o Wangel?
ELLIDA
Mi ne povas, kara amiko. Almenaux ne nun. Eble poste.
(_Bolette_ venas sur la verandon kaj iras malsupren en la gxardenon.)
BOLETTE
Nun patro venas el la oficejo. Cxu ni do ne devus sidigxi en la
gxardena cxambro?
ELLIDA
Jes, ni faru.
(_Wangel_, en sxangxita vestajxo, venas kune kun _Hilde_ de
maldekstre de malantaux la domo.)
WANGEL
Jen, jen! Mi estas libera kaj preta! Nun gustos bone glaso da io
malvarmeta.
ELLIDA
Atendu iomete. (Sxi iras en la lauxbon kaj sercxas la bukedon.)
HILDE
Ho, vidu, vidu! La belajn florojn! De kie vi ricevis ilin?
ELLIDA
Mi ricevis ilin de skulptisto Lyngstrand, mia kara Hilde.
HILDE
(ekmiras) De Lyngstrand?
BOLETTE
(maltrankvila) Cxu Lyngstrand venis -- denove?
ELLIDA
(kun rideto) Jes. Li venis kun tiu cxi. Okaze de la datreveno, vi
komprenas.
BOLETTE
(ekrigardas al _Hilde_) Ah --!
HILDE
(murmuras) La besto!
WANGEL
(embarasita, al _Ellida_) Hm. Jes, vi ja vidas --. Mi diru al vi,
mia kara, bona, benita Ellida --
ELLIDA
(interrompas) Venu nun, knabinetoj! Kaj ni metu miajn florojn en
akvon kune kun la aliaj. (Sxi supreniras sur la verandon.)
BOLETTE
(mallauxte al _Hilde_) Ho, sxi do tamen estas gxentila.
HILDE
Simiajxoj! Sxi nur volas intimigxi kun patro.
WANGEL
(supre sur la verando, premas la manon de _Ellida_) Dankon --
dankon! Koran dankon pro tio cxi, Ellida!
ELLIDA
(ordigas la florojn) Nu do, -- cxu ne ankaux mi estu kune kun vi por
-- por honori la datrevenon de patrino?
ARNHOLM
Hm --.
(Li supreniras al _Wangel_ kaj _Ellida_. _Bolette_ kaj _Hilde_ restas
en la gxardeno.)
DUA AKTO
(Supre sur "La Videjo", arbustkovrita altajxo malantaux la urbo. Iom
malantauxe staras sxtonstako kaj ventomontrilo. Grandaj sxtonoj por
sidejoj kusxas cxirkaux la sxtonstako kaj en la antauxo. Profunde en
la malantauxo vidigxas la ekstera fjordo kun insuloj kaj promontoroj.
La granda maro ne vidigxas. Estas duonhela somernokto. Flaverugxa
lumeto en la aero kaj sur la montopintoj fore. Kvartona kantado
auxdigxas de malsupre en la deklivo dekstre.)
(_Junaj homoj_ el la urbo, _gesinjoroj_, venas pare de dekstre, kaj
en intima konversacio iras preter la sxtonstako kaj elen maldekstre.
Iom poste venas _Ballested_ kiel gvidanto por grupo da eksterlandaj
geturistoj. Li estas sxargxita de sxaloj kaj vojagxsaketoj.)
BALLESTED
(montras supren per la bastono) Sehen Sie, meine Herrschaften, --
dort fore liegt eine an
|