FREE BOOKS

Author's List




PREV.   NEXT  
|<   19   20   21   22   23   24   25   26   27   28   29   30   31   32   33   34   35   36   37   38   39   40   41   42   43  
44   45   46   47   48   49   50   51   52   53   54   55   56   57   58   59   60   61   62   63   64   65   66   67   >>  
e! HILDE Sxerce --? LYNGSTRAND Jes, cxar aspektas ja kiel ni estas gefiancxoj. HILDE Vi neniam antauxe promenis kun sinjorino cxe la brako, sinjoro Lyngstrand, cxu? (Ili eliras maldekstren.) WANGEL (kiu staras apud la sxtonstako) Kara Ellida, nun ni havas momenton solan por ni mem -- ELLIDA Jes, venu kaj eksidu cxe mi. WANGEL (eksidas) Estas libere kaj trankvile. Ni nun parolu kune. ELLIDA Pri kio? WANGEL Pri vi. Kaj pri la rilato inter ni, Ellida. Mi ja vidas, ke tiel ne povas dauxri. ELLIDA Kio anstatauxus, laux vi? WANGEL Kompleta konfidemo, kara. Kunvivo inter ni, -- kiel antauxe. ELLIDA Ho, se eblus! Sed ne estas eble! WANGEL Mi kredas, ke mi komprenas vin. El certaj esprimoj de vi foje kaj foje, mi kredas. ELLIDA (impete) Vi ne faras! Ne diru, ke vi komprenas --! WANGEL Ho jes. Vi estas honesta naturo, Ellida. Vi havas fidelan animon -- ELLIDA Jes, mi havas. WANGEL Kiu ajn rilato en kiu vi sentu vin sekura kaj felicxa, devas esti senrezerva rilato. ELLIDA (rigardas lin atente) Nu, -- kaj do! WANGEL Ne konvenas por vi esti la dua edzino de viro. ELLIDA Kial vi _tiel_ pensas nun? WANGEL Gxi ofte eklumigxis en mi kiel suspekto. Hodiaux farigxis pli klare. La memorfesto de la infanoj --. Vi rigardis min kiel iun kunkulpulon --. Nu ja, -- la rememoroj de viro li ne povas neniigi. Cxiuokaze ne la miajn. Tia mi ne estas. ELLIDA Mi scias. Mi ja scias bone. WANGEL Sed vi tamen eraras. Por vi aspektas kvazaux la patrino de la infanoj vivas ankoraux. Kvazaux sxi nevidate cxeestas inter ni. Vi kredas, ke mia animo estas egale dividata inter vi kaj sxi. Tiu penso vin ofendas. Tial vi ne plu povas -- aux ne plu volas vivi kun mi kiel edzino. ELLIDA (ekstaras) Cxu vi cxion cxi vidis, Wangel? Enrigardis en cxion cxi? WANGEL Jes, hodiaux mi fine rigardis internen en gxi. Gxis la fundo. ELLIDA Gxis la fundo, vi diras. Ho, ne kredu tion. WANGEL (ekstaras) Mi bone scias, kara Ellida, ke estas pli ol tio cxi. ELLIDA (timoplena) Cxu vi scias, ke estas pli? WANGEL Jes. Estas tio, ke vi ne povas elteni la cxirkauxajxon cxi tie. La montoj premas peze sur vian animon. Ne estas suficxe da lumo por vi. Ne suficxe vasta cxielo cxirkaux vi. Ne forto kaj abundeco en la aerfluo. ELLIDA Vi ja pravas. Nokton kaj tagon, vintron kaj someron gxi estas super mi -- tiu loganta hejmveo al la maro. WANGEL Mi bone scias, kara Ellida. (metas la manon sur s
PREV.   NEXT  
|<   19   20   21   22   23   24   25   26   27   28   29   30   31   32   33   34   35   36   37   38   39   40   41   42   43  
44   45   46   47   48   49   50   51   52   53   54   55   56   57   58   59   60   61   62   63   64   65   66   67   >>  



Top keywords:

WANGEL

 
ELLIDA
 
Ellida
 

rilato

 

kredas

 

komprenas

 

animon

 

edzino

 
infanoj
 

suficxe


rigardis
 
ekstaras
 

aspektas

 

antauxe

 

neniigi

 

Cxiuokaze

 

kvazaux

 
dividata
 

Kvazaux

 

cxeestas


ankoraux

 
eraras
 
nevidate
 

ofendas

 

patrino

 

aerfluo

 
pravas
 

Nokton

 

abundeco

 

cxielo


cxirkaux

 

vintron

 

hejmveo

 

loganta

 

someron

 

rememoroj

 

internen

 

Wangel

 
Enrigardis
 

hodiaux


timoplena

 

premas

 

montoj

 
elteni
 
cxirkauxajxon
 
rigardas
 

libere

 

trankvile

 

parolu

 

eksidas