficxe longe. Ni komencis paroli pri io grava. BOLETTE Cxu vi parolis kun li ankaux pri mi kaj miaj aferoj? ARNHOLM Ne, kara Bolette. Mi ne havis sxancon. Cxar liaj pensoj forte okupigxis pri io alia. BOLETTE (suspiras) Ahx jes, -- kiel cxiam. ARNHOLM (rigardas sxin signifoplene) Sed poste hodiaux ni du ja parolu pli profunde pri tiuj aferoj. -- Kie estas via patro nun? Eble ne hejme? BOLETTE Jes. Li certe estas en la oficejo. Mi sercxu lin. ARNHOLM Ne, dankon. Ne faru. Mi prefere malsupreniru al li. BOLETTE (auxskultas direkte maldekstren) Atendu iomete, sinjoro cxefinstruisto. Mi pensas, ke estas patro, kiu venas sur la sxtuparo. Jes. Li certe estis supre vidante sxin. (_Doktoro Wangel_ venas tra la pordo maldekstre.) WANGEL (etendas la manon al _Arnholm_) Nu, kara amiko, -- vi jam venis? Estas afable de vi veni tiel frue. Cxar mi deziras paroli iom pli kun vi. BOLETTE (al _Lyngstrand_) Eble ni du iru en la gxardenon al Hilde? LYNGSTRAND Jes, tre volonte, frauxlino. (Li kaj _Bolette_ iras malsupren
PREV.   NEXT  
|<   38   39   40   41   42   43   44   45   46   47   48   49   50   51   52   53   54   55   56   57   58   59   60   61   62  
63   64   65   66   67   >>  



Top keywords:

BOLETTE

 

ARNHOLM

 
LYNGSTRAND
 

Arnholm

 
sinjoro
 

matenon

 
hodiaux
 
Bolette
 

Wangel

 

gxardeno


ankaux
 
cxefinstruisto
 

dankon

 

ekstaras

 

instruisto

 
Lyngstrand
 

paroli

 

aferoj

 
pensas
 

rigardas


gxardenon

 

komencis

 
malsupren
 

signifoplene

 

suficxe

 

okupigxis

 

sxancon

 
pensoj
 
suspiras
 

volonte


parolis

 

frauxlino

 

iomete

 
sxtuparo
 
Atendu
 

auxskultas

 

direkte

 
maldekstren
 

vidante

 

Doktoro


etendas

 
WANGEL
 

maldekstre

 
malsupreniru
 

prefere

 
deziras
 

parolu

 

profunde

 

sercxu

 

oficejo