FREE BOOKS

Author's List




PREV.   NEXT  
|<   6   7   8   9   10   11   12   13   14   15   16   17   18   19   20   21   22   23   24   25   26   27   28   29   30  
31   32   33   34   35   36   37   38   39   40   41   42   43   44   45   46   47   48   49   50   51   52   53   54   55   >>   >|  
ni. Sed tamen. Jen, Hilde. (donas al sxi la valizon) Portu gxin en la oficejon. -- Nu, knabinetoj, -- mi tion ne sxatas. Ne la manieron, vi komprenas. Ke ni tiel cxiun jaron -- Nu, -- kion diri! Eble ne povas farigxi alimaniere. HILDE (volas iri tra la gxardeno maldekstren, sed haltas, turnas sin kaj montras) Vidu la sinjoron, kiu tie venas. Certe estas la lernejestro. BOLETTE (rigardas tien) _Tiu_? (ridas) Ho ne! Cxu vi opinias, ke tiu agxulo estas Arnholm! WANGEL Nu, atendu, infano. Jes, efektive estas li! -- Jes, certe tiel estas! BOLETTE (tien fiksrigardas; mallauxte, surprizite) Jes, je Dio, cxu ne ankaux mi opinias --! (Lernejestro _Arnholm_, en eleganta antauxtagmeza kostumo, kun oraj okulvitroj kaj maldika bastono venas ekstere sur la vojo de maldekstre. Li aspektas iom strecxe, rigardas en la gxardenon, salutas amikece kaj eniras tra la barilpordo.) WANGEL (iras al li renkonte) Bonvenon, kara lernejestro! Koran bonvenon reen al la antauxa loko! ARNHOLM Dankon, dankon, doktoro Wangel. Milfojan dankon al vi. (Ili vigle mansalutas kaj kune iras tra la gxardeno.) ARNHOLM Kaj jen la infanoj! (mansalutas al ili kaj rigardas ilin) Tiuj du mi malfacile rekonus. WANGEL Certe ne, mi opinias. ARNHOLM Nu, jes, eble tamen Bolette. -- Jes, Bolette mi estus rekonanta. WANGEL Apenaux, mi opinias. Pasis ja nun ok . ..naux jaroj de kiam vi vidis sxin lastfoje. Nu, cxi tie okazis ja multaj sxangxoj dum tiu tempo. ARNHOLM (cxirkauxrigardas) Sxajnas al mi ke ne. Escepte ke la arboj kreskis konsiderinde -- kaj estas konstruita _jena_ lauxbo -- WANGEL Nu ja, tiel ekstere -- ARNHOLM (ridetas) Kaj kompreneble ke vi nun havas du grandajn fiancxpretajn filinojn en la domo. WANGEL Ho, fiancxpreta estas ja nur la unua. HILDE (duonlauxte) Auxskultu do patron! WANGEL Sed nun mi proponas, ke ni eksidu sur la verando. Tie estas pli malvarmete ol cxi tie. Bonvolu. ARNHOLM Dankon, dankon, kara doktoro. (Ili supreniras. _Wangel_ proponas por _Arnholm_ lokon en la balancsegxo.) WANGEL Jen, jen. Vi nun sidu trankvile por ripozi. Cxar vi aspektas iom strecxe post la vojagxo. ARNHOLM Ho, ne gravas. En cxi tiu cxirkauxajxo -- BOLETTE (al _Wangel_) Cxu ni alportu sodakvon kaj sukon en la gxardencxambron? Cxi tie baldaux farigxos tro varme. WANGEL Bone, knabinetoj, faru! Alportu sodakvon kaj sukon. Kaj eble konjakon. BOLETTE Cxu ankaux konjakon? WANGEL Nur iometon. Se iu
PREV.   NEXT  
|<   6   7   8   9   10   11   12   13   14   15   16   17   18   19   20   21   22   23   24   25   26   27   28   29   30  
31   32   33   34   35   36   37   38   39   40   41   42   43   44   45   46   47   48   49   50   51   52   53   54   55   >>   >|  



Top keywords:

WANGEL

 

ARNHOLM

 

opinias

 

BOLETTE

 

rigardas

 

dankon

 

Arnholm

 

Wangel

 

Bolette

 

proponas


konjakon

 

sodakvon

 

mansalutas

 

strecxe

 

doktoro

 

Dankon

 

aspektas

 

ankaux

 
ekstere
 

lernejestro


knabinetoj

 
gxardeno
 

lauxbo

 

ridetas

 

duonlauxte

 

kreskis

 

konsiderinde

 

konstruita

 

kompreneble

 
filinojn

fiancxpreta
 

fiancxpretajn

 

grandajn

 

valizon

 
lastfoje
 
cxirkauxrigardas
 
Sxajnas
 

Auxskultu

 
sxangxoj
 

okazis


multaj

 

Escepte

 

eksidu

 

gxardencxambron

 

baldaux

 

alportu

 

cxirkauxajxo

 

vojagxo

 

gravas

 

farigxos