FREE BOOKS

Author's List




PREV.   NEXT  
|<   11   12   13   14   15   16   17   18   19   20   21   22   23   24   25   26   27   28   29   30   31   32   33   34   35  
36   37   38   39   40   41   42   43   44   45   46   47   48   49   50   51   52   53   54   55   56   57   58   59   60   >>   >|  
ELLIDA Nu ja! Mi provos. Kiel povos vi, prudenta homo, klarigi al vi, ke -- (rigardas eksteren kaj interrompas) Atendu gxis poste. Jen vizitanto venas. (_Lyngstrand_ venas sur la vojo de maldekstre kaj iras en la gxardenon. Li havas floron en la butontruo kaj portas grandan belan bukedon, volvitan per papero kaj silka rubando. Li haltas kaj hezitas iom necerta cxe la verando.) ELLIDA (el la lauxbo) Cxu la knabinojn vi sercxas, sinjoro Lyngstrand? LYNGSTRAND (turnas sin) Ho, la sinjorino jen? (salutas kaj proksimigxas) Tiel ne estas. Ne la frauxlinojn, sed vin mem, sinjorino Wangel. Vi ja permesis al mi veni por viziti vin -- ELLIDA Jes, certe mi faris. Vi estas cxiam bonvena. LYNGSTRAND Multan dankon. Kaj cxar tiel felicxe okazas, ke estas solenajxo en la domo hodiaux -- ELLIDA Nu, tion vi scias? LYNGSTRAND Jes, ja. Kaj tial mi volis permesi al mi donaci al sinjorino Wangel cxi tiun -- (Li kapsalutas kaj etendas la bukedon.) ELLIDA (ridetas) Sed kara sinjoro Lyngstrand, cxu ne estas pli bone doni viajn belajn florojn al lernejestro Arnholm mem? Cxar estas ja vere li, kiu -- LYNGSTRAND (rigardas al ambaux necerte) Pardonu, -- sed mi ne konas tiun fremdan sinjoron. Estas nur -- Mi venas pro la datreveno, sinjorino. ELLIDA Datreveno? Vi eraras, sinjoro Lyngstrand. Ne estas datreveno en la domo hodiaux. LYNGSTRAND (ridetas intime) Ho, mi ja scias. Sed mi ne pensis ke estu tiel sekrete. ELLIDA Kion vi scias? LYNGSTRAND Ke estas la dat -- la datreveno de la sinjorino. ELLIDA Mia? ARNHOLM (rigardas sxin demande) Hodiaux? Ne, certe ne. ELLIDA (al _Lyngstrand_) Kial vi tiel pensas? LYNGSTRAND Frauxlino Hilde malkovris tion. Mi preterpasis iom pli frue hodiaux. Kaj mi demandis al la frauxlinoj, kial ili tiel bele ornamas per floroj kaj flagoj -- ELLIDA Nu bone? LYNGSTRAND -- kaj frauxlino Hilde respondis: Jes, cxar hodiaux estas la datreveno de -- de patrino. ELLIDA De patrino --! Nu tiel. ARNHOLM Aha! (Li kaj _Ellida_ rigardas sin reciproke kompreneme.) Jes, cxar la juna sinjoro do tion scias, sinjorino Wangel -- ELLIDA (al _Lyngstrand_) Jes, cxar vi ja nun tion scias -- LYNGSTRAND (denove ofertas la bukedon) Permesu al mi gratuli -- ELLIDA (akceptas la florojn) Koran dankon al vi. -- Bonvolu sidigxi momenton, sinjoro Lyngstrand. (_Ellida_, _Arnholm_ kaj _Lyngstrand_ eksidas en la lauxbo.) ELLIDA Tio cxi -- pri mia datreveno -- devus esti se
PREV.   NEXT  
|<   11   12   13   14   15   16   17   18   19   20   21   22   23   24   25   26   27   28   29   30   31   32   33   34   35  
36   37   38   39   40   41   42   43   44   45   46   47   48   49   50   51   52   53   54   55   56   57   58   59   60   >>   >|  



Top keywords:

ELLIDA

 

LYNGSTRAND

 
Lyngstrand
 

sinjorino

 
datreveno
 

sinjoro

 
hodiaux
 
rigardas
 

bukedon

 

Wangel


dankon
 
lauxbo
 

Arnholm

 

florojn

 

patrino

 
ARNHOLM
 

Ellida

 

ridetas

 
eraras
 

fremdan


sinjoron

 

Pardonu

 
necerte
 

ambaux

 

sekrete

 

pensis

 

intime

 
Datreveno
 
Frauxlino
 

denove


ofertas

 

reciproke

 

kompreneme

 
Permesu
 
momenton
 

eksidas

 

sidigxi

 
Bonvolu
 

gratuli

 

akceptas


respondis

 
malkovris
 

preterpasis

 
pensas
 

Hodiaux

 
demandis
 

floroj

 

flagoj

 

frauxlino

 

ornamas