FREE BOOKS

Author's List




PREV.   NEXT  
|<   44   45   46   47   48   49   50   51   52   53   54   55   56   57   58   59   60   61   62   63   64   65   66   67   >>  
zeran laboron, -- prefere la plej malricxajn kondicxojn en -- en libereco -- kaj laux propra elekto! WANGEL (ekstaras) La kvin-ses jaroj, kiujn ni vivis kune, cxu ili estis tute senvaloraj por vi? ELLIDA Ho, ne pensu tion, Wangel! Estas tiel bone cxe vi, kiel kiu ajn homo povas deziri. Sed mi ne eniris vian domon en libereco. Jen la afero. WANGEL (rigardas sxin) Ne -- en libereco! ELLIDA Ne. Mi ne libervole iris kun vi. WANGEL (mallauxte) Ah, -- mi memoras -- la frazturnigxon de hieraux. ELLIDA En tiu frazturnigxo cxio kusxas. Gxi eklumigis por mi. Kaj tial mi nun vidas klare. WANGEL Kion vi vidas? ELLIDA Mi vidas, ke nia kuna vivo -- vere ne estas geedzeco. WANGEL (amare) Jen vera eldiro de vi. La vivo kiun ni _nun_ vivas, ne estas geedzeco. ELLIDA Ecx ne antauxe. Neniam. Ne de la komenco. (rigardas antauxen) La unua -- _tiu_ povus esti plena kaj pura geedzeco. WANGEL La unua? Kiun unuan vi aludas? ELLIDA La mian -- kun _li_. WANGEL (rigardas sxin mire) Mi tute ne komprenas! ELLIDA Ho, kara Wangel, -- ni ne mensogu unu por la alia. Ankaux ne por ni mem. WANGEL Ne, ne! Sed kio sekve? ELLIDA Jes vidu, -- ni neniam povas nei -- ke libervola promeso estas same deviga kiel geedzigxo. WANGEL Sed je Dio --! ELLIDA (ekstaras impete) Permesu al mi forvojagxi de vi, Wangel! WANGEL Ellida --! Ellida --! ELLIDA Jes, jes, -- permesu al mi! Kredu min, -- ne eblos alimaniere. Ne post la maniero laux kiu ni kunigxis. WANGEL (en regata doloro) Al tio do venis inter ni. ELLIDA Devis veni. Ne povus alimaniere. WANGEL (rigardas sxin triste) Ecx ne tra la kuna vivo mi gajnis vin. Neniam, -- neniam tute posedis vin. ELLIDA Ho, Wangel, -- se mi povus ami vin tiel kiel mi dezirus! Tiel kore kiel vi meritas! Sed mi sentas profunde, -- ke neniam okazos. WANGEL Eksedzigxon do? Eksedzigxon, -- plenan juran eksedzigxon -- vi deziras? ELLIDA Kara, vi ne bone komprenas min. Ne estas ja pri formoj, ke mi pensas. Cxar ne estas tiaj eksteraj aferoj, kiuj gravas. Kion mi volas, estas ke ni du samopinias libervole liberigi nin unu de la alia. WANGEL (amare, kapsignas malrapide) Refari la negocon, -- jes. ELLIDA (vigle) Gxuste tiel! Refari la negocon! WANGEL Kaj poste, Ellida? Poste? Cxu vi pripensis kiel aspektos por ambaux ni? Kiel la vivo farigxos por vi kaj por mi? ELLIDA Tion mi ne povas atenti. Sekvu kio sekvu. Kion mi petegas de vi, Wangel, -- estas
PREV.   NEXT  
|<   44   45   46   47   48   49   50   51   52   53   54   55   56   57   58   59   60   61   62   63   64   65   66   67   >>  



Top keywords:

WANGEL

 

ELLIDA

 

Wangel

 

rigardas

 

libereco

 

Ellida

 

neniam

 

geedzeco

 

ekstaras

 

libervole


Eksedzigxon

 

komprenas

 

negocon

 

Refari

 

alimaniere

 

Neniam

 

posedis

 

dezirus

 
regata
 

doloro


kunigxis

 
maniero
 

permesu

 

triste

 

gajnis

 

forvojagxi

 

Gxuste

 

malrapide

 

kapsignas

 
samopinias

liberigi
 

pripensis

 

atenti

 

petegas

 
farigxos
 
aspektos
 
ambaux
 

eksedzigxon

 
deziras
 

plenan


okazos

 

meritas

 

sentas

 

profunde

 

Permesu

 

aferoj

 

gravas

 

eksteraj

 

formoj

 

pensas